Virleono kaj virbono sidas en trinkejo kaj trinkas bieron.
La poŝtelefono de la virleono sonoras. ”Karulo, vi certe baldaŭ alvenos hejmen”, diras leonino en la telefono. ”Jes, mia kara, mi tuj eliras!”, respondas la virleono.
La virbovo ekridas: ”Kia malkuraĝulo! Kaj mi imagis, ke vi estas la reĝo de la bestoj!” Li daŭras: ”Mi iras kaj venas laŭ mia propra plaĉo”.
La virleono kontraŭas: ”Oni ne povas kompari nin. Vin atendas hejme bovino, min leonino.”