Kiel vi scias, vi povas havi la plimulton de artikoloj en la PDF-formo. Neniu persono kreas tiujn PDF-versiojn, sed la kreado estas aŭtomatigita. Bedaŭrinde la rezulto ne ĉiam estas tiel bela. Plie la proceso por krei PDF-version postulas multe da memoro ĉe la servilo, kaj ĉi tial oni optimumigis la sistemon tiel, ke oni kreas la PDF-version nur tiam, kiam iu uzanto volas legi ĝin unuanfojon, kaj dum la sekvaj fojoj la uzantoj vidas la jam kreitan.
La eta problemo temas pri tio, ke nun dum la unua fojo vi ricevas mesaĝon, laŭ kiu la kreado malsukcesis, “Virhe: PDF-asiakirjan lataaminen epäonnistui”. Tio ne estas vera. Prenu la solan butonon sur tiu dialogujo, kun titolo “Lataa uudelleen”, kaj vi ekvidas la PDF-version. Do la unua mesaĝo estas falsa. Mi prilaboras problemeton, sed ĝi ne havas altan prioritaton.