Familia juro kovras la tutan homan vivon ekde naskiĝo ĝis morto. Ĝiaj temoj estas i.a. naskiĝo kaj adopto, (ge)edzeco, diversaj parrilatoj, financaj rilatoj inter la paro, finiĝo de edzeco kaj divido de havaĵoj, patreco, prizorgado kaj protektado de infanoj.
Aparta defio por Esperanto estas esprimi novtipajn parrilatojn inter homoj de sama aŭ malsama sekso. En Finnlando ekzistas tri malsamaj manieroj formi familion:
1) edzeco (geedzeco inter malsamseksaj personoj kaj samseksa edzeco). Ekde la jaro 2015 la leĝo pri edzeco (avioliittolaki) tute ne mencias la sekson de la partneroj
2) registrita partnereco (rekisteröity parisuhde)
3) neregistrita kunvivado, kunloĝado (avoliitto)
Mi uzas la vortojn edzo* kaj edzeco* seksneŭtrale (finne puoliso kaj avioliitto) same kiel la finna leĝo. Edzo povas esti ĉu viro, ĉu virino, dum patro kaj patrino estas biologiaj nocioj. Al ĉiu infano oni registras patrinon kaj patron krom se tiu estas nekonata.
Edziĝo konsistas el du fazoj: fianciĝo (kontrakto inter la partneroj pri ilia intenco pariĝi), post kio la paro petas el la popolregistrejo (digi- ja väestötietorekisteri) atestilon, ke ne ekzistas leĝaj malhelpoj al la edziĝo. Tia malhelpo estas, se ili estas tro proksimaj parencoj aŭ se iu el ili estas jam edziĝinta. Post la ricevo de tia atestilo la edziĝo povas esti konfirmita aŭ civile en loka registrejo aŭ religie laŭ la rito de la koncerna eklezio. La finna evangeliluterana eklezio oficiale ne akceptas samseksan edzecon, sed multaj pastroj tamen edzigas (vihkiä) tiajn parojn. El la ŝtata vidpunkto, tiaj edzecoj estas leĝe validaj.
Geedzeco inter malsamseksaj personoj kaj samseksa edzeco estas egalaj el la ŝtata vidpunkto. Antaŭ la ŝanĝo de la leĝo pri edzeco ekzistis alia formo por samseksaj paroj nomita registrita partnereco, sed nuntempe ĝi estas pli-malpli sama kiel edzeco.
Kiam infano naskiĝas al geedziĝinta paro, al ĝi estas aŭtomate registrita patro kaj patrino. Alikaze patreco devas esti konfirmita aparte. Patreco estas jure grava, ĉar infano heredas siajn patron kaj patrinon. En novtipaj familioj kun infanoj de malsamaj patro aŭ patrino, ĉiu infano heredas siajn proprajn gepatrojn.
La proprietaĵoj de la edzoj estas apartaj, ĉiu havas siajn havaĵojn kaj sindevigojn. Dum la edzeco ili povas akiri apartajn aŭ kunajn proprietaĵojn. Kiam parrilato finiĝas pro eksedziĝo, ambaŭ partneroj havas la rajton ricevi duonon de la tuta havaĵo, krom se la partneroj havas t.n. kontrakton pri havaĵa apartigo (avioehto). Kiam edzeco finiĝas per morto okazas simila divido (ositus), sed la vivanta partnero havas kelkajn financajn avantaĝojn. Paroj kunvivantaj (kunloĝantaj) sen registriĝo ne havas tiujn rajtojn. Tial povas kreiĝi financaj problemoj, se ili decidas fini la kunloĝadon aŭ unu el la partneroj mortas.
Infanoj havas rajton ricevi prizorgadon kaj financan subtenon de ambaŭ gepatroj. Krome ili havas la rajton renkontiĝi kun la patro aŭ patrino, ĉe kiu ili ne loĝas. Nuntempe eblas aranĝi ankaŭ dividitan prizorgadon tiel ke infanoj loĝas parttempe ĉe patrino kaj parttempe ĉe patro.
***
* Pri la vortoj edzo kaj edzeco
Regas ioma konfuzo pri tio kiel diri avioliitto (svede äktenskap) en Esperanto. Finnaj vortaroj, almenaŭ tiuj de Vilkki kaj Favén, tradukas edzecon kiel avioliitto kaj inverse. Tiel ne diras nur finnaj vortaroj, tio estis la tradicia maniero diri avioliitto en Esperanto. En PIV tia uzo tamen estas markita (ark) = arkaika, malnoviĝinta kaj ne plu en uzado. Laŭ PIV oni devus diri geedzeco.
Reta Vortaro (ReVo) havas tamen malsaman opinion. Laŭ ĝi edzeco estas ”stato de geedzoj”, do finne avioliitto.
Mankas komune akceptitaj vortoj por seksneŭtralaj rilatoj. Tiaj rilatoj ekzistas leĝe en dekoj da landoj, tial ni bezonus ankaŭ vortojn por paroli pri ili. Por ke mi povu paroli ekzemple pri nia leĝo pri edzeco (avioliittolaki), mi decidis uzi la vortojn edzo kaj edzeco seksneŭtrale. Oni proponis ankaŭ aliajn solvojn. Iuj uzas spozo aŭ eŝo por puoliso. Ankaŭ eblas diri partnero, sed el jura vidpunkto ĝi havas tro multajn signifojn. Iuj proponas interedzecon, sed al mi ĝi ŝajnas mallogika, ĉar ĉiuj parrilatoj estas interhomaj. Neniu el tiuj proponoj solvas la tutan problemon.
Preskaŭ miliardo da homoj loĝas en la landoj kaj teritorioj kiuj agnoskas samseksajn interedzecojn. (el Kontakto)
Geedzeco estas socie agnoskata kaj ofte laŭ juro aŭ laŭ eklezio firmigita ligo inter personoj, nomataj geedzoj kiam ili estas viro kaj virino. La plej kutima formo estas la ligo inter unu viro, nomata edzo, kaj unu virino, nomata edzino… Nur en 28 landoj eblas samseksaj edzeco kaj edzineco; en aliaj, estas akceptita nur geedzeco. (el Vikipedio)
En sia libro Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko Bertilo Wennergren diras, ke la vorto edzo estas vira radiko kaj ne eblas uzi ĝin seksneŭtrale. Al mi ŝajnas, ke li tamen preteratentas la fakton, ke nia socio ŝanĝiĝis kaj tio devas reflektiĝi ankaŭ en uzata lingvo. Edzeco ne plu estas kontrakto nur inter viro kaj virino, sed ekzistas pluraj aliaj ebloj. Esperanto ankoraŭ ne havas ĝenerale akceptitan manieron esprimi ilin.
Kion vi opinias, kiel vi dirus?
https://eo.wikipedia.org/wiki/Geedzeco
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa_signifo.html