Ni ĉiuj konas la klasikan du-valoran logikon. Io pravas aŭ malpravas, aŭ kiel la logikistoj ofte diras: io estas vera aŭ falsa. Krom tiujn valorojn oni nature havas operaciojn kiel kombini la valorojn. Unu tia baza operacio estas konjunkcio aŭ logika kajo. (Musumu super substrekoj por vidi la respondon.)
falsa kaj falsa = _____
falsa kaj vera = _____
vera kaj falsa = _____
vera kaj vera = _____
Alia konata operacio estas disjunkcio aŭ logika aŭo.
falsa aŭ falsa = _____
falsa aŭ vera = _____
vera aŭ falsa = _____
vera aŭ vera = _____
Pli kompleksa operacio estas tiel nomata edzeca logiko.
Adamo pravas, Eva pravas = _____
Adamo malpravas, Eva pravas = _____
Adamo pravas, Eva malpravas = _____
Adamo malpravas, Eva malpravas = _____
😀