La medalo por la 250-datreveno de sendependeco de Usono

Keskustelut Sekalaista La medalo por la 250-datreveno de sendependeco de Usono

  • Kirjoitus
    Juha Metsäkallas
    Osallistuja

    La usona prezidento Donald Trump stampigis apudan medalon por la 250-datreveno de sendependeco de Usono.  Mi ne scias, por kiom da prezo oni vendis la medalon, sed mi legis sekvan historion en unu reta forumo.

    La historion rakontis persono laboranta en entrepreno pri aĉetado kaj vendado de moneroj kaj medaloj en Usono. Ri tre tediĝis de homoj, kiuj eniris por vendi la medalojn, kiujn ili havis pensante, ke tiuj estas valoraj. Kutime la konversacioj okazis jene:

    • Kiom valoras tiu superfantazia medalo?
    • Ĝi enhavas sep gramojn da latuno.
    • Ho, ĉu ne oro?
    • Ne.
    • Do, kiom valoras sep gramoj da latuno?
    • Malpli ol cendo.
    0
    0

Avainsanat: 

  • Sinun täytyy olla kirjautunut vastataksesi tähän aiheeseen.