yhteiskäyttö, yhteiskäyttöinen

Keskustelut Edistyneille yhteiskäyttö, yhteiskäyttöinen

  • Kirjoitus
    Sakari Kauppinen
    Osallistuja

    Traduko de hodiaŭa novaĵo:

    ”La sezono de elektraj skutiloj komenciĝas hodiaŭ lunde, informis la urbo Helsinko en Instagram.

    Kiel pasintjare, parkado de [komunuzaj/komunuzeblaj] elektraj skutiloj estos limigita en la urbocentra areo, ĉe metrostacioj kaj ĉe la stacio de Pasila. Krome, estos limigoj sur kelkaj stratoj de Kallio, diras la publikaĵo.

    En la urbocentro kaj ĉe la plej trafikataj stacioj, parkumejoj estas markitaj per pentritaj parkumadkvadratoj. Ĉe aliaj stacioj, parkado estas kontrolita per apo en virtualaj parkumejoj.

    Ĉi-jare, en Helsinko funkcias kvin operaciantoj de elektraj skutiloj. Ili estas Bird, Bolt, Dott, Ryde kaj Voi.

    La registaro proponis leĝoŝanĝon enkonduki 0,5-promilan limon por veturigantoj de elektraj skutiloj. La ŝanĝo estas planita ekvalidi komence de majo. La celo de la propono estas plibonigi la sekurecon de elektraj skutiloj kaj aliaj mikromovebloj.”

    Kiel diri yhteiskäyttöinen en Esperanto?

    Komuna: rilata al pluraj samtempe, rilata al plejmulto, ofte tradukebla kiel yleinen sed ankaŭ kiel yhteinen, komune signifas kune aŭ ĝenerale, ordinare.

    Komunuza fakte ekzistas en Esperanto, sed uzata ĉefe en la senco yleisesti käytetty, ofte ankaŭ tradukebla kiel arkikielinen (komunuza nomo).

    La vorto komunuza kun senco ”yhteiskäyttöinen” estas farita laŭ la gramatikaj reguloj de Esperanto. Ĝi aperas en Revo kun klarigo ”Uzata de la plejmulto, komune uzata”. La nura ekzemplo tamen estas komunuzaj frazoj (de la komuna, nefaka lingvo).

    Tiu termino estas nova kaj ankoraŭ nefiksiĝinta en pluraj lingvoj. En Wikipedio estas artikolo yhteiskäyttöauto. En pluraj lingvoj (angle, germane, portugale, pole, eĉ ruse, ukraine) ĝi estas carsharing. Angle simile bicicle sharing kaj scooter sharing. France kaj en skandinaviaj lingvoj oni parolas pri dividado, autopartage, bildelning.

    Kiel vi dirus en Esperanto?

     

    0
    0
 
  • vastauksia
      Sakari Kauppinen
      Osallistuja

      Ekzistas alia termino por tiu fenomeno pli ĝenerale, finne jakamistalous, svede delningsekonomi, angle sharing economy. Ankaŭ por ĝi – laŭ mi scio – mankas trafa esprimo en Esperanto. Artikolo pri tio en Vikipedio havas ankaŭ esperantan paĝon, kiu uzas la esprimon ”kunlaboreca ekonomio”.

      Ŝajnas al mi, ke tiuj esprimoj tamen ne estas plene samsignifaj. En la finna (kaj kelkaj aliaj lingvoj) oni parolas pri maniero komunuzi, ekz. prunti aĵojn, dividi ilian uzadon sen posedi ilin. Estas novtipa ekonomio, sed klare funkcianta ene de merkatekonomia sistemo. La esperanta paĝo pli akcentas la ideon de alternativa ekonomio. Tie tamen troviĝas interesa esprimo kundividi, kundivida ekonomio.

      0
      0
        Juha Metsäkallas
        Osallistuja

        Bona demando. Vi pravas, ke temas pri merkatekonomia sistemo, en kiu oni povas pruntepreni aĵojn kaj ilojn, kiujn oni tradicie devis posedi por uzi ilin. Konataj ekzemploj ja estas Airbnb (loĝejoj) aŭ GoMore (aŭtoj).

        Mi hezitas nomi tian ekonomion ”kundivida”, ĉar la baza signifo de ”dividi” estas apartigi al partoj (plie pri ĉi tiu temo en mia artikolo). Oni ne samtempe loĝas en la sama loĝejo aŭ samtempe uzas la saman aŭton.

        Principe la pruntedonanto kaj prunteprenanto de loĝejo aŭ aŭto estas egalaj en la negoco kontraste al situacio, en kiu vi rezervas hotelĉambron aŭ luprenas aŭton. Laŭ ĉi tiu perspektivo oni povas paroli pri samtavola ekonomio.

        0
        0
      Sakari Kauppinen
      Osallistuja

      Kundividi estas kurioza esprimo. Ju pli mi trovas ekzemplojn kiel ĝi estas uzata, des pli mi konvinkiĝas, ke tia vorto estas bezonata en Esperanto.

      Ĝi ne aperas en vortaroj, almenaŭ ne en tiuj vortaroj, kiujn mi povas facile konsulti ekz. PIV, Revo, Suomi-Esperanto-Suomi aŭ Ordbok Svenska-Esperanto.

      En Tekstaro (https://www.tekstaro.com/) tamen ĝi aperas centojn da fojoj, plej ofte en Le Monde Diplomatique, dekojn da fojoj ankaŭ en aliaj prestiĝaj eldonaĵoj kiel Revuo Esperanto, Kontakto, Monato.

      Laŭ Tekstaro ĝi aperis unuafoje en 1984 en verko Ombro sur interna pejzaĝo, de Spomenka Štimec. Alia aŭtoro, kiu uzis ĝin, estas Anna Löwenstein en La memoraĵoj de Julia Agripina.

      Ekzemploj el Revuo Esperanto:
      partnero de la Universitato, la financan ŝarĝon kundividas Esperanto Nederland, kiu ĝis nun
      klarigitaj en la japana, ekz. car-sharing = kundivido de aŭto, komuna aŭtoluado.
      Kun Zilah, pli ol kun aliaj aŭtoroj, li aparte kundividas la altiriĝon al orient-aziaj filozofioj
      respekton, kunlaboron en deĵorteamo kaj justan kundividon de la rimedoj (akvo, nutraĵoj, energifon

      Ĝi estas ofte uzata ankaŭ en figura senco kundividi pensojn, opiniojn, sentojn ktp.
      Ĉar verŝajne ne multaj kundividas mian opinion, mi prezentos ĝin ĉi tie.
      Ili estas forumo, kie amerikanoj povas kundividi spertojn, pritaksi sian agadon kaj
      Ĉu vi havas sperton pri amo, kiun vi ŝatus kundividi? Verku por Kontakto!

      Oni povas facile trovi ekzemplojn ankaŭ en interreto:

      La komerca modelo de Uber baziĝas sur la principoj de kundivida ekonomio. La kompanio distribuas poŝtelefonan aplikaĵon, kiu ebligas kontakton inter ŝoforoj kaj eblaj pasaĝeroj. (el https://eo.wikipedia.org/wiki/Uber)

      Povos esti necese, ke ni kundividos viajn personajn informojn kun la jenaj triaj partioj (el retejo de KAEST Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko https://kaest.ikso.net/2024/privateco/)

      0
      0
 
  • Sinun täytyy olla kirjautunut vastataksesi tähän aiheeseen.