Romia juro



Leginte la memoraĵojn de Julia Agripina1 mi ekpensis pri romia juro. El tiu libro oni ricevas la impreson, ke antikva Romio estis regno sen juro. La imperiestro povis fari kion ajn sen zorgi pri la leĝoj, eĉ mortigi aŭ ekzili kiun ajn. Tamen tiam jam ekzistis plurjarcenta jura tradicio, unu el la plej evoluintaj en la tuta mondo.

Kiam mi ekstudis juron, la romia juro estis la plej teda parto de la studoj. Verŝajne temis pri tio, ke la nocioj estis al mi nekompreneblaj kaj multaj reguloj ŝajnis eksmodaj. Nur poste mi komprenis, kian laboron faris romiaj juristoj antaŭ du mil jaroj. Ili kreis principojn, kiu ĝis nun estas la bazo de eŭropa juro.

Romia juro ne estas unueca sistemo. Oni devas memori, ke ĝi kreiĝis dum pli ol mil jaroj ekde la fondo de Romo, unue kiel juristaj principoj kiuj iom post iom fariĝis leĝoj. Al ni la romia juro konserviĝis ĉefe en ĝia lasta kodigo nomata Corpus iuris civilis. Ĝi estas leĝkolekto kreita dum la tempo de imperiestro Justiniano en la sesa jarcento. Justianiano estis imperiestro de Orienta Romio (poste nomata ankaŭ kiel Bizancio), Okcidenta Romio tiam ne plu ekzistis. Dum renesanco ankaŭ okcidenteŭropanoj trovis ĝin kaj ĝi fariĝis la bazo de la aplikata juro.

La romia juro pritraktis unuavice temojn, kiuj nuntempe apartenas al civila juro, t.e. rilatojn inter personoj, familioj, posedaĵoj, proprieto. Kreiĝis konceptoj kiel geedziĝo, eksedziĝo, adopto, heredo, interkonsento (kontrakto) kaj reguloj por tio, kiamaniere fari jure validan agon (t.e. juragon). Oni devas memori, ke tiutempe multaj homoj ne kapablis skribi aŭ legi, tial oni kreis aliajn manierojn por konfirmi, ke ekzistas definitiva kaj pruvebla interkonsento.

Nuntempaj homoj konas la romian juron en multaj maksimoj daŭre uzataj. Jen kelkaj:

Summum ius summa iniuria – plej alta justeco estas plej alta maljusteco. Tiu ŝajne absurda frazo montras, ke romianoj jam komprenis, ke ĉiun juran regulon oni devas interpreti kun prudento. La homa vivo kreas situaciojn kie la laŭvorta interpretado de iu jura regulo kondukus al maljustaĵo.

Pacta sunt servanda – interkonsentoj estu respektataj. Laŭ romia juro (liberaj) homoj povas interkonsenti pri aferoj, sed akceptinte tian interkonsenton, homo havas la devon plenumi ĝin. Li ne povas simple diri (sen juraj sekvoj) ke li ne plu volas respekti la interkonsenton.

In dubio pro reo – en kazo de dubo favore al la akuzito,. Ĝi estas la baza principo de kriminala juro, laŭ kiu oni ne povas puni iun sen pruvo. En la praktiko ĝi signifas ankaŭ, ke kelkfoje kulpulo restas sen puno se oni ne povas pruvi lian kulpecon.

Mi jam pli frue parolis pri la konfuzo en Esperanto inter la nocioj posedo kaj proprieto. Ankaŭ tiuj devenas el la romia juro. En latino oni uzis vortojn possessio kaj dominium. Oni devas memori, ke la socio estis tute alia ol la nia. Posedo, t.e. la praktika dispono pri aĵoj kiel terpeco, domo aŭ laboriloj, estis la videbla flanko kaj tial al eksterulo ŝajnis, ke posedanto estas ankaŭ la proprietulo. La proprietulo devis prizorgi, ke la posedanto ne malrespektu liajn rajtojn. En socio, kie publikaj registroj mankis kaj interkonsentoj povis dum paso de tempo perdiĝi aŭ forgesiĝi, kreiĝis ankaŭ la regulo ”longa posedo kreas proprieton”. Tiun regulon vi povas trovi eĉ hodiaŭ en PIV kiel ekzemplon pri la uzo de vorto posedo. En Finnlando tiu regulo ne plu validas. Proprieton oni registras en publikaj registroj kaj eĉ longa posedo ne sufiĉas por ŝanĝi la juran situacion.

***

1) La memoraĵoj de Julia Agripina, fikcia verko de Anna Löwenstein, eldonis Flandra Esperanto-Ligo

Foto pri Romia diino Justitia (esperante Justicia) farita de Mylius GFDL 1.2





0
0