La retejo suferis hodiaŭ de atako pri senhavigo de servoj. Pli detale mi ne komentos. Bonŝance ŝajnas, ke la ŝirmiloj funkciis. Bedaŭrinde daŭras analizo, kio okazis kaj kiel preventi tiaspecan atakon, kaj dum la analizo kiel sekureca rimedo retpoŝto ne funkcias. La analizo kaj realigo de rimedoj certe daŭras kelkajn tagojn.
Bedaŭrinde ŝajnas, ke la atako daŭras. La kontraŭatakaj rimedoj parte efikas, ĉar oni povas legi la artikolojn, sed por protekti sin la rimedoj malŝaltis la ensalutadon. Mi pardonopetas maloportunecon kaj klopodas trovi sekurecan manieron denove malfermi ĝin.