Ĉi-foje mi parolas pri du specialaj formoj de jura personeco: mutualaj kompanioj kaj fondaĵoj.
Mutualaj kompanioj

Mutuala estas jura termino, kiun oni komunlingve povus difini kiel reciprokan, finne keskinäinen. Laŭ PIV ”(pp societo) karakterizata de tio, ke per siaj kotizoj la anoj reciproke garantias sin kontraŭ diversaj riskoj, perdoj”. En diversaj landoj estas pluraj aplikoj de mutualeco, la plej konataj estas mutualaj asekuraj kompanioj (keskinäinen vakuutusyhtiö). En mutuala kompanio ĉiu kliento fariĝas proprietulo. Male ol en akciaj kompanioj, kapitalaj proprietuloj ne ekzistas.
En Finnlando ekzistas du specialaj formoj de kompanioj, pri kiuj multaj ne rimarkis, ke ili fakte estas mutualaj. Temas pri kompanioj kiuj konstruigas kaj prizorgas domon, kie la ejoj estas destinitaj al la proprietuloj kiel loĝejoj aŭ por aliaj celoj. La finnaj nomoj de tiaj kompanioj estas asunto-osakeyhtiö kaj keskinäinen kiinteistöosakeyhtiö. En ilia registrita nomo ne aperas la vorto keskinäinen, sed mi preferas nomi ilin en Esperanto mutuala loĝeja kompanio kaj mutuala nemoveblaĵa kompanio. Ili estas mutualaj, ĉar ĉiu akcio estas ligita al iu difinita ejo en la domo de la kompanio. La kompanio estas la proprietulo de la domo, sed la akciuloj posedas la ejojn, do havas la rajton disponi pri ili kiel sia loĝejo aŭ por alia celo laŭ tio, kiel la ejo estas difinita en la statuto. En komunuza lingvo oni povas nomi ambaŭ el ili domkompanio (taloyhtiö).
Mutuala loĝeja kompanio estas finna specialaĵo, raraĵo en la mondo. En la komenco de la pasinta jarcento estis du konkurantaj formoj: loĝejaj kooperativo kaj mutuala kompanio. Mutuala kompanio ricevis propran leĝon, dum loĝeja kooperativo ne estis reguligita. Dum jaroj evidentiĝis, ke la reguligita formo fariĝis la plej populara formo por organizi la agadon de loĝdomoj kun pluraj proprietuloj. Domkonstruantoj elektis ĝin, ĉar la ekonomiaj rilatoj inter la proprietuloj estis pli klaraj. Nuntempe ekzistas preskaŭ 90 000 tiaj kompanioj. En aliaj jurisdikcioj oni elektis aliajn solvojn, oni uzas por tiu celo kooperativojn aŭ eĉ societojn. En kelkaj landoj tamen ekzistas jura kompaniformo kiun oni nomas condominium/condominio kaj kiu similas al nia mutuala loĝeja kompanio.
Fondaĵo, fonduso aŭ fondumo?
La vortoj fondaĵo, fonduso kaj fondumo estas ofte intermiksitaj. El jura vidpunkto ili estas du malsamaj aferoj.
Fondaĵo (finne säätiö) estas aparta jura persono. Ĝi estas fondita laŭ leĝo, devas havi statuton kie la celo estas difinita kaj decidorganojn, kiuj decidas pri la investado kaj uzo de la kapitalo. La fondinto donacas la komencan kapitalon, ofte en sia testamento. Laŭ la finna leĝo la minimuma kapitalo for fondi fondaĵon estas 150 000 eŭroj. Fondaĵo estas memstara, ĝi ne havas proprietulojn.
Fonduso (rahasto) estas kapitalo destinita al aparta celo. Ĝia kapitalo estas propraĵo de la organizaĵo kiu decidis pri la fondo. Ekzemple domkompanio povas destini en sia librotenado monon por venontaj riparlaboroj (korjausrahasto).
Tiuj nocioj estas ofte intermiksitaj. Ekzemple Suomen kulttuurirahasto estas – malgraŭ sia nomo – fondaĵo. Ĝi havas sian propran kapitalon, sed ĝi administras ankaŭ plurajn fondusojn. Unu el ili estas Terttu Östermanin rahasto, fondita en 1985. Ĝi donas subvenciojn por muzika arto, esplorado de literaturo kaj ankaŭ por esperantoagado.
Ankaŭ en Esperantujo okazas simila intermikso. UEA havas plurajn fondaĵojn (ekzemple Fondaĵo Canuto kaj Fondaĵo Grabowski), kiuj subtenas difinitajn agadojn. El jura vidpunkto ili ne estas fondaĵoj, sed fondusoj.
Laste, kio estas fondumo? Fondumo ne aperas en vortaroj (almenaŭ ne en PIV aŭ Revo), sed ĝi estas sinonimo de fondaĵo, uzata de kelkaj fondumoj. La plej konata por ni estas Fondumo Esperanto-Säätiö. Ekzistas ankaŭ pluraj aliaj kiel Fondumo Ludoviko Zamenhof en Pollando aŭ Fondumo Pro Esperanto en Svislando.
En la foto: Asunto Oy Kointähti estas inter la plej malnovaj mutualaj loĝejaj kompanioj en Finnlando. Ĝi estis fondita en 1906.
***
Lingva noto de SK: La vorto mutuala ekzistas en pluraj vortaroj, sed ĝi estas iom kontraŭa al la 12-a regulo de la fundamenta gramatiko de Esperanto. Laŭ ĝi, kiam oni enkondukas internacian vorton al Esperanto, oni prenas nur la radikon kaj aldonas al ĝi la esperantajn finaĵojn. Ĉi-kaze la radiko devus esti mutu-, ĉar ‑al estas finaĵo por adjektivo. Tiel mutu-al-a havas du adjektivajn finaĵojn.