
Ĉu vi sciis, ke Zamenhof tradukis voikukka kiel buterfloro? La nomo de tiu ĉi simpla trudherbo kaŭzis multajn problemojn por la esperanta vortfarado.
Jen tradukoj el kelkaj vortaroj
Suomi-Esperanto-Suomi taskusanakirja: en la parto finna-Esperanto voikukka taraksako, en la parto Esperanto-finna taraksako ne aperas, sed aperas leontodo voikukka
Ordbok svenska-Esperanto: maskros leontodo
PIV: taraksak/o G. (Taraxacum el asteracoj) de du- k plur-jaraj, laktosukohavaj herboj,
aliloke ankaŭ leontod/o Sp. de taraksako (oficina taraksako) k pluraj parencaj sp-oj, uzataj por salatoj. Sin. buterfloro.
Revo: leontodo, taraksako mankas.
Vikipedio: Taraksakoj aŭ leontodoj estas nomo de plurjaraj herboj (genro Taraxacum).
Neniu el ili klarigas, ĉu leontodo kaj taraksako estas sinonimoj aŭ ĉu estas iu diferenco. Ankaŭ ne aperas klarigo, kial ekzistas du malsamaj vortoj.
Leontodo estas la fundamenta vorto por unu planto, kiu tiutempe (antaŭ pli ol cent jaroj) apartenis al la genro Leontodon. Kreiĝis problemo, kiam en la scienca mondo oni studis la plantojn pli detale kaj alvenis al la konkludo, ke tiu planto ne apartenas la menciita genro.
Nuntempe tiuspecaj plantoj havas propran genron Taraxacum. Tio en si ne estus granda problemo, ĉar oni povis enkonduki novan radikon taraksako. Vera problemo kreiĝis, ke aliaj plantoj restis en la genro Leontodon. Ekzemple al tiu genro apartenas syysmaitiainen, similaspekta planto floranta malfruesomere.
Nu, esperantistoj estas inventemaj homoj. Oni enkondukis novan genran nomon Leontodono. Tio tamen estas maloportuna solvo, ĉar kutime oni forigas la kroman ”n” el latin-grek-devenaj sciencaj nomoj. Nun oni faris inverse, unu scienca nomo rezultigis du vortojn en Esperanto.
Nuntempe taraksako estas la plej rekomendinda traduko por tiu genro. Taraksako fakte ne estas specio sed genro (ei laji vaan suku). Specio estas ofte difinita kiel la plej granda grupo de organismoj kapablaj interreproduktiĝi kaj produkti fekundan idaron. Plejparto de taraksakoj perdis la kapablon produkti polenon, tial la semoj kreiĝas sen polenado. Oni kalkulas, ke en Finnlando kreskas preskaŭ 500 malsamaj specioj de taraksako. Ili tre similas unu al la alia, sed ili ne kruĉigas inter si. Al laiko ofte estas neeble distingi inter ili.
Alia demando estas, ĉu taraksakoj, kiuj estas tiom oftaj tutmonde, bezonus ankaŭ komunuzan vorton, krom la sciencan taraksakon. Tiam la plej oportuna verŝajne estus leondento. Ĝi referencas al la forte dentrandaj folioj de la planto. En sia libro La vivo de la plantoj dana botanikisto Paul Neergaard fakte proponas por ĉiutaga uzo tiun vorton. Ĝi estas rekta traduko el pluraj latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj, ekz.
angle dandelion (de franca dent-de-lion)
france dent de lion
germane Löwenzahn
hispane diente de león
dane løvetand
norvege løvetann
Interesa detalo estas, ke ankaŭ la malnova scienca nomo estas farita sammaniere, ĉar leon signifas leonon kaj (t)odon denton.
Ĉebaltmaraj finn-ugraj lingvoj uzas la vorton buterfloro
finne voikukka
estone võilill
Buterfloro aperas ankaŭ en PIV, sed ŝajnas al mi, ke ĝin ne uzis iu ajn krom Zamenhof en sia traduko de fabelo Ekzistas diferenco, verkita de H. C. Andersen. Ĝi tamen aperas en pluraj vortaroj.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Taraksako
https://pohjolankasvienpauloissa.com/taraxacum-sect-taraxacum-rikkavoikukat/