La manĝaĵo de okuloj



Saluton! Estas tempo por manĝi!

Mi amas bonajn manĝaĵojn kaj mi ankaŭ ŝatas pentri. Mi decidis, ke mi ja povas kombini ĉi tiujn du amantaj aferoj. Bedaŭrinde, ne eblas manĝi ĉi tiuj bongustaĵoj per la buŝo. Sed per la okuloj, ‑jes! 🤩 Kaj se la spektanto havas imagon, ri eble povas flari la mirindaj aromoj kaj mem decidi kio estas en la kuirpoto sur la bildo.

Entreo estas salato. La freŝaj koloroj de la salato vekiĝas la apetiton, kaj ĝi estas la plej bona maniero por stimuli la imagon. Kiuj krudaĵoj estas en la salato.. Ho, kiaj freŝaj aromoj venas de la kukumo, tomato kaj krusteca laktuko! Oni ankaŭ povus aldoni ion alian en la salato. Kion vi aldonus? 🥗

Amanto de vino povas senti la glason en sia mano kaj memoru pasigitaj, agrablaj momentoj en loĝchambro, kun bonan libron apud la fajro. La mola ŝinko, kombinita kun la vino, kreas riĉan guston. La terpomoj estas varmegaj. Ili estas bongustaj, precipe kun saŭco, kiu estas velure glata sur la telero, apud la ŝinkotranĉaĵo.

La pano estas krusteca ekstere kaj mola interne. Ĝi estas ĵus bakita, varma kaj la butero digestiĝas sur ĝin. La spektanto povas imagi, kian ĝi sonoras, kiam oni mordas ĝin. Bonŝance, sur la tablo estas bele koloraj buŝtukoj, kiuj esti por helpi tiam kiam la butero regas la mondon. 🤭

Bonaj fromaĝoj kun salaj biskvitoj.. Ĉu la fromaĝo estas mola, faĉile ŝmirebla? Aŭ ĉu ĝi estas por tranĉi sur la biskvito? Kiel ĝi aspektas? Kian guston ĝi havas? Ĉu vi povas imagi, kiel la fromaĝo makulas vian fingrojn?

Vinberoj estas perfektaj por ĉi tiu momento. Sudaj fruktoj gustas dolĉe en la buŝo kontraŭbalancante la salan guston. Krome, ili aspektas bele, ornamas la tablon.

Fine, estas deserto; kremkuko. Per kio ĝi estas plenigita? Mi ŝatas fragan konfitaĵon, kion vi ŝatas? 🍰

Ho ne, la kafo mankas! Aŭ ĉu ĝi? Ne zorgu, la spektanto havas potenco al la regulojn en ĉi tiu manĝludo.

Nun la stomako de la imago estas plena! Sed kio pri la stomako de la realo?🤔

Nun mia realstomako deziras ion bongustan! Eble mi bakos ion mirindan, aŭ vizitos ĉe la bakisto, poste mi metas la akvoboligilon sur la fornon kaj trinkas tason da verdan teon kun dolĉaĵojn. 😋

Mi ne konas pli bonan manieron por festi la vivon ol per regalo! Kio estas via maniero por tion?

0
0