Pri krimoj kaj punoj 5: punoj



En kriminala juro estas preskribitaj diversaj punoj. La plej oftaj estas monaj punoj kaj perdo de libereco (mallibero).

sakko: ĉu monpuno aŭ punmono? Ambaŭ formoj estas uzeblaj, sed ili ne estas sinonimoj. La unua estas puno, kiun oni plenumas pagante. Punmono estas la sumo kiun oni devas pagi.

Ekzistas du tipoj de monpunoj. Por malpli gravaj deliktoj nomataj rike, oni devas pagi fiksan punmonon (rikesakko, rikemaksu), kiu estas sama por ĉiuj. Tian oni devas pagi ekz. pro iom tro rapida veturado aŭ malrespekto al publika ordo.

La dua tipo estas sakko, kies sumo dependas kaj de la graveco de la delikto kaj de la enspezoj de la deliktinto. La nombro de aljuĝitaj (tag)unuoj dependas de la graveco de la delikto kaj la sumo de ĉiu unuo de la enspezoj de la deliktinto.

vankeus, vankeusrangaistus: ĉu mallibero aŭ mallibereco? En la praktiko ambaŭ formoj estas uzataj. Oni trovas ankaŭ esprimojn kiel enprizonigo kaj enkarcerigo.

La akuzito estis kondamnita al kvar jaroj da mallibero.

Ekis proceso en Parizo en septembro 1966. La ĉefa akuzito, generalo Oufkir, estis kondamnita dum sia foresto al dumviva mallibero. (el Monato)

En Irlando — kredeble preskaŭ ĉie — se malriĉa patrino ŝtelas de supervendejo manĝaĵon aŭ vestaĵon kun valoro de kelkaj eŭroj, ŝi estas kondamnita al mallibero; tiuj, kiuj fraŭdas la ŝtaton je milionoj da eŭroj, restas liberaj kaj ĝuas komfortan vivon. (el Monato)

Laŭ informoj de la litova ambasado en Britio, komence de 2000 en tiu lando juĝproceson atendas kvar kriminalaferoj. Pro tabaka kontrabando en Britio kutime oni punas per ĝis kvar jaroj da mallibero. (el Monato)

Sep cent personoj estis tiel arestitaj en Minsko la 25-an de marto, okaze de nepermesita manifestacio; 144 ricevis monpunon je pluraj centoj da eŭroj aŭ malliberecon de kvin ĝis dudek kvin tagoj. (el Le Monde Diplomatique)

Flanke de la armita opozicio, la nura proceso pro militkrimoj okazis en Svedujo en februaro 2015, kaj finiĝis per kondamno de rifuĝinto, s-ro Mohammad Droubi, eksmembro de la Libera siria armeo, je ok jaroj da mallibereco. En februaro 2017, s-ro Haisam Omar Sakhanh, ribela eksbatalanto kaj azilpetanto en Svedujo, estis kondamnita je dumviva enkarcerigo pro sia respondeco en la mortigo de sep siriaj soldatoj en Idlib. (el Le Monde Diplomatique)

Ehdollinen, ehdoton vankeus: Mallibero povas esti kondiĉa aŭ senkondiĉa. Senkondiĉa mallibero signifas, ke la kondamnito devas tuj iri al prizono. Kondiĉa mallibero male signifas, ke la tribunalo prokrastas, suspendas la plenumon de la puno por difinita tempo. Se la kondamnito ne rekrimas dum tiu tempo, la puno estas konsiderata plenumita sen devo iri en prizonon. En Finnlando oni nomas tion kondiĉa puno/mallibero (ehdollinen tuomio/vankeus, villkorlig dom, villkorligt straff), en iuj aliaj jurisdikcioj oni parolas pri suspendita puno.

Ekzistas ankaŭ kelkaj specialaj punoj.

Yhdyskuntapalvelu (socia, komunumo servado) signifas sensalajran laboron farendan dum la libera tempo de la kondamnito kaj sub kontrolo. Ĝi anstataŭigas enkarcerigon kaj povas havi daŭron inter 14 kaj 240 horoj. Laborolokoj povas esti ekz. ŝtato, komunumoj, parokoj aŭ neprofitcelaj societoj. La kondamnito loĝas en sia propra hejmo kaj dum la tago vizitadas sian laborejon aŭ lernejon.

Valvontarangaistus (puno sub kontrolo) anstataŭigas mallongan enkarcerigon. Ĝi estas uzata, kiam la tribunalo konsideras, ke tia puno helpus al la socia (re)integriĝo de la kondamnito kaj malhelpus, ke tiu rekrimu. La kondamnito loĝas en sia propra hejmo, vizitadas normale sian laborejon aŭ lernejon, sed ne rajtas forlasi la teritorion kiun la aŭtoritatoj difinis. Tio estas kontrolata per elektronikaj rimedoj, ekzemple per elektronika katenaĵo fiksita al la brako aŭ maleolo.

Ekzistas ankaŭ speciala puno por junaj krimintoj (nuorisorangaistus, junularpuno). Junaj homoj malpli ol 18-jaraĝaj povas ricevi tiun, kiam monpuno estus tro milda kaj mallibero tro severa aŭ malutila al la evoluo de la kondamnito. Ĝi similas al la supre menciita socia servo, sed speciale adaptita al junaj personoj. Ĝi konsistas el taskoj kiuj evoluigas la sociajn kaj laborajn kapablojn de la kondamnito.

***

Lingva noto de SK: En Esperanto estas kelkfoje malfacile distingi inter signifoj montrantaj la abstraktan ideon (kiam oni devus uzi o-formon) kaj signifoj montrantaj kvaliton (kiam oni devus aldoni ‑ec-). Wennergren klarigas en sia PMEG:

EC = “kvalito aŭ stato (de iu aŭ io)”. EC ĉiam montras ion abstraktan (kvaliton aŭ staton). EC povas aperi post radiko, kiu mem havas ecan signifon. Tiam la formo sen EC povas montri pli sendependan (abstraktan) ideon, dum la EC-formo ĉiam montras kvaliton de iu aŭ io, staton de iu aŭ io.

Ĉu oni devus distingi inter mallibero kaj mallibereco? Teorie jes, sed tia regulo estas malfacila en la praktiko. Studante ekzemple Tekstaron mi ne trovis iun distingon en la praktika lingvouzo.

Simila kazo estas vortoj eblo kaj ebleco, ambaŭ tradukeblaj finnen mahdollisuus. Laŭ Wennergren:

Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj: Bedaŭrinde mi ne havas la eblecon tion ĉi fari.* Tute ne temas pri eco, sed pri io, kio estas ebla.

Al mi ŝajnas, ke tia regulo estas tro strikta. Ebleco kun la senco ”mahdollisuus, tilaisuus tehdä jotain” estas teorie mallogika, sed ĝi estas tre uzata. Ekzemple en Tekstaro oni facile trovas centojn da ekzemploj. Ni memoru, ke lingva logiko estas io alia ol matematika logiko. Neprecizeco estas karakteriza eco de lingvoj kaj anstataŭ matematika logiko lingvouzo baziĝas sur analogeco. Tamen mi uzus eblon en frazoj kiel fari sian eblon, tehdä voitavansa.

0
0