Ĉu vi konas la keĉuan?



Hodiaŭ (20.8.2025) eblas aŭskulti en la unua programo de Yle (Radio 1) programon pri keĉua lingvo je 21.05. Ĝi estas ero en serio pri indiĝenaj lingvoj en Ameriko (En la finna oni uzas la vorton intiaani parolante pri la unuaj loĝantoj de Ameriko, sed en Esperanto oni prefere diru indiĝeno).

La keĉua estas por ni finnoj tre kurioza lingvo, ĉar ĝi havas mirinde multajn similaĵojn kun nia lingvo. La similaĵoj estas hazardaj, ĉar neniam estis iu kontakto inter niaj antaŭuloj kaj la antaŭuloj de nuntempaj keĉueparolantoj.

La keĉua uzas kazojn kiel ni. Ekzemple
wasi domo
-pi: wasipi en domo
-man: wasiman en domon
-manta: wasimanta el domo

Pluralon oni faras per finaĵo kuna: wasikuna domoj, wasikunapi en domoj ktp.

Pay estas li aŭ ŝi, sendistinge pri ambaŭ seksoj. Nun vi certe jam povas diveni la signifon de paykuna? Jes, signifas ili.

Ankaŭ la posedon oni indikas per finaĵo: wasiyki via domo, wasiykikuna viaj domoj, wasiykikunamanta el viaj domoj

Multaj vortoj similas al la niaj, ekzempe wawa (per hispana ortografio guagua) sonas kiel nia vauva kaj signifas bebon. En la programo estas menciataj pluraj ekzemploj. Ĉiuj similaĵoj tamen estas tute hazardaj kaj ili ne signifas, ke finno povus ion kompreni en la keĉua – sen lerni la lingvon.

Ekzistas kelkaj similaĵoj ankaŭ kun Esperanto. Ekzemple demandon oni faras per ĉu, sed oni metas ĝin al la fino de la verbo.

Rimani – paroli
rimanki – vi parolas
rimankichu – ĉu vi parolas?

Runasimita rimankichu?
runa popolo, simi lingvo, ‑ta akuzativa finaĵo, do ĉu vi parolas popollingvon (t.e. la keĉuan)?

La programo estas aŭskultebla ankaŭ en Areena, ĝi estis elsendita unuafoje en 2021.

https://areena.yle.fi/1-50887650

En la programo oni diras, ke la sono de la lingvo tiom similas al la nia, ke kelkaj homoj tie kredis, ke finnaj turistoj parolas iun alian dialekton de la keĉua. Ĉu vere tiel estas? Provu mem, ĉi tie estas ero el hodiaŭa novaĵ-elsendo en la keĉua:

https://www.facebook.com/nuqanchik.tvperu/videos/1304327104367825

***

La foto laŭ permeso de Creative Commons Attribution-Share Alike 4.0 International. La placo Kusipata situas en la centro de Kusko (finne kutime skribata Cusco aŭ Cuzco). Kvankam la vortoj similas al la niaj, la signifoj ne. Kusi signifas ĝojon aŭ feston, pata lokon, do placo de ĝojo, hispane plaza regocijo.

0
0