La televidaĵo Mirages

omaĝo al Kaija Saariaho



Ĉiuj ligiloj al Vikipedio referas al la finnalingvaj artikoloj, se ne alie indikas. La lingvo de la retejo Saariaho.org estas la angla.
oficiala portreto de Kaija Saariaho
©️Andrew Campbell

Mirages estas eksperimenta televidaĵo, kiu baziĝas sur verkoj de Kaija Saariaho1 (1952–2023). La televidaĵo havis sian premieron en januaro 2024 en kanalo de la Finnlanda nacia elsenda kompanio Yle2. Mirages konsistas el tri partoj, Instants, Interplay kaj Infinity, el kiuj la unua kaj lasta baziĝas sur kantoj kaj la dua sur pianoverko. Krom multaj kantoj kaj pianoverkoj Saariaho komponis ses operojn kaj plurajn verkojn de elektronika muziko.

La solisto en Mirages estas opera kantisto, soprano Riikka Hakola3 (1962–2024). La pianisto estas koncertpianisto, kantoro Pami Karvonen4.

la unua parto Instants

La unua parto Instants estas rekta adaptaĵo de la kantociklo Quatre instants por soprano kaj piano (KS 835) de la jaro 2002. La teksto estas franclingva poemo de liban-franca verkisto [eo] Amin Maalouf, kies tekstojn Saariaho ofte uzis en siaj kantoj.

La kvar partoj de la poemo Quatre instants estas:

Attente (Atendo) traktas la senton de atendo, esperon kaj sopiron, kiam oni atendas la alvenon de amata persono aŭ respondon al sentoj.

Douleur (Doloro) fokusiĝas al la doloro kaj sufero kaŭzita de amo. La parto priskribas tian perdon aŭ korrompon.

Parfum de l’instant (La odoro de la momento) reflektas mallongajn momentojn de feliĉo kaj amo, kiel viva memoro aŭ trairema momento plena de ĝojo kaj beleco.

Résurgence (Reaperado) simbolas resaniĝon kaj novan komencon, la daŭrigon de la ciklo de amo kaj vivo kaj la naskiĝon de nova espero.

En la poemo Maalouf uzas poezian lingvon kaj bildojn por veki profundajn sentojn en aŭskultantoj, dum la komponaĵo de Saariaho subtenas kaj pligrandigas la emocian enhavon de la poemoj per muzikaj rimedoj.

la dua parto Interplay

La muziko de la dua parto Interplay estas la komponaĵo Prelude por solopiano (KS 95) de Kaija Saariaho. Origine temas pri piana parto de la materialo, per kiu Saariaho eksperimentis antaŭ ol finkomponi Quatre instants.

Poste Saariaho finkomponis tiun solopianan verkon, kiun ri celis kiel antaŭludon, enkondukon en la kantociklon, ĉi tial la nomo, kvankam oni nuntempe ludas la pianoverkon kiel memstaran verkon. La konata sveda pianisto Roland Pöntinen6 ludis la solopianan verkon7 dum la premiero en Vieno 2007.

En Mirages oni aŭskultas adaptaĵon, en kiu oni havas antaŭludon per elektroniko kaj poste la pianoverkon. La verko estas tipa Saariaho pro ŝia detala atentiĝo al sonoj kaj la maniero, kiel ili evoluas kaj interagas. Per dinamikaj kontrastoj kaj subtilaj ŝanĝoj en ritmo kaj harmonio Saariaho elvokas senton de introspekto aŭ mistero. La rezulto reflektas influojn de la natura mondo, la manieron kiel sonoj fluas kaj transformiĝas simile al naturaj fenomenoj.

la tria parto Infinity

La tria parto Infinity estas kanto Mirage por soprano, violonĉelo kaj orkestro (KS 97) de la jaro 2007. La teksto baziĝas sur ensorĉoj de Maria Sabina, kiu estis indiĝena resanigiisto en suda Meksiko dum la 1960-jaroj. Oni tradukis la sorĉojn de Sabina en la anglan, kaj Saariaho bazis sian verkon sur tiu traduko.

La dekdu minuta kanto rakontas pri virino, kiu havas aŭron dank’ al sia povo kiel resanigiisto. Ŝi kutime estas sola kaj ĉi tial stuporas, kiam homoj alvenas al ŝi por vidi kaj aŭskulti ŝin atendante ion eksterordinaran. La soprano ludas la rolon de ŝamano kaj la violonĉelo la rolon de intervjuanto kaj interpreto.

Oni povas rigardi la kanton kiel daŭrigon de la temo ”kion signifas esti virino”, sur kiu temo Saariaho jam bazis siajn du unuajn operojn, L’ amour de loin (KS 72 de la jaro 2000) kaj Adriana mater (KS 87 de la jaro 2005). Sed ĉi-foje la perspektivo estas pli persona, ĉar oni povas rigardi la kanton kiel alegorion de la komponisto mem: kion signifas esti aprezata ina komponisto inter ĉiuj malinaj en la fako de la klasika muziko.

Jen Jutuba video de la jaro 2016, en kiu Karita Mattila kantas, Anssi Karttunen ludas la violonĉelon kaj Hannu Lintu estras la Simfonian Orkestron de la Finnlanda Radio (ofte konata per sia finnalingva mallongigo RSO).

la televidaĵo

La televidaĵo uzas eksperimentajn du- kaj tridimensiajn efektojn, kiujn oni kreis en aŭdvidaĵa laboratorio ĉe la Universitato Aalto. La laboratorio estas unu el la kvar institucioj, kiuj formas la tut-eŭropan reton European Media and Immersion Lab (EMIL), subtenata de EU kaj Britio. EMIL difinas sian taskon kiel ”akceli la evoluon de virtualaj, plibonigitaj kaj miksitaj realecaj teknikoj, enhavo, servoj kaj aplikoj”.

Anstataŭ la kutima metodo en kiu oni filmas kontraŭ verda subaĵo kaj supermetas tiun filmon sur alian subaĵon dum postproduktado, oni kreis virtualan scenejon. La virtuala scenejo havas tian verdan subaĵon, sed la supermetado estas realtempa tiel, ke la aktoroj povas interagi kun fizikaj objektoj en scenaranĝaĵo kaj la virtualaj, supermetitaj partoj de la scenaranĝaĵo tuj reagas al tiu interagado. La aktoroj povas spekti la rezulton kaj aranĝi la sekvan interagaĵon laŭ la rezulto de la antaŭa interagaĵo. Tio ebligas multajn specialajn efektojn. Ekzemple la aktoro povas eksvingi sian manon, tiu eksvingado ”kreas” brilajn steletojn ĉirkaŭ la manon kaj la aktoro kapablas ĝustigi la sekvan eksvingadon tiel, ke la steletoj kreos figuron.

Pli pri la produktado de la televidaĵo en la dokumenta filmo Elokuva hetki: Mirages8 (en la finna).


  1. pli pri Kaija Saariaho en la Vikipedio ↩︎
  2. La programo estas spektebla en Finnlando ĉe la reta servo de la nacia elsenda kompanio Yle ĝis 2027-10-31. ↩︎
  3. pli pri Riikka Hakola en la Vikipedio ↩︎
  4. Vi povas aŭskulti rin en ria kanalo en Spotify. ↩︎
  5. La indika nombro laŭ la oficiala listo de la verkoj de Kaija Saariaho en la retejo Saariaho.org ↩︎
  6. pli pri Roland Pöntinen en la Vikipedio. ↩︎
  7. Jen Jutuba video, en kiu Pöntinen ludas Prelude dum la pianofestivalo Klavier Festival Ruhr en 2011. ↩︎
  8. nur en Finnlando ĝis 2027-10-31 ↩︎
Mi utiligis artefaritan intelekton por krei partojn de la artikolo.
0
0