Paskaj bakaĵoj



Ekzistas pluraj, pli malpli samspecaj paskaj bakaĵoj aparte en Mez-Orienta Eŭropo, sed ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj. Jen mi rakontas pri tri verŝajne plej konataj paskaj bakaĵoj en Finnlando, en kiu oni havas siajn proprajn variantojn el ili.

паска

El Ukrainio devenas bakaĵo kun la nomo паска (pli en la finnalingva Vikipedia artikolo), kies origino estas en la greka vorto πάσχα, kiu signifas paskon. Finne oni kelkfoje nomas tiun pääsiäisleipä, paska pano, por eviti la originalan nomon, kiu estas fivorto en la finna. En Esperanto la nomo povas esti aŭ priskribe ukraina paska pano aŭ pruntovorte paskao.

ukraina paska pano (enkorpigita el Vikipedio)

Pasto estas ordinara tritika bulka1 pasto, el kiu oni formas mezgrandan rondan panon. Oni gustumas la panon per sukero kaj surhavigas el la sama pasto sur ĝin ornamenton, el kiuj la plej tradicia estas kruco. Ofte oni ŝmiras la surfacon per ovo antaŭ kuirado por ekhavi pli bonan koloron.

Similan bulkan panon oni bakas ankaŭ en aliaj landoj.

кулич

Tradicia kuliĉo ([ru] кулич, [fi] kulitsa) estas turforma, spicita bakaĵo el bulka pasto. Kutimaj spicoj estas kardamomo, safrano, raspita ŝelo de citrono, ordinaraj aŭ korintaj sekvinberoj, sekigitaj pecoj de abrikotoj, kanditaj pecoj de aliaj fruktoj, pistaĵo de migdalo, vanila aŭ vanilina sukero.

ornamitaj kuliĉoj (enkorpigita el Vikipedio)

Origine oni ornamas la pinton de kuliĉo per glazuro kaj kolorigitaj grajnetoj el sukero.

En Finnlando kuliĉo povas havi formon de longbulko ([fi] pullapitko) aŭ bulkokrono ([fi] pullakranssi). Plie oni kutime ne ornamas kuliĉon per glazuro, sed ŝmiras la surfacon per ovo kaj finpretigas per grajnigita sukero aŭ glazursukero.

баба

El Pollando devenas paska bakaĵo kun la nomo baba wielkanocna, kiu signifas paskan kukon. Al Finnlando tiu bakaĵo alvenis tra Rusio, en kiu oni nomas ĝin баба, finne baba kaj Esperante babao.

pola babao kun glazuro (enkorpigita el Vikipedio)

Oni spicas babaon per ordinaraj aŭ korintaj sekvinberoj kaj ofte malseketigas la pretan babaon per rumo aŭ madejro.

Tradicia babao estas el kuka pasto anstataŭ bulka pasto, sed minimume en Finnlando ĝi povas esti el ambaŭ. Tiam la malsimileco al kuliĉo estas, ke kuliĉo havas formon de turo kaj babao plie aspektas kiel kuko.

mia kuliĉo

Preparu ordinaran bulkan paston sed anstataŭigu parton de lakto per la likvaĵo, kiun vi kolektis, kiam vi preparis vian pashaon. Notu, ke la likvaĵo de pashao estas acida kaj kazeigas la lakton, do aldonu la pashaan likvaĵon ĵus antaŭ aldoni pli da faruno (vd. ”kiel prepari”).

  • 2,5 dl da lakto
  • 25 g da fornogisto
  • ĉ. 450 g da mezfajna tritika faruno
  • ½ tekulero da salo
  • ½–1 tekulero da safrano
  • ½ tekulero da muskata pulvoro
  • 2 flavaĵoj
  • 1 ovo
  • 150 g da sukero
  • 100 g da butero aŭ margarino
  • (kardamomo, pecoj de kandita cedrato, sekvinberoj aŭ similaj laŭ gusto)

Por ornami

  • 1 ovo
  • pistaĵo de migdalo
  • grajnigita sukero

kiel prepari

  1. Varmigu la likvaĵon ĝis manvarma.
  2. Aldonu la giston kaj parton de la faruno, miksu ĝis loza.
  3. Lasu gisti kaj aldonu spicojn kaj safranon miksita kun eta kvanto da lakto.
  4. En alia ujo kirlu la flavaĵojn, ovon kaj sukeron ĝis ŝaŭmo.
  5. Aldonu la sukeran miksaĵon al la pasto.
  6. Aldonu farunon iom post iom al la pasto ĝis ĝi fariĝas malmola.
  7. Aldonu cedraton kaj/aŭ sekvinberojn kaj knedu ĉ. 20 minutojn.
  8. Fandu la buteron kaj kirlu ĝin ĝis ŝaŭmo. Aldonu la fanditan buteron al la pasto.
  9. Lasu gisti longan tempon.
  10. Dividu la paston en tri partojn, formu el ĉiu parto farunan plekton, kiu estas du fingroj dika.
  11. Plektu la plektojn tiel, ke vi faldas alterne la maldekstran kaj dekstran plekton mezen.
  12. Faldu la tutan plektitan paston kiel cirklon, kronon.
  13. Ornamu per kirlita ovo, pistaĵo de migdalo kaj iom da grajnigita sukero.
  14. Kuiru meze de la forno ĉ. 20 minutojn en 200°.

Tranĉu tranĉaĵojn, sur kiujn ŝmiru pashaon.


  1. Mi uzas la terminon ”bulko” en la senco de dolĉa bakaĵo, kiun oni finne nomas pulla (pli en la finnalingva Vikipedia artikolo). En Esperanto kelkaj uzas la terminon ”bulko” ankaŭ pri panetoj, [fi] sämpylä, [sv-FI] semla, [de] Brötchen, Semmel. ↩︎
0
0