Mia kapo doloras!



Sur iu lingva forumo iu atentigis, ke oni uzas la verbon ”danki” laŭ du manieroj:

  • Vi dankas viajn gepatrojn.
  • Ŝi dankas al la patrino.

Oni respondis al ri, ke ambaŭ estas ĝustaj kaj samsignifaj, kiam temas pri tio kiel esprimi la ricevanton de la ago. Tio provokis plian demandon, ĉu eblas ĉiam anstataŭigi la akuzativan esprimon (supre ”vin”) per la dativa (”al vi”) en tiu rolo.

Komparu jenajn frazojn:

  • Mi volas ricevi poŝtkarton. Ĉu vi sendos al mi el Aŭstralio?
  • Mi volas ricevi poŝtkarton. Ĉu vi sendos min el Aŭstralio?

En la unua ekzemplo la objekto, poŝtkarto, estas subkomprenata en la dua parto. Do la ekzemplo signifas, ke mi volas, ke vi sendu poŝtkarton el Aŭstralio. La dua ekzemplo signifas, ke mi volas, ke vi sendu min el Aŭstralio.

Jam tiu ekzemplo klare montras, ke oni povas doni neniun ĝeneralan permeson, ke eblas interŝanĝi la dativan esprimon kontraŭ la akuzativa. Tamen estas kelkaj verboj kun ĉi tiaj alternativaj rekcioj. La du plej konataj verŝajne estas:

  • danki iun
  • danki al iu – PIV havas rimarkon, ke oni uzu ĉi tiun rekcion nur tiam, kiam oni eksplicite esprimas interŝanĝon, ”danki al iu por io”1
     
    kaj
     
  • helpi iun
  • helpi al iu

Notu, ke kelkaj uzas ankaŭ verbon ”demandi” tiel, kvankam PIV konas nur la rekcion ”demandi iun pri io”. En Tekstaro oni trovas sume ĉ. 170 trafojn de ”demandi al iu” kun diversaj verbotempoj. Ne granda, sed notinda parto el tiuj estas tiaj, en kiuj la demandato estas esprimita per ne-esperantigita nomo. Ekz. ”demandis al David”. Sume ”demandi al iu” ne estas kutima rekcio por la verbo ”demandi”.

Doloro

La plej konfuziva inter tiuj verboj, kiuj havas multajn samsencajn rekciojn, estas tre verŝajne la verbo ”dolori”.

Kiam oni uzas ĝin, eblas forlasi la suferanton, se temas pri la parolanto mem. Kvankam jen aparte trafa, la termino suferanto estas ĝenerala lingva termino por persono, al kiu la ago de verbo direktiĝas. Do kun la verbo dolori la suferanto estas la persono, kiu sentas doloron.

La plej simpla maniero esprimi doloron estas laŭ modelo

  • Mia kapo doloras.

en kiu la suferanto ne estas eksplicite menciita, sed kutime kapo ne estas aparta, do ni subkomprenas, ke la parolanto parolas pri sia propra surŝultra kapo. Kelkfoje oni uzas inversan vortordon por havi plian dramon

  • Doloras mia kapo.

Se oni eksplicite esprimas la suferanton, oni povas elekti inter la akuzativo (”min”) kaj la dativo (”al mi”).

  • Mia kapo doloras min.
  • Mia kapo doloras al mi.

Pro la influo de la latinidaj lingvoj multaj parolantoj anstataŭigas la posesivan pronomon per la difina artikolo2.

  • La kapo doloras min.
  • La kapo doloras al mi.

Kio ege konfuzas, estas, ke elekto de subjekto (ĉu ”mia kapo” aŭ ”la kapo”) estas sendependa de la maniero esprimi la suferanton (ĉu ”min” aŭ ”al mi”). Aldonu al tio, ke eblas havi diversajn vortordojn por emfazi. Konsiderante ĉiujn tiujn alternativojn oni havas la dudek(!) sekvajn manierojn esprimi la saman ideon:

  • Mia kapo doloras.
  • Doloras mia kapo.
     
  • Mia kapo doloras min.
  • Mia kapo min doloras.
  • Doloras min mia kapo.
  • Min doloras mia kapo.
     
  • Mia kapo doloras al mi.
  • Mia kapo al mi doloras.
  • Doloras al mi mia kapo.
  • Al mi doloras mia kapo.
     
  • La kapo doloras.
  • Doloras la kapo.
     
  • La kapo doloras min.
  • La kapo min doloras.
  • Doloras min la kapo.
  • Min doloras la kapo.
     
  • La kapo doloras al mi.
  • La kapo al mi doloras.
  • Doloras al mi la kapo.
  • Al mi doloras la kapo.
     

Ho ve, mia kapo vere doloras!


  1. Ĉu uzi la prepozicion ”por” aŭ ”pro” kun la verbo ”danki” estas alia afero. ↩︎
  2. Al mi ĉi tiu maniero ĉiam kreas malagrablan mensan bildon, ke ie estas amaso de kapoj kaj iu donas al mi tian ”dolorantan” kapon. ↩︎
0
0