Pri tabeloj kaj piednotoj 2024-05-15

Keskustelut Tiedotteita ja ohjeita Pri tabeloj kaj piednotoj 2024-05-15

  • Kirjoitus
    Babilulo
    Osallistuja

    Tabeloj

    Finna babilejo enhavas paĝojn kun diverskompleksaj tabeloj. Por faciligi kreadon la retejo utilis du kromprogramojn: unu por simplaj kaj alia por malsimplaj tabeloj. Praktike tiu simpleco temas pri kunfanditaj ĉeloj, ĉu sen respektive kun tiuj. Por la simplaj la retejo havis kromprogramon, kies subteno finiĝis antaŭ kelkaj monatoj. Mi volis oferi al la uzantoj eblon krei simplajn tabelojn kiel eble plej facile. Mi testis paron da kromprogramoj, sed tiuj havis tiajn malfacilaĵojn, ke ili ne taŭgis al mi.

    Bonŝance WordPress nuntempe enhavas t.n. blokredaktilon, kiu enhavas ilon por krei tabelojn. Daŭris kelkan tempon, antaŭ ol mi eltrovis manieron kiel la tabeloj havu similan aperon.

    Kompreneble daŭras iomete, antaŭ ol mi ĝisdatigos ĉiujn simplajn tabelojn.

    La kromprogramo, per kiu oni kreas malsimplaj tabeloj, restas la sama.

    Piednotoj

    Eblas aldoni piednotojn al artikiloj. Por tiu celo la retejo havas kromprogramon, kies subteno ankaŭ finiĝis antaŭ kelkaj monatoj. Ĉi-foje trovi anstataŭigon estis simple: ni uzu tiun de la blokredaktilo. Piednotoj, kiujn oni kreas per tiu, funkcias kaj aspektas bonaj, sed bedaŭrinde ili ne plu funkcias tiel, ke eblas musumi sur ili, por legi la enhavon de piednotoj.

    0
    0
  • Alueelle ‘Tiedotteita ja ohjeita’ ei voi kirjoittaa uusia aiheita eikä vastauksia olemassaoleviin aiheisiin.