
Ĉi-foje mi pritraktas personojn, kiuj partoprenas en proceso. Unue mi tamen pritraktu paron da vortoj, kiujn distingiĝas nur per unu litero. Proceso kaj procezo estas ambaŭ tradukeblaj finnen prosessi. Ili tamen ne estas sinonimoj. Oni parolas pri proceso, kiam temas pri juĝejaj aferoj, pri procezo kiam temas pri sinsekvo de fenomenoj.1
Proceso havas du signifojn: 1) pritraktado de juĝafero en tribunalo (oikeudenkäynti) kaj 2) la juĝafero mem (oikeusjuttu). En PIV mankas la unua senco. Konsekvence procesi viedä juttu käräjille, ajaa juttua oikeudessa, procesa juro prosessioikeus, civila/kriminala proceso siviili-, rikosprosessi.
Procezo estas sinsekvo de naturaj fenomenoj aŭ planitaj fazoj en produktado, finne prosessi, ekz. produktadprocezo tuotantoprosessi, proceza industrio prosessiteollisuus.
Partioj estas la roloj, kiuj partoprenas en jura proceso. Finne osapuolet, partit (en advokata lingvaĵo).
En kriminala proceso la partioj nomiĝas akuzisto kaj akuzito (syyttäjä, syytetty). En kelkaj jurisdikcioj (landoj) akuzisto estas nomata prokuroro, sed ne en la Nordiaj landoj. La kriminalan proceson kutime iniciatas ŝtata akuzisto, sed ankaŭ atencito/ofendito (loukattu, asianomistaja) rajtas iniciati la proceson.
En civila proceso la partioj nomiĝas plendanto kaj respondanto, finne kantaja kaj vastaaja. La civilan proceson iniciatas la plendanto alvokante la respondanton antaŭ tribunalon. En komunuza lingvaĵo plendi signifas valittaa, sed notu ke kiam temas pri peto al supera tribunalo ŝanĝi la decidon de malsupera tribunalo, ni uzas en Esperanto vorton apelacii2. Tiel apelacii valittaa, hakea muutosta, apelacianto muutoksenhakija. Notu ankaŭ la diferencon inter plendi kaj pledi3.
La akuzito kaj ambaŭ partioj en civila proceso rajtas havi helpantojn aŭ/kaj subtenantojn en la proceso. Profesia helpanto, kiu trapasis juristajn studojn kaj specialan advokatan ekzamenon, estas nomata advokato. Advokateco estas reguligita profesio, nur membroj de Asocio de advokatoj rajtas uzi tiun titolon.
Persono alvokita al la tribunala sesio por paroli pri io, kion li aŭ ŝi vidis aŭ konas, nomiĝas atestanto (todistaja). En komunuza lingvo persono kiu rakontas pri io, kion li aŭ ŝi persone vidis, estas okulvidinto. Oni povas alvoki ankaŭ ekspertojn4 por atesti pri fakaj aferoj.
En la tribunalo la aferon ekzamenas unu aŭ pluraj juĝistoj. En Finnlando tradicie ekzistas ankaŭ laikaj kunjuĝantoj (lautamies). Ili estas reprezentantoj de la loka komunumo kaj partoprenas en la ekzameno kune kun la juĝisto. En Finnlando ne ekzistas sistemo de ĵurioj (valamiehistö, jury).
***
Lingvaj notoj de SK:
1) Laŭ PIV eblas uzi proceso por ambaŭ signifoj, laŭ Revo uzo de proceso por la dua signifo (sinsekvoj de fenomenoj) estas arkaika. La praktiko (kontrolebla ekzemple en Tekstaro) sekvas la Revan klarigon.
2) Apelacii kaj apelacio estas iom kontraŭaj al la 12-a regulo de la fundamenta gramatiko. Laŭ ĝi, kiam oni enkondukas internacian vorton al Esperanto, oni prenas nur la radikon kaj aldonas al ĝi la esperantajn finaĵojn. Formo apelacio havas finaĵon ‑acio (-aatio, ‑ation, ‑ación, ‑azione), kiu estas finaĵo por substantivo. Tial pli kongrua kun la baza gramatiko de Esperanto estus enkonduki radikon apel-, do verbe apeli kaj substantive apelo. Ĝi aperas en kelkaj tekstoj, ekzemple de Ivo Lapenna, sed Revo markas ĝin (evitinde).
3) Notu ke ekzistas du vortoj kun unulitera diferenco: plendi kaj pledi. Pledi signifas laŭ PIV Paroli antaŭ juĝisto, por defendi sian propran aferon aŭ tiun de sia kliento, finne ajaa asiaa, puhua puolesta, puolustaa (puhumalla).
4) Laŭ PIV oni devus diri ekspertizisto. Laŭ Revo ekspertizisto estas dungita por esplori demandon (ofte rilatantan kun justico, asekuroj, arto…), dum eksperto estas spertulo, kies konsilon oni volonte petas, sed malpli formale kaj en sferoj pli vastaj. Mi trovas tian distingon superflua. Eksperto signifas fakulon, kiu bone konas sian fakon. Oni alvokas eksperton al juĝejo por atesti pri aferoj, kiuj estas konataj al fakulo, sed nekonataj al personoj kun jura edukiteco.