Inter Specialigitaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj estas Internacia Telekomunika Unio1 [en] , kiu decidas pri teknikaj aspektoj de la telekomunikado. Tiucele ĝi prilaboras kaj publikigas internaciajn normojn, inter kiuj estas la normo E.123 [en] , kiu difinas kiel oni skribu telefonnumeron, retpoŝtadreson kaj retadresojn.
Laŭ tiu normo oni skribu telefonnumeron tiel (ekrankopio de la normo) :

kie
- oni skribu la vorton ”Telephone” super la ”National”, se ne estas spaco por supra horinzontala aranĝo
- oni ŝanĝu la vorton ”Telephone” aŭ per nacilingva nomo aŭ per simbolo ☎︎ aŭ sufiĉe simila2
- oni ŝanĝu la vortojn ”National” kaj ”International” per nacilingvaj nomoj aŭ mallongigoj
- la ordo de la nacia kaj internacia numero estu tiu kaj estu horizontala linio inter ili
- krampoj montras nedevigajn partojn laŭ loka uzo en la nacia numero
- oni ne rajtas uzi krampojn en la internacia numero
- la signo ”+” restu por indiki, ke temas pri internacia numero, kaj por rememorigi, ke oni devas unue elekti la lokan prefikson por internacia telefonado
- uzu nur spaceton kiel disigilon en la internacia notacio
- preferu spaceton kiel disigilon ankaŭ en la nacia notacio
- kiel oni grupigas la numeron en la nacia notacio varias tre multe, sed multaj landoj, inkl. Finnlando, obeas la internacian notacion
- en la internacia notacio oni grupigu la numeron triope laŭ la sekva maniero
- 12 345
- 123 456
- 123 4567
- 12 345 678
- 123 456 789
- 124 456 7890
Krom tiujn bazajn regulojn la normo difinas kiel skribi multajn numerojn; kiel indiki, ke en la numero respondas aŭtomata respondilo ktp.
Kion mi ne komprenas, estas, ke bedaŭrinde ofte parolantoj de la internacia lingvo ne skribas telefonnumerojn laŭ la internacia normo.
Legu ankaŭ mian artikolon kiel skribi daton kaj tempon.
- Notu, ke oni fondis ITU-on jam en la jaro 1865 aŭ 80 jaroj antaŭ UN! ↩︎
- La taŭgajn simbolojn oni difinas en la normo E.121 . ↩︎