Societoj kaj kompanioj

Multaj privataj organizaĵoj povas esti nomitaj societoj aŭ kompanioj. En pluraj lingvoj – ankaŭ en Esperanto – ne ekzistas klara distingo inter tiuj vortoj. Laŭ PIV societo estas ”daŭra kuniĝo de pli-malpli multaj personoj sub komuna regularo, por atingi ian ajn komunan celon (plezuran, profitan, idealan k.a.)” kaj kompanio ”grupo de personoj, kune direktantaj komercan aŭ industrian aferon; tiu komerca aŭ industria afero mem”. Do societo povas esti aŭ negoca aŭ ideala, dum kompanio estas fondita por negocoj. Tradukante finnen societo estas yhdistys kaj kompanio estas yhtiö. Ekzistas tamen kompanioj sen profita celo.
La plej grava jura formo por ekonomia entrepreno estas organizaĵo, kiu depende de la jurisdikcio estas nomata aŭ akcia kompanio aŭ anonima societo. Ekz. germane, japane, angle ĝi nomiĝas akcia kompanio (Aktiengesellschaft, kabushiki gaisha, joint-stock company), dum en precipe latinidaj lingvoj ĝi nomiĝas anonima societo (france société anonyme, société par actions, hispane sociedad anónima). La vorto akcia montras, ke la kapitalo estas dividita en akciojn, ĉiu akciulo povas havi unu aŭ plurajn akciojn. La voĉdonrajto dependas de la nombro de akcioj kiujn la akciulo posedas. Anonima siavice montras, ke ne temas pri persona negoco, sed pri orgnizaĵo, kies akcioj povas esti transdonitaj al alia persono sen permeso de la organizaĵo.
En Esperanto mi preferas la formon akcia kompanio.
La germana fizikisto kaj inventisto Wernher von Siemens [vernher fon simens] (1816 – 1892) fondis la firmaon Siemens Akcia Kompanio en 1847. (el Monato)
Notu, ke la nocio ne estas tute sama en ĉiuj landoj. Kiam oni parolas pri akcia kompanio, temas pri granda kapitalkompanio, kutime pri kompanio kies akcioj estas vendataj en borso, finne julkinen osakeyhtiö. En nordiaj landoj (precipe Finnlando kaj Svedio) ankaŭ malgrandaj kompanioj povas esti nomataj osakeyhtiö. En multaj aliaj landoj ilia ekvivalento tamen estas nomata ”kompanio kun limigita respondeco”, germane GmbH, angle Ltd. aŭ LLC, france SARL, hispane SL. Se oni volas precizigi, finne oni povas diri yksityinen osakeyhtiö aŭ rajavastuuyhtiö (kiam oni parolas pri eksterlandaj kompanioj).
La sekva grupo de komercaj entreprenoj estas partneraj kompanioj (finne avoin yhtiö). Partnera kompanio estas entrepreno kunposedata de du aŭ pli da personoj nomataj partneroj. Plejofte ĉiu partnero respondecas senlime pro la sindevigoj de la negoco. Laŭ la finna leĝo partneraj kompanioj estas juraj personoj, sed en impostado ili estas pritraktataj kiel unuiĝoj de siaj membroj. Kiel mi diris en la antaŭa artikolo, persono povas esti aŭ homo aŭ jura persono.
La nocio partnera kompanio varias multe de lando al lando. Mi ne trovis ĝin en esperantaj vortaroj, sed PIV klarigas partneron kiel ”Persono asociiĝinta kun alia(j) en negoc-aferoj”. En Finnlando ili estas konataj kiel avoin yhtiö, en Svedio handelsbolag, Germanio Offene Handelsgesellschaft, Britio (general) partnership, Hispanio Sociedad colectiva, Francio Société en nom collectif. En multaj jurisdikcioj ili ne akiras juran personecon sendependan de la partneroj.
Speciala formo de persona kompanio estas komandita kompanio (laŭ PIV komandita societo), finne kommandiittiyhtiö. Dum en partnera kompanio ĉiuj partneroj respondecas senlime pro la sindevigoj de la kompanio, en komandita kompanio ekzistas krom ili unu aŭ pluraj partneroj nomataj komanditantoj, kiuj riskas nur la monon kiun ili investis en la kompanio.
La lasta grupo de personaj entreprenoj estas solentreprenistoj, finne yksityinen elinkeinonharjoittaja. La signifo de la finna vorto ”yksityinen” ne estas privata, sed unuopa, svede enskild näringsidkare. Solentreprenisto estas unuopa homo kiu negocas sen fondi iun juran personon. La posedanto estas persone respondeca pro la sindevigoj de la negoco.
Firmo, firmao, negoco aŭ entrepreno?
Vortoj firmo, firmao aŭ entrepreno estas uzataj por paroli pri negocoj. Ĉiuj el ili estas pli-malpli samsignifaj, finne yritys, firma, business. El ili firmo estas arkaika, nuntempe oni diras firmao. Ili estas ĝeneralaj vortoj, ne specifaj por iu ajn jura formo. Ili referencas al komerca agado, sed ne indikas, ĉu temas pri jura persono aŭ ne.
Se oni volas scii, ĉu iu firmao aŭ alia jura persono ekzistas kaj kiuj havas la rajton reprezenti ĝin, oni povas peti atestilon aŭ eltiraĵon el la koncerna registro. Ekzistas pluraj registroj kiel registro pri firmaoj (finne kaupparekisteri), societa registro (yhdistysrekisteri) kaj fondaĵa registro (säätiörekisteri). Ilin ĉiujn kunigas komputila sistemo nomata YTJ (yritys- ja yhteisötietojärjestelmä), kiu administras la asignadon de registraj numeroj (Y-tunnus).