Eta problemo kun kreado de PDF-versio de artikoloj

Keskustelut Tiedotteita ja ohjeita Eta problemo kun kreado de PDF-versio de artikoloj

  • Kirjoitus
    Babilulo
    Osallistuja

    Kiel vi scias, vi povas havi la plimulton de artikoloj en la PDF-formo. Neniu persono kreas tiujn PDF-versiojn, sed la kreado estas aŭtomatigita. Bedaŭrinde la rezulto ne ĉiam estas tiel bela. Plie la proceso por krei PDF-version postulas multe da memoro ĉe la servilo, kaj ĉi tial oni optimumigis la sistemon tiel, ke oni kreas la PDF-version nur tiam, kiam iu uzanto volas legi ĝin unuanfojon, kaj dum la sekvaj fojoj la uzantoj vidas la jam kreitan.

    La eta problemo temas pri tio, ke nun dum la unua fojo vi ricevas mesaĝon, laŭ kiu la kreado malsukcesis, “Virhe: PDF-asiakirjan lataaminen epäonnistui”. Tio ne estas vera.  Prenu la solan butonon sur tiu dialogujo, kun titolo “Lataa uudelleen”, kaj vi ekvidas la PDF-version. Do la unua mesaĝo estas falsa. Mi prilaboras problemeton, sed ĝi ne havas altan prioritaton.

    0
    0
 
  • vastauksia
      Babilulo
      Osallistuja

      Bedaŭrinde mi ne trovis kialon al tiu problemeto, sed mi ĉirkaŭiris ĝin, kaj nun oni espereble ne plu vidas la erarmesaĝon.


      Valitettavasti en löytänyt syytä virheilmoitukselle, mutta olen nyt kiertänyt ongelman siten, ettei toivottavasti tule virheilmoitusta.

      0
      0
 
  • Alueelle ‘Tiedotteita ja ohjeita’ ei voi kirjoittaa uusia aiheita eikä vastauksia olemassaoleviin aiheisiin.