Antaŭ kelkaj jaroj mi helpetis la Esperanto-Asocion de Finnlando transloĝigi sian oficejon el Helsinko al Tampereo. Kiam ni listigis, kiujn varoj ni transloĝigu kaj kiun ni forĵetu, troviĝis ĉ. dek ekzempleroj da gramofondiskoj kun la titolo Destin’. Kompreneble mi aĉetis unu diskon kaj aŭskultis ĝin kelkajn fojojn, sed mi forgesis ĝin. Ial mi nun decidis aŭskulti la diskon.
La kovrilo de la disko portas scienfikcieskan pentraĵon kun fotografaĵo pri la komponisto Volodimir SOROKA (ukraine Володимир Сорока, dum sovetiaj tempoj konata per la rusa nomo Vladimir Soroka), kiu estas ukrainia esperantisto, kantisto kaj gitaristo. Ri naskiĝis en Leningrado, sed kreskis en Poltavo kaj nun vivas en Kijivo (65-aĝa dum la skribado). Bedaŭrinde mi ne trovis multe da informo pri ri, sed ŝajnas, ke ekzistas en Poltavo Esperanta-ensemblo ”Inspiro”, por kiu ri daŭre komponas.
Soroka publikigis la albumon Destin’ en 19901. La albumo estas rezulto de kunlaboro inter pluraj artistoj de tiamaj partoj de Sovetio – Ukrainio, Moldavo, Latvio, Kazaĥstano kaj Rusio – kaj studentoj el diversaj landoj.
La temo de la albumo estas metafora vojo, kiun homo faras en sia vivo, kaj kiu estas nia destino, sorto – ĉu amo aŭ Hiroŝimo. Krom Soroko mem ankaŭ kelkaj aliaj verkis la kantotekstojn, kiuj ofte enhavas kompatemaj temojn kaj ripetajn pecojn de teksto. Jen ekzemplo el unu el la plej mallongaj kantoj Din-don:
”Din-din-don” – horloĝo frapas,
balanciĝas la pendolo,
montriloj kuras,
dentradoj turnas unu la alian.
”Din-din-don” – ekkantis tempo,
sed mi ne kantas jam.
Ho lacas mi pro tiu vant’
kaj volas kuri ien, ien…
Oni povas priskribi la muzikan stilon de la albumo kiel kombinaĵon de novepoka muziko kaj voĉa ĵazo [en] kun elementoj, kiujn oni trovas en pli malfrua muzika stilo sovietwave [en] .
Soroko prezentas sian muzikon en la retejo Soundcloud, en kiu la kvar unuaj kantoj (Kiulingve, Se en vivo, Sinjoro Makuku kaj Nokto ploras2) de la albumo [en] estas haveblaj. Sed ial sur Soundcloud staras, ke la albumo estas de la jaroj 1996–1998 kaj la kvina kanto estus Jam matenas, kiu ne ekzistas sur mia disko. Ĉu ekzistas pluraj eldonaĵoj de la albumo?
- Miakomprene Soroko komponis la kantojn inter 1988 kaj 1989. ↩︎
- Nokto ploras estas unu el la kantoj, kiujn oni konsideris kvazaŭ himno de Sovetia Esperantista Junulara Movado. ↩︎