
Nuntempe furoras la ideo pri supernutraĵoj. Ili estas kutime plantoj, kies manĝado estas aparte utila por la homa korpo. Plej ofte oni reklamas eksterlandajn produktojn kiel goji-berojn, kvinoon aŭ ĉiasemojn.
Ekzistas diversaj opinioj, ĉu ili vere estas aparte utilaj aŭ ĉu temas nur pri merkatika truko. Estu kiel ajn, oni povas trovi same bonajn plantojn ankaŭ en nia propra naturo. Jen kelkaj ekzemploj.
Sovaĝaj beroj
En niaj arbaroj kaj marĉoj kreskas multaj diversaj beroj. Dank’ al la malnova neskribita leĝo (t.n. ĉies rajto) ĉiuj povas pluki ilin libere.
Multaj el niaj sovaĝaj beroj apartenas al la genro de vakcinioj:
Mirtelo (mustikka, Vaccinium myrtillus)
Oksikoko (karpalo, Vaccinium oxycoccos)
(Ruĝa) vakcinio (puolukka, Vaccinium vitis-idaea)
Nigra vakcinio (juolukka, Vaccinium uliginosum)
Aliaj:
(Nigra) empetro (variksenmarja Empetrum nigrum)
Kamemoro (muurain, Rubus chamaemorus)
La esperanta terminologio pri vakcinioj estas iom nelogika, ĉar vakcinio signifas kaj la genron kaj unu el la specioj ene de tiu genro. Se oni volas precizigi parolante pri puolukka, oni diru ruĝa vakcinio. Tiu formo aperas en kelkaj vortaroj, tamen ne en finnaj. Same oni povus nomi mirtelon blua vakcinio. Du el la menciitaj beroj havas ankaŭ popolan nomon en Esperanto. Oksikoko estas torfbero kaj kamemoro marĉa rubuso.
Manĝi sovaĝajn berojn utilas al via sano kaj plifortigas vian korpon. Ili havas multe da C-vitamino, polifenoloj, folato (B9-vitamino) kaj antioksidantoj, kiuj plibonigas viajn sangvalorojn, malaltigas sangopremon kaj malhelpas al kreiĝo de tropezo kaj metabola sindromo.
Sovaĝaj beroj havas pli multe da antioksidantoj ol la kultivitaj. Oni povas rekoni ili per la koloro: ruĝa, blua, flava, violeta. Oni povas preskaŭ diri, ju pli forta koloro des pli utila al sano.
Kultivitaj beroj
Ankaŭ inter la kultivitaj beroj estas kelkaj, kiuj estas aparte bonaj por homa sano.
Hipofeo (tyrni, hopeatyrni, Hippophaë rhamnoides)
Frambo (vadelma, Rubus idaeus)
Nigra ribo (mustaherukka, Ribes nigrum)
Hipofeo (konata ankaŭ kiel mardorno) estas arbusto, kiu en Finnlando kreskas sovaĝe ĉe marbordoj, sed oni ankaŭ kultivas ĝin en ĝardenoj.
La beroj de hipofeo estas la plej nutraĵhavaj inter niaj sovaĝaj beroj. Ili estas tamen acidaj pro sia alta enhavo de vitamino C. Alia problemo estas, ke ili estas tre malfacile rikolteblaj. Kiel la alia esperanta nomo diras, la arbusto estas dorna. La beroj sidas tre firme inter la dornoj. Plej facile estas iri al vendejo kaj aĉeti hipofean sukon aŭ ĵeleon.
Ankaŭ frambo kaj nigra ribo kreskas sovaĝe en la finna naturo, sed la vendataj beroj estas kultivitaj. Ĝardenaj kultivoformoj donas pli grandan rikolton ol la sovaĝaj.
Fagopiro (antaŭe konata kiel poligono)
Fagopiro (tattari, viljatatar, Fagopyrum esculentum) estas unujara, facile kultivebla herbo. Ĝi kreskas bone ankaŭ en Finnlando. Ĝiaj semoj (nuksoj) estas perfekta fonto de proteino, enhavantaj ĉiujn aminoacidojn necesajn por homoj. En Finnlando ĝin ĉefe konsumas homoj kun specialaj dietoj, precipe tiuj kiuj havas diabeton, altan kolesterolon, altan sangopremon aŭ celiakion. Pro ĝiaj bonaj ecoj ĝi estas rekomendinda al ĉiuj.
Notu tamen, por ke fagopiro estu supernutraĵo, ĝi devas esti prilaborita ĝuste. Ĝi devas estis senŝeligita delikate, en malvarma temperaturo kaj forigante nur la malmolan ŝelon. Tiam la grioj (suurimot) restas vivaj kaj la finprodukto enhavas plejparton de la utilaj substancoj. Vi povas laŭvole eĉ ĝermigi ilin. En Estonio oni nomas tian fagopiron toortatar (freŝa fagopiro).
En Orienta Eŭropo, precipe en Rusio vi povas aĉeti brunajn fagopirojn, kiuj estas senŝeligitaj en alta temperaturo per vaporo. Tiaj fagopiroj perdis sian ĝermpovon kaj grandan parton de sia nutra enhavo. Ili restas manĝeblaj, sed oni ne plu povas nomi ilin supernutraĵo.
Fagopiraĵoj (tutaj grioj, pistitaj grioj, flokoj kaj faruno) estas aĉeteblaj en normalaj butikoj en Finnlando. Estu atenta, ke vi ricevos ĝuste senŝeligitan fagopiron, kvankam ĝenerale oni vendas ĉe ni nur tian. Mi rekomendas elekti tian produkton, kie la lando de origino estas indikita.
Grenoj
Laŭ la novaj naciaj manĝrekomendoj estas rekomendinde manĝi ĉiutage mimimume 90 gramojn da plena greno.
Plena greno estas produkto, en kiu konserviĝis kiel eble plej granda parto el la nutraĵoj de la grajno. Grajno konsistas el tri partoj nomitaj ĝermo (alkio), endospermo (ydin, endospermi) kaj ŝelo (kuori). Kiam oni vendas la ŝelon aparte, oni nomas ĝin brano (leseet). Endospermo estas la plej granda parto, proksimume 80-85 % el la grajno. Farunon faritan nur el endospermo oni nomas blanka faruno. Dum la prilaborado malaperis valoraj nutraĵoj, tial oni ne plu povas nomi ĝin supernutraĵo.
El la grenoj kiujn oni kultivas ĉe ni, la plej riĉaj je nutraĵoj estas sekalo (ruis), aveno (kaura) kaj hordeo (ohra). Krom nutraĵoj ili enhavas multe da dietaj fibroj (manĝfibroj). Homa stomako ne kapablas digesti ilin, sed ili estas tre gravaj por la bona funkciado de la digesta sistemo.
La manĝfibroj povas esti dividitaj en du speciojn: solveblaj en akvo kaj nesolveblaj en akvo. Ambaŭ estas necesaj por homo. Aveno kaj hordeo havas multe da betaglukano (β–glukano), speco de solvebla fibro, kiu rekte influas la bakterian enhavon, favore al imunokapablo kaj malpliigo de kolesterolo. Fibron nesolveblan en akvo oni trovas en sekalo kaj ankaŭ en plengrena tritiko.
Fabo kaj ajlo
Laste mi menciu du plantojn kiujn mi mem kultivas en mia propra ĝardeno – fabo kaj ajlo.
Fabo aŭ kampfabo (Vicia faba, härkäpapu) estas delonge kultivata en Finnlando. Eĉ ekzistas kelkaj aŭtoktonaj kultivoformoj (maatiaislajike), sed normale en semvendejoj vi trovas nur eksterlandajn kultivarojn (lajike). Se vi lasas viajn fabojn maturiĝi, vi povas sekvontprintempe semi viajn proprajn semojn.
Notu, ke la finna lingvo miksas fabon (härkäpapu) kun fazeolo (papu, hyötypapu). Botanike ili apartenas al malsamaj genroj, la unua al vicioj (virnat) kaj la dua al fazeoloj (pavut).
Laŭ la novaj naciaj manĝrekomendoj estas rekomendinde manĝi ĉiutage 50-100 gramojn da guŝplantaĵoj (pizoj, faboj, fazeoloj kaj lentoj). Ĉiuj guŝplantoj enhavas multe da proteino kaj dieta fibro.
Fabo estas tre facile kultivebla. Oni povas semi frue, ĝi ne timas noktan froston. Mi rikoltas la semojn antaŭ ol ili maturiĝas. Mi frostigas ilin kaj kiam mi uzas ilin, mi vaporumas ilin. Alia alternativo estas lasi la semojn maturiĝi kaj konservi ilin sekaj.
Alia interesa planto por kultivado estas ajlo. Ĉe specialiĝintaj vendistoj oni povas aŭtune aĉeti finnajn ajlojn por kultivado. Temas pri kultivoformoj kiuj origine venis el Rusio, sed kiuj adaptiĝis al nia klimato. Tiajn ajlerojn oni plantas malfrue aŭtune, oktobre aŭ novembre. Ili devas enradikiĝi antaŭ ol la tero frostiĝas, sed la ŝosojn ili kreskigas nur printempe kiam la tero estas degelinta. La ajloj estas pretaj por rikoltado en julio.
Ajlo estas uzata kiel spico, sed ĝi estas ankaŭ unu el la plej uzataj naturaj medikamentoj. Ĝi plifortigas la defendan sistemon, kuracas mildajn inflamojn, akcelas vundan resaniĝon kaj malhelpas al gripo kaj malvarmumo. Laŭ tiuj kiuj ŝatas ajlon, ĝi estas iaspeca panaceo, bona por ĉio kaj efika kontraŭ ĉio malbona. Notu tamen, ke ne ĉiuj homoj ŝatas ĝin, precipe ĝian odoron.