Nun mi komencas serion de artikoloj pri personoj. En juro ekzistas du tipoj de personoj: fizikaj kaj juraj (luonnollinen henkilö, oikeushenkilö). Personoj estas juraj subjektoj, kiuj povas havi rajtojn kaj devojn.
Fizikaj personoj

Homo akiras certajn rajtojn naskiĝante, sed la rajtoj kaj devoj de juna homo dependas de lia/ŝia aĝo. Gepatroj havas la devon prizorgi siajn infanojn, ili respondecas i.a. pri ilia edukado. Infanoj povas havi ankaŭ propraĵon, sed ili ne disponas pri ĝi. Pri ĝi disponas iliaj kuratoroj, kiuj normale estas la gepatroj. Fariĝante 15-jara homo akiras partajn financajn rajtojn, li disponas i.a. pri la mono kiun li perlaboris. Plenajn rajtojn homo akiras en Finnlando fariĝante 18-jara.
Plenaĝaj homoj havas ĉiujn rajtojn apartenantajn al la loĝantoj de Finnlando. Plenaĝa homo, kiu ne plu havas mensajn kapablojn por plenumi siajn rajtojn kaj devojn, povas esti metita sub kuratoreco.
Antaŭe kuratoreco nomiĝis holhous kaj kuratoro holhooja. Ili havis iom negativan nuancon. Nuntempe oni uzas la vortojn edunvalvonta kaj edunvalvoja (rekta traduko estus interesgardanto). Ili donas pri klare la bildon, ke la celo de kuratoreco ne estas senigi homon de siaj rajtoj, sed gardi liajn ekonomiajn interesojn.
Laŭ la nuna leĝo tribunalo aŭ en certaj kazoj DVV (ŝtata oficejo pri popolregistrado) povas ordoni al homo kuratoron, se li ne estas kapabla prizorgi siajn ekonomiajn aferojn ekzemple pro malsano aŭ handikapo. La homo povas mem peti pri tio, sed tia ordono povas esti decidita eĉ kontraŭ lia volo, sed tio estas konsiderata nepra. Kuratoreco tamen ne signifas, ke homo perdas ĉiujn siajn rajtojn. Kuratoro rajtas fari nur tiujn agojn, kiuj estas konsiderataj necesaj por gardi la propraĵon de la kuratorito.
Fizika persono devas esti homo. Bestoj kiel kato aŭ hundo ne povas esti personoj nek akiri rajtojn aŭ devojn. Oni ne povas ekzemple donaci aŭ testamenti sian propraĵon al kato, sed oni povas fari tion al jura persono.
Juraj personoj
Jura persono estas organizaĵo, kiun la leĝo rekonas kiel posedanton de rajtoj kaj devoj aparte de la personoj kiuj agas en ĝia nomo. Ekzistas multaj diversaj organizaĵoj, sed ne ĉiuj estas juraj personoj.
Juraj personoj havas kelkajn komunajn ecojn: ili estas fonditaj laŭ maniero difinita en leĝo kaj havas minimume unu organon, kiu faras ĝiajn decidojn. Kutime la organizaĵo akiras juran personecon per registriĝo. Tiam ĝi akiras ankaŭ sian registronumeron (Y-tunnus). Ekzemple societoj fariĝas juraj personoj, kiam ili estas registritaj. Ekzistas ankaŭ neregistritaj societoj, kiuj ne estas juraj personoj. Ili povas agadi, sed ne povas posedi ion, ekzemple bankkonton.
Oni povas difini organizaĵojn diversmaniere.
Unu maniero estas difini laŭ la celo al profitcelaj kaj neprofitcelaj.
Profitcelaj organizaĵoj funkcias por generi ekonomian profiton. Profito signifas gajnon de mono, ekzemple en formo de dividendo, sed profito povas realiĝi ankaŭ alimaniere. Ekzemple kooperativo kiu ofertas servojn al siaj membroj malplimultekoste ol kiel oni povus aĉeti el la merkato aŭ donas al ili laborlokon aŭ funkcias kiel prilaboranto kaj merkatiganto de la produktaĵoj de la membroj.
Neprofitcela organizaĵo estas organizaĵo kies ĉefa celo estas subteni kaj antaŭenigi iun aferon, necelante monan profiton. Oni povas paroli ankaŭ pri ideala (finne aatteellinen) organizaĵo. Ideala signifas, ke la organizaĵo havas noblan celon, al kio ĝi strebas, ekz. Esperanto-societoj.
Grandaj neprofitcelaj organizaĵoj, kiuj volas ŝanĝi la ekzistantan mondordon, estas ofte nomataj NROj (NRO neregistara organizaĵo, angle NGO non-governmental organization, finne kutime kansalaisjärjestö). Ili estas, kiel la esprimo indikas, sendependaj de registaroj, financataj plejparte per donacoj de la ĝenerala publiko.
Profitcelaj organizaĵoj povas esti nomataj ankaŭ kiel komercaj. Ili povas esti personaj aŭ kapitalaj.
Personaj komercaj organizaĵoj estas unuiĝoj de du aŭ pliaj personoj, nomataj partneroj, kiuj kune gvidas profitcelan agadon.
Kapitalaj organizaĵoj estas organizaĵoj, kie la decidrajto de proprietulo dependas de la kvanto de mono (kapitalo), kiun li investis en la organizaĵo. Tipa kapitala organizaĵo estas akcia kompanio.
Kooperativa organizaĵo estas kuniĝo de homoj kun komuna ekonomia celo. Normale ĉiu membro havas unu voĉon sendepende de la sumo de mono kiun li investis en la organizaĵo.
Mutuala estas organizaĵo, kies anoj kune kaj reciproke mastrumas iun aferon. Tipa mutuala organizaĵo estas asekura kompanio, kies klientoj kune dividas la riskojn, ekz. riskon de incendio. En Finnlando oni organizis ankaŭ loĝadon per tiutipaj kompanioj.
Fondaĵoj estas senproprietulaj organizaĵoj. Ili do ne havas proprietulojn, sed ja statuton kaj propran decidfaran organon.
Ekzistas ankaŭ publikaj juraj personoj, ekz. la ŝtato mem, komunumoj, eklezioj. Ili estas establitaj per leĝo.