Unu el la vortoj kiu havas plurajn alternativojn en Esperanto estas ilmoittaa: sciigi, anonci, avizi, konigi, informi, komuniki, deklari, afiŝi, denunci.
Ĉu ekzistas iu diferenco? En komunuza lingvaĵo multaj el ili estas pli-malpli sinonimoj.
En jura lingvo oni povas fari distingon inter nura sciigo kaj sciigo kiel jura ago (oikeustoimi). Jura ago signifas, ke la ago havas jurajn efikojn (oikeusvaikutus), ŝanĝas la ekzistantan situacion. Ekzemple aviztempo komenciĝas, kiam la avizato ricevas informon pri la afero.
Sciigi, sciigo: estas la plej ofte uzata esprimo por ilmoittaa, ilmoitus.
Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo. (el Biblio Lukaso 2:10)
anonci: laŭ PIV oficiale sciigi al la publiko ion okazontan
En la komenco de la XIV-a centjaro la alĥemiisto Villeneuve anoncis, ke en la jaro 1335 venos la Antikristo. (el Fundamenta Krestomatio)
avizo: Afiŝeto, etikedo, slipeto ks, sciiganta utilan informon aŭ instrukciojn, avizi sciigi pri io
Gasto sen avizo estas agrabla surprizo. (el Proverbaro Esperanta).
Kvankam la ĉefaj vortaroj (PIV, Revo) ne rekonas tion, en interreto troviĝas tekstoj, laŭ kiuj avizi estas uzata kun la senco antaa tiedoksi, avizo tiedoksianto.
Ĉesavizo (prefere tamen ĉesigavizo) estas komuniko de kontraktanto, ke li aŭ ŝi ne plu volas daŭrigi la validecon de la kontrakto, irtisanomisilmoitus. Kutime kontraktoj kiuj estas validaj por nedifinita periodo havas klaŭzon pri ĉesigo. Kiam temas pri laborkontrakto aŭ lukontrakto de loĝejo, en Finnlando la avizperiodo estas difinita en la koncerna leĝo. En interreto pluraj paĝaroj enhavas juran aŭ leĝan avizon oikeudellinen huomautus (ilmoitus käyttäjän oikeuksista). Aviztempo irtisanomisaika, interkonsento valida ĝis plua avizo toistaiseksi voimassa oleva sopimus.
deklari: oficiale, publike, formale sciigi; en finnaj vortaroj julistaa, sed la senco estas pli vasta.
Sur la unua paĝo de la Unua Libro Zamenhof deklaris, ke li por ĉiam rezignas aŭtorrajtojn super E. (el PIV)
Eĉ deklaroj estas gravaj, ne nur moroj kaj ideoj. En Galicio, juda lingvo estis leĝe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj oficialaj. Hebreoj devis enskribiĝi anoncante ĉu polan, ĉu germanan, aŭ ukrajnan lingvon kiel sia. (el la Vivo de Zamenhof)
impostdeklaro veroilmoitus, dogandeklaro tulli-ilmoitus
konigi, komuniki, informi: pli-malpli samsignifaj tiedottaa, antaa tiedoksi, ilmoittaa
La juna advokato ĵus revenis de la oficejo de Taburio, kiu al li konigis la malĝojan novaĵon. (el Ĉu li de Vallienne)
Al kelkaj amikoj ni komunikis la esencon de la projekto ankoraŭ antaŭ ol ĝi estis presita. (el Originala Verkaro kaj rilataj tekstoj)
Mi havas la honoron informi vin, ke ni malplialtigas niajn prezojn (el PIV)
denunci: en finnaj vortaroj ilmiantaa, antaa ilmi. En esperanta praktiko la senco estas pli vasta, tradukebla kiel ilmoittaa, tehdä ilmoitus (poliisille, rehtorille, esimiehelle jne), esittää syyte aŭ paljastaa, julkistaa (rikos, epäkohta, väärinkäytös). Laŭ la vortaro Vilkki-Favén denuncanto estas ilmiantaja, kavaltaja, sed ĝi povas signifi ankaŭ väärinkäytöksen paljastaja, rikosilmoituksen tekijä.
Feliĉe jam aperis alia taŭga rimedo kontraŭ tiu ĉi socia malsano. En pluraj landoj ĵurnaloj, televido kaj radio denuncas la misfarojn.
En la pasinta aŭgusto gravega brazila banko denuncis al la polico ke iu eniris la sistemon de la banko kaj forprenis R$ 0,50 de ĉiu deponanto. Forpreno de R$ 0,50 de ĉiu kliento tamen rezultigis la sumon de 15 milionoj! (el Revuo Esperanto)
Kaj post kvin tagoj la ĉefpastro Ananias malsupreniris tien kun kelkaj pliaĝuloj, kaj unu advokato, nomata Tertulo; kaj ili faris denuncon antaŭ la provincestro kontraŭ Paŭlo (El Nova Testamento, la sama teksto en la finna Biblio: Viiden päivän kuluttua Kesareaan saapui ylipappi Ananias, muutamia kansan vanhimpia sekä asianajaja Tertullus, ja maaherran edessä he esittivät syytteen Paavalia vastaan.)
afiŝi, afiŝo: juliste, mainos, ilmoituslappu, afiŝtabulo ilmoitustaulu, nykyään myös netissä afiŝi postata, afiŝo postaus
“Ni vidas ĉi tie precipe loĝantojn de Chenghai aŭ de aliaj kvartaloj de Shantou. La migruloj prefere iras rekte al la fabrikoj, kiuj afiŝas siajn dungofertojn, aŭ pridemandas siajn amikajn retojn”. (el Le Monde Diplomatique)
Komence de la jaro elstare sukcesis la rapida plurlingvigo de la porokaza mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko lige kun la Tago de la Gepatra Lingvo. Tiu agado estis rimarkita kaj la E-versio de tiu mesaĝo estis afiŝita ankaŭ en la Unesko-retejo. (el Revuo Esperanto)
Ilmoittaa rekisteriin, rekisteri-ilmoitus
Aparta kazo estas ilmoittaa rekisteriin, rekisteri-ilmoitus. Mi ne uzus ĉi-kaze neniun el la antaŭaj alternativoj, sed registrigi, registrigo.
La jarkunveno elektis novan estraron. La prezidanto de la klubo registrigis la novan estraron en la registro pri societoj.
Mi aĉetis aŭtomobilon kaj registrigis la novajn posedanton kaj proprietulon en la registro pri veturiloj.
Ilmoittautua
sin anonci
Ĉu Esperanto estas facile lernebla? Kie ni povas ĝin lerni?” Instruistino de apuda infanĝardeno tuj sin anoncis por lerni la lingvon. (el revuo Esperanto)
registrigi sin = registriĝi, ilmoittautua, rekisteröityä
Por la kurso registriĝis pli ol 40 studentoj de tiu universitato.
Pli ol duono de la senlaboraj diplomitoj finis postgimnaziajn mezajn faklernejojn kaj dujarajn postelementajn faklernejojn. 82 % de la gejunuloj kiuj registrigas sin en laboroficejoj tuj post fino de la lernado, havas fakon je kiu ne estas bezono. (el Monato)