Ĉe la fino de junio Fernando Maia (UEA) skribis sur la UEA-forumo, kiel la movado maljuniĝas en Svedio kaj la nombro da svedaj membroj en UEA reduktiĝas. Orlando Raola (UEA) citis svedan esperantiston, kiu skribis en la komitata dissendolisto, ke Esperanto mortas en Svedio. Do ĉu la sama okazas ĉi tie en Finnlando?