La Esperantlingva armeo

parte kreita helpe de AI

Enkonduko

Historie trejnado de militfortoj plejparte konsistis el ekzercoj sur kazernaj kortoj1. Kvankam jam dum la jarcento 1700 armeoj komenciĝis trejni pli vaste – marŝadon, pafadon (ne estas tiel simple manuzi muskedon), ŝanĝadon de formacioj k.s., tiuj trejnadoj okazis kontraŭ abstraktaj aŭ fikciaj celoj, sen realismaj kontraŭuloj. Dum kaj tuj post la Napoleonaj militoj oni evoluigis en Prusio surtablan ludon kun la nomo Kriegspiel [de] (laŭlitere milita ludo), per kiu oni povis trejni oficirojn al kunordigo kaj reagado al ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj. Per tiu ludo oni plibonigis la kvaliton de oficiroj tiel multe, ke oni rigardas ĝin kiel unu el la plej decidaj kialoj, kial Prusio venkis en la Francia-Prusia milito 1870-71.

Mi ne scias, kiu armeo unue sisteme uzis kontraŭajn fortojn por trejni siajn ne-oficirajn soldatojn kaj kiam tio okazis, sed ekzemple la britaj specialcelaj fortoj havis dum la dua mondmilito ekzercojn, en kiuj oni havis kontraŭajn soldatojn en germanaj uniformoj. Tamen tiuj ekzercoj verŝajne temis pri preparado por specialaj operacoj malantaŭ frontoj.

La Partio Cirklo-Triangulo

La usona armeo certe estis inter la unuaj militfortoj – se ne la unua – kiuj rekonis, ke oni bezonas pli realismaj ekzercoj kun aktiva kontraŭa forto, trupoj kiuj ludas la rolon de malamiko. Baze sur siaj spertoj en la dua mondmilito la usonanoj rezonis, ke per per tiaj ekzercadoj, kie unuoj frontas trejnitajn kontraŭajn fortojn, trupoj povas praktiki taktikojn, testi kunordigon kaj plibonigi sian kapablon reagi al diversaj situacioj. Oni esperis, ke per simulado de realaj batalaj situacioj, trupoj povos akiri kapablon reagi rapide kaj efike.

la flago de la Partio Cirklo-Triangulo
(de la Fejsbuka grupo Aggressor Army and Circle Trigon Party)

Tiucele la usona armeo fondis apartan organizaĵon en 1946 por formi tiujn kontraŭajn fortojn kaj evoluigi ekzcerojn. Por realismo la organizaĵo kreis imagan mondon, en kiu partio nomata Circle Trigon Party, la Partio Cirklo-Triangulo, estas en povo en iu nedifinita okcident-eŭropa lando post puĉo. Ideologie la partio komence estis faŝisma, sed dum la jaroj oni pli kaj pli transformis ĝin simili la komunisman partion de Sovetio.

La Agresanto

La ekzerca organizaĵo ne havis permanentajn trupojn – nur kelkaj kadruloj – sed prunteprenis taĉmentojn de diversaj militunoj en la usona armeo kaj kreis el tiuj militunojn de la kontraŭa forto, kiun oni nomis Aggressor, la Agresanto. Komence la organizo kaj la doktrino de la Agresanto similis tiujn de la tiama usona armeo: t.n. triangula divizia strukturo kun emfazo sur movebleco, pafpovo kaj kunordigo de kombinitaj armiloj2 – esence tiuj estis la samaj kiel de la nazia Germanio dum la dua mondmilito. Tamen depende de la militoj, por kiuj la usona armeo prepariĝis aŭ en kiuj jam militis, oni ŝanĝis la organizon de la Agresanto kaj verkis novajn doktrinojn3 por tiu.

Por aldona realismo oni decidis, ke la militfortoj de la Agresanto havu proprajn uniformojn kun proprajn kolumninsignojn4.

Esperanto kiel komandolingvo

Oni eĉ volis, ke la soldatoj de la Agresanto parolu alian lingvon ol la anglan, sed tio kaŭzis problemon. Ĉar la ekzerca organizaĵo ne havis permanentajn trupojn – al kiuj oni povus instrui arbitran lingvon havante multe da tempo – oni bezonis lingvon, kiun jam sufiĉe multaj soldatoj el la prunteprenataj taĉmentoj posedas aŭ kiu estas facile instruebla al ili. Unue oni elektis la hispanan esperante, ke sufiĉe multaj soldatoj jam posedas tion, sed montriĝis, ke tio ne ofte estis kazo. Plie montriĝis, ke instruado de sufiĉe da la hispana daŭros tro longe. Tiam oni ekhavis ideon uzi Esperanton kiel komandolingvon de la Agresanto!

Oni verkis la manlibron FM 30-101-1 Esperanto – the Aggressor language5, en kies enkonduko oni priskribas Esperanton kaj ĝian originon. Oni substrekas, ke la Agresanto ne kreis Esperanton, sed oni elektis ĝin kiel ties lingvon pro la internacia karaktero de Esperanto kaj ĉi tiel estas konforma al nedifineco de la Agresanto. Memoru, ke la projekto komenciĝis tuj poste la dua mondmilito, antaŭ la malvarma milito. Nekonateco de Esperanto inter soldatoj sub trejnado ankaŭ helpis krei necertecon kaj ĉi tiel la ekzercoj sentis pli realismaj. Fine en la enkonduko oni permesas uzon de aliaj fremdaj lingvoj inter la trupoj de la Agresanto, tiel longe kiel ili estas nekompreneblaj al la trupoj sub trejnado.

Alie la manlibro estas kiel iu ajn tiama lernolibro por Esperanto. Ĝi konsistas el instrukcioj por elparolo, gramatiko kun listoj de pre- kaj postfiksoj kaj kompreneble du vortlistoj (angla-Esperanto kaj Esperanto-angla). Nature la vortlistoj koncentriĝas en vortojn, kiujn soldatojn bezonas kaj en kazernoj kaj sur batalejoj.

Ofte la soldatoj ne parolis la norman Esperanton, sed modifis ĝin per elparolado kaj finaĵoj, kiuj donis pli germaneskan aŭ slaveskan impreson6. Alternative oni aldonis sensencaĵojn por la sama efiko. Jen veraj ekzemploj7:

Malamikaj veturiloj detruata (takso).

Konsideroj influanto obla planoj de Ago kaj nia Tasko.

Kia estas la rezulto? Aŭskultu mem.

mallonga versio de la filmo Big Picture: The Aggressor, kiun produktis la usona armeo
rigardu ankaŭ la originan filmon [en] (daŭro 27:07)

Tempolinio

La usona armeo kreis kontraŭan forton en 1946 laŭ la rekomendoj de la komisiono, kiu konsistis el cent generaloj, kiuj aktive partoprenis en bataloj dum la ĵus finita dua mondmilito. Daŭris ĝis ĉ. 1951 plani la tutan koncepton de totalisma kontraŭa forto, la Agresanto, kaj krei trejnajn materialojn inkluzive tiujn en Esperanto8. Bedaŭrinde la uzo de Esperanto daŭris nur kelkajn jarojn, ĉar jam ekde la mezo de la jardeko 1950 oni komencis modifi la lingvon kaj ekuzis pli kaj pli la anglan kun forta germaneska aŭ slaveska akĉento. Oni ankaŭ aldonis sensencaĵojn.

Laŭ la komenco de la vjetnama milito la bezono kaŝi la veran identecon de la malamiko forte malpliiĝis. Oni forlasis la fikcian malamikon, kaj anstataŭ Esperanton la kontraŭaj fortoj komencis uzi la anglan, kelkfoje kun rusaj vortoj kaj militaj esprimoj.

Finfine en la jaro 1978 la usona armeo kreis kontraŭan forton OPFOR [en] , kiun oni nuntempe utilas en ekzercadoj. Tiu forto konsistas el profesiaj soldatoj, kiuj parolas la rusan, araban aŭ mandarenan depende de tio, kiun kontraŭan forton oni volas simuli.


Krom alie menciitaj fontoj rigardu ankaŭ la artikolojn La sekreta Esperanto-armeo kaj Up-to-date With ”The Aggressors” en Usona Esperantisto № 2019:3 (maj-jun) [pdf] .


  1. La malmoderna finna soldatrilata faka termino äksiisi ĝuste signifas tian ekzercon sur kazerna korto. La nuna termino estas sulkeinen. La termino äksiisi devenas el la sveda verbo exercera, kiu havas sian originon en la latina verbo exerceō, sur kiu ankaŭ la Esperantlingva verbo ekzerci bazas.
    Notu, ke ekzistas ankaŭ senumlaŭta vorto aksiisi, kiu siaflanke devenas el la sveda substantivo accis, kiu ankaŭ havas sian originon en la latina. Ĉi-foje en la substantivo accisio, kiu signifas certan laŭkonsumadan imposton, akcizon. En Finnlando oni uzis siatempe la vorton aksiisi aparte pri akzio pri tabako. La nuna termino estas valmistevero. ↩︎
  2. La detala priskribo pri la organizo estas ekzemple en la manlibro FM 30-102 Handbook on aggressor military forces (la eldono de la jaro 1951; en la formo PDF). ↩︎
  3. Ekzemple por la vjetnama milito oni verkis la manlibron FM 30-104 Handbook on aggressor insurgent war (la eldono de la jaro 1967; en la formo PDF). ↩︎
  4. Rigardu ekzemple la uniformojn en la paĝo de U.S. Militaria forum kaj la kolumninsignojn en la paĝo de International encyclopedia of uniform insignia. ↩︎
  5. Rigardu ekzemple la foliumeblan version de la eldono de la jaro 1962 en la interreta arkivo. ↩︎
  6. Oni ankaŭ povas spekuli, ĉu oni per tiaj sensencaĵoj volis konfuzi tiujn trejnatajn soldatojn, kiuj fakte posedis Esperanton, kvankam ili certe estis malmultaj. ↩︎
  7. El la FM 30-101 Aggressor: the maneuver enemy (la eldono de la jaro 1959). ↩︎
  8. Por aldona sento de totalismo oni kreis por la Partio Cirklo-Triangulo organon nomita Gazeto de la Popoloj. Cetere la partio ekhavis sekciojn, ekzemple Infanoj de la Revolucio, Ligo de Farmistoj kaj Laboristoj. Kompreneble ĝi ankaŭ ricevis miliciajn fortojn kiel Ribeluloj por la Triumvirato, Revoluciuloj de eksterlandaj cirkloj kaj Organizo por Interna Stabileco. ↩︎

0
0