
La 14-an de junio Esperanto-klubo de Helsinki aranĝis someran ekskurson al la fortikaĵinsularo de Suomenlinna. Origine la marfortikaĵo nomiĝis Sveaborg, sed post la sendependiĝo de Finnlando finnoj inventis la nomon Suomenlinna. Sveaborg/Suomenlinna estas unika loko kaj pro sia historio kaj pro sia naturo.
Post la t.n. Granda Nordia Milito (1700-1721) Svedio perdis sian grandpotencan pozicion en la ĉirkaŭbaltmara regiono. Teritorioj en Baltio estis perditaj, same la plej orienta, Viborga gubernio de Finnlando. Por protekti sin kontraŭ pliaj atakoj Svedio decidis konstrui novan mararmean bazon. Ĝia loko devus esti tia, ke oni povas rapide atingi la malamikon. Stokholmo estis tro fora, kvar insuletoj apud Helsinko estis elektitaj. Tie Svedio konstruigis grandan marfortikaĵon, kiu ricevis la nomon Sveaborg – Fortikaĵo de Svea.
Post la t.n. Finnlanda Milito (1808-1809) Sveaborg fariĝis rusa militbazo. Tiutempe finnoj ne havis aliron al la fortikaĵo. Ili povis nur rigardi el la rokoj de Kaivopuisto, kiam britaj kaj francaj ŝipoj bombardis Sveaborgon dum la t.n. Krimea Milito 1855.
La historiaj konstruaĵoj de Sveaborg estas konataj al ĉiuj, sed la insularo havas ankaŭ aliajn kuriozaĵojn kiel ekzemple sian flaŭron. Dum la ekskurso ni vidis ekzemplojn de plantoj, kiuj estas tipaj por tiuj insuloj. Antaŭ ol paroli pri kelkaj el ili, mi volas enkonduki specialan sciencan vorton, kiun oni uzas parolante pri kelkaj plantoj: arkeofito, finne arkeofyytti. Temas pri plantoj helpe de kiuj arkeologoj povas rekoni malnovajn loĝlokojn. Arkeo referencas al arkeologio kaj fito estas planto, do arkeologia planto.
En la insuletoj kreskas i.a. sovaĝa ajlo (nurmilaukka, Allium oleraceum). Oni scias, ke vikingoj ŝatis tiun planton kaj verŝajne ĝuste ili unuafoje enkondukis ĝin al Suomenlinna. Tie ĝi daŭre kreskas kaj atestas pri tio, ke homoj jam frue vizitis tiun lokon.

Alia tre interesa planto estas hiskiamo (Hyoscyamus niger, finne hullukaali). Ĝi estas malnova kurac- kaj narkotaĵplanto, uzita siatempe kontraŭ reŭmatismo kaj dentdoloro kaj ankaŭ pro siaj narkotaj ecoj. Pro sia veneneco ĝi ne estas plu uzata. Ĝi tamen estas tre rezistema kaj ĉiam aperas denove en lokoj kie ĝi iam kreskis.
Oni trovis ĝiajn semojn en la centro de Helsinko kiam oni analizis la teron dum la konstruado de la metrostacio de Kaisaniemi. Tial oni scias, ke ĝi estis alkondukita al Helsinko antaŭ pli ol mil jaroj, jam en la tempo la vikingoj. Ĝiaj semoj konserviĝas en la grundo jardekojn, eĉ jarcentojn.
Tuj apud la alvenkajo ni vidis kelkajn hiskiamojn. Kiam oni faris riparlaborojn en Suomenlinna en la pasinta jarcento, el la tero aperis semoj, kiuj ekĝermis. Suomenlinna estas verŝajne la plej certa loko en Finnlando, kie vi povas trovi ĝin ĉiujare.
Dum la dua mondmilito hiskiamo aperis en Helsinko en lokoj, kien falis rusaj bomboj. Kelkaj pensis, ke la semoj alvenis en la bomboj, sed la realo estas eĉ pli nekredebla. La semoj kuŝis jarcentojn en la tero. Ili ricevis eblon ekĝermi kiam la bomboj forŝovis la teron kiu kovris ilin.
Alia tre ofta planto en Suomenlinna estas buniaso (aŭ bunio laŭ la vortaro de Vilborg), science Bunias orientalis, finne (idän)ukonpalko, svede ryssgubbe. Ĝuste dum nia ekskurso la remparoj estis flavaj pro ĝiaj floroj. Buniason oni povas trovi ankaŭ aliloke, sed ĉefe en lokoj kie estis rusaj garnizonoj. La rusa armeo uzis ĉevalojn. La furaĝo de la ĉevaloj – greno kaj fojno – estis rikoltita ie en meza Rusio kaj alportita trajne al diversaj garnizonoj, ankaŭ al Sveaborg. Ene de la furaĝo alvenis fremdaj semoj, kiuj ekkreskis kaj daŭre prosperas en la lokoj, kien ili falis. La plej okulfrapa planto junie en Suomenlinna estas ĝuste buniaso (vidu la supran bildon).

Ankaŭ siringo estas unu el la plej videblaj plantoj ĉie en Suomenlinna. Male ol ĉe aliaj plantoj, ni konas ekzakte kiam kaj kiel ĝi alvenis al ni. La unua komandanto kaj arkitekto de la fortikaĵo estis marŝalo Augustin Ehrensvärd, kiu havis ankaŭ sian romatikan flankon. Li volis plibeligi la fortikaĵon kaj tial li mendis siringojn el Francio. Tiuj siringoj daŭre kreskas en la parko de Piper kaj aliloke en la insuletoj. Same tie kreskas fraksenoj kaj aceroj, arboj preskaŭ nekonataj en pli nordaj partoj de Finnlando.
En la foto aperas krom siringo la preĝejo de Suomenlinna. Ĝi estis konstruita dum la rusa periodo kiel ortodoksa preĝejo. Post la sendependiĝo de Finnlando ĝi estis alikonstruita kiel luterana preĝejo. Nuntempe ĝi estas populara loko por geedziĝaj ceremonioj. Ekzemple dum nia ekskurso ni vidis plurajn ĵusajn geedzajn parojn. Interesa detalo estas, ke la turo de la preĝejo funkcias ankaŭ kiel lumturo. Kune kun la lumturo de Harmaja ĝi direktas la alvenantajn ŝipojn sekure al la haveno de Helsinko.