Pri aroj de nombroj

Keskustelut Artikkelikeskustelut Pri aroj de nombroj

  • Kirjoitus
    Juha Metsäkallas
    Osallistuja

    Al ni skribi nombrojn estas tiel ĉiutaga fenomeno, ke ni ne eĉ pensas, kiom da evoluo necesis, por ke ni havu niajn nunajn nombrojn.

    Kapablo por observi kvantojn ŝajnas esti tre frua fenomeno en la evoluo. Ekzemple abieloj povas kalkuli eĉ ĝis kvin kaj diversaj simioj ege pli.

    Kia temas pri homoj, oni konjektas baze…

    [Lue koko artikkeli Pri aroj de nombroj]

    0
    0
 
  • vastauksia
      Sakari Kauppinen
      Osallistuja

      Kelkaj notoj pri nombroj

      Nia plej kutima nombrosistemo estas dekuma. Ekzistas ciferoj de 1 ĝis 9. Krome ekzistas deka cifero 0. Ĉiujn aliajn nombrojn oni povas esprimi per tiuj ciferoj. Kiel ni ĉiuj scias, oni faras tion per la pozicio de la ciferoj. Tia sistemo estis inventita en antikva Hindio.

      Kvankam skribante kaj kalkulante ĉiuj eŭropaj popoloj nuntempe uzas la samajn ciferojn, tamen en parolo restis signoj de alia, malpli nova sistemo. Iuj asertas, ke niaj prauloj komencis kalkuli per fingroj kaj kiam finiĝis la fingroj, ili daŭrigis per piedfingroj. Tiel ili atingis la nombron dudek.

      En pluraj lingvoj konserviĝis vortoj, kiuj atestas pri la uzado de dudekuma kalkulado. Tiel ekz. en la dana lingvo 50 estas ’halvtreds’, origine halvtredsindstyve, laŭvorte du-kaj-duonoble-dukdek. Simile 70 estas ’halvfjerds kaj 90 ’halvfems’. Kurioze, ĉu ne, ke 100 ne estas fems, sed same kiel en aliaj ĝermanaj lingvoj ’hundrede’.

      Simila sistemo ekzistas ankaŭ ĉe franclingvanoj en Francio (sed ne en Belgio aŭ Svislando). Ĝis 69 ili kalkulas same kiel ni. 60 estas ’soixante’, 69 estas ’soixante-neuf’. Poste venas kuriozaĵoj: 70 estas ’soixante-dix’, laŭvorte seksdek-dek. 75 estas ’soixante-quinze’, kiu signifas sesdek-dekkvin kaj 80 estas ’quatre-vingts’, kvar-dudek. La lasta en tiu serio estas 99 ’quatre-vingt-dix-neuf’, laŭvorte  kvar-dudek-dek-naŭ.

      Ekzistas tiaj spuroj ankaŭ en aliaj lingvoj, en ĉiuj kontinentoj. En finn-ugraj lingvoj tiaj spuroj tamen ne estis trovitaj. Eĉ en la angla lingvo ekzistas vorto ’score’, kies originala signifo estis dudek. Nuntempe oni tamen ofte uzas ĝin kun la signifo ’nombro da poentoj’. Notu ankaŭ, ke en la malnova brita monsistemo unu sterlinga pundo estis dividita je dudek ŝilingoj.

      Ni havas 10 ciferojn, sed oni povas kalkuli ankaŭ per malpli granda nombro da ciferoj (ciferaj signoj). Unu el la plej interesaj sistemoj estis ĉe majaoj en Meza Ameriko. Ekzistis nur tri signoj: . (punkto) signifis ’unu’, — (streketo) signifis ’kvin’ kaj konketo signifis ’nulo’. Ĉiujn nombrojn oni povis esprimi per tiuj tri signoj. Ekz. tri estis skribita per tri punktoj. Nombron ok oni skribis per streketo kaj tri punktoj super ĝi, nian dek oni skribis per du supermetitaj streketoj kaj 19 estis tri streketoj kun kvar supermetitaj punktoj. La sistemo estis dudekuma, tio signifas, ke ekzistis ankaŭ 20 vortoj, apartaj por ĉiuj nombroj inter 1-19 kaj 0.

      Kiuj nombroj havas propran vorton? En Esperanto (same kiel en eŭropaj lingvoj ĝenerale) estas apartaj vortoj por nombroj de unu ĝis dek. Kelkaj eŭropaj lingvoj tamen havas apartajn vortojn ankaŭ por nombroj inter 11-15 aŭ por parto de ili. Aparta kazo estas dekduo. Ĝi estas oportuna pro tio, ke ĝi estas dividebla per 2, 3, 4 kaj 6. Dekduuma sistemo estis uzita en antikva Mesopotamio. De tie konserviĝis ĝis nia tempo la kutimo dividi la tagon kaj nokton al 12 horoj.

      Kelkaj, sed ne ĉiuj, dekobloj havas apartajn vortojn, ekz. dekoble-dek (10’2)* estas ’cent’, dek centoj (10’3) estas ’mil’ kaj mil miloj (10’6) estas ’miliono’. Sekvaj en la listo estas miliardo (10’9) kaj biliardo (10’12), kiuj tamen ne estas tute internaciaj. En Esperanto miliardo (same kiel en la finna) signifas miloble-miliono kaj biliardo milionoble-miliono. Tamen en la angla (ĉefe usona kaj brita) ’billion’ signifas miloble-miliono, do 10’9. Ankaŭ en la hispana oni apenaŭ uzas la vorton miliardo, eble ĝuste pro tio. Kutime oni diras ’mil millones’, do miloble-miliono. Tiu vorto estis multe uzata, kiam hispanoj uzis la malnovan monunuon peseto.

      Vi rimarkas, ke mankas aparta nomo al kelkaj nombroj, ekz. 10’5. Ĝi tamen estas uzata en Azio, precipe en Barato (Hinda Unio) kaj najbaraj landoj sub la nomo ’lakh’. Tie ekzistas ankaŭ ’kroro’, kiu estas dek milionoj (10’7). Interese, ŝajne nenie estas uzata aparta vorto por dekmil (10’4).

      *Noto: mi ne sukcesis tajpi la potencon ĝuste. Mi anstataŭigis ĝin per ’. Tiel tekston 10’2 legu: 10 al la dua potenco.

      0
      0
 

Avainsanat: ,

  • Sinun täytyy olla kirjautunut vastataksesi tähän aiheeseen.