En la lasta sabata kunveno de EKH ni parolis pri la vortoj Marso, marto kaj mardo. Jen kelkaj ideoj pri tiuj vortoj kaj pri la hodiaŭa tago (4.3.2025).
Hodiaŭ estas mardo, la kvara de marto, en la finna kalendaro laskiaistiistai/fastlagstisdag.
En Esperanto ekzistas tri vortoj, kiuj havas la saman originon, romian dion Marso.
Marso signifas tiun dion, sed ankaŭ samnoman planedon.
Marto estas la tria monato en nia kalendaro.
Mardo estas la dua tago en nia semajno.
Se mardo do estas tago de Marso, kian originon havas la aliaj tagoj?
Dimanĉo estis origine tago de suno. En latinidaj lingvoj ĝi tamen transformiĝis al tago de (kristana) Dio, dum en ĝermanaj lingvoj konserviĝis la referenco al suno.
Lundo estas tago de luno en latinidaj kaj ankaŭ en ĝermanaj lingvoj.
Merkredo estas en latinidaj lingvoj tago de Merkuro. En ĝermanaj lingvoj ĝi tamen havas alian originon, nome ĝi estas tago de Odino.
Ĵaudo estas en latinidaj lingvoj tago de Jupitero. En ĝermanaj lingvoj ĝi estas dediĉita al dio Toro.
Vendredo estas en latinidaj lingvoj tago de Venuso. En ĝermanaj lingvoj oni povus pensi, ke temas pri libera tago (ekz. svede fredag, angle Friday). La origino tamen estas diino Freja aŭ Frigg laŭ alia fonto.
Esperanta sabato havas hebrean originon. Por romianoj tiu tago estis tago de Saturno. En nordiaj lingvoj (kaj ankaŭ en la finna) la origino tamen estas praskandinavia vorto logh, kiu signifas banadon.
Kiel oni diru laskiainen en Esperanto?
La problemo estas, ke ekzistas diversaj kutimoj kaj malsamaj nomoj por ili.
Ĉie tamen la origino estas kristana pasko kaj fasto, kiu antaŭas ĝin. La 40-tagan faston oni nomas karesmo. La unua tago de karesmo estas konata kiel cindromerkredo. La tempon tuj antaŭ la karesmo oni nomas en romkatolikaj landoj karnavalo kaj en ortodoksaj landoj maslenico. Plimalpli samtempe okazas ankaŭ martenico en Rumanio kaj ĝiaj najbaraj landoj.
Tiuj festoj tamen ne estas kristanaj. Kristanaj eklezioj eĉ klopodis malpermesi ilin, ĉar en ili konserviĝas malnovaj paganaj tradicioj. En tiu tempo la reguloj estas inversigitaj, subuloj regas kaj peko estas permesita. Ekz. la tago de malvera reĝo en Sinuhe.
La hodiaŭa tago (la kvara de marto 2025) estas la lasta tago de la karnavala periodo. Laŭ ortodoksa kalendaro la fasto tamen komenciĝis jam hieraŭ. En pluraj okcidentaj landoj, kiel ekz. Francio kaj Usono, ĝi estas konata kiel ”grasa mardo”. Tio estas ankaŭ la signifo de la sveda fettisdag. En finnlanda sveda la tago tamen nomiĝas fastlagstisdag. Tiun lastan, same kiel la finnan laskiainen, oni eble povus traduki kiel ”malleviĝon al fasto”.
En tiu ĉi tago ĉe ni estas kutimo manĝi specialan bulkon, kiun Ebbe Vilborg tradukis en sia sveda-esperanta vortaro kiel fastobulkon. En Svedio la bulko kutime estas plenigita per migdalpasto kaj ŝaŭmkremo. En Finnlando multaj anstataŭigas migdalpaston per framb- aŭ fragkonfitaĵo. Fastobulko donas la imagon, ke temas pri magra manĝaĵo. Eble estus pli bone nomi ĝin festobulko, ĉar la fasto komenciĝos nur morgaŭ. Hodiaŭ ni ankoraŭ povas frandi ĝin, ĉar – kiel estas konate – post festo fasto.
https://info.paivyri.fi/blogi/viikonpaivien-etymologia/
https://eo.wikipedia.org/wiki/Karnavalo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Maslenico
https://eo.wikipedia.org/wiki/Martenico