La muzikgrupo Freundekreis estis germana hip-hop-grupo, kiu komence priskribis sian stilon kiel konsciencan repmuzikon, sed poste ŝanĝiĝis al hip-hopo. La grupo estis aktiva dum la jaroj 1996–2000, 2007 kaj 2017 kaj dum la unuaj jaroj konsistis el Max Herre [de] (sub la artista nomo Maximillian), Philippe Kayser [de] (Don Philippe) kaj Martin Welzer (DJ Friction).
Dum siaj lastaj aktivaj jaroj (2007 kaj 2017) la grupo aperis sub la nomo FK Allstars, kiu konsistis el diversaj aliaj artistoj. Kvankam daŭre nominale hip-hopa grupo ili efektive ludis muzikon de stiloj de regeo, ĵazo, soulo kaj funko.
La originala rupo estas konata en Esperantujo pro sia dua albumo Esperanto, kiu aperis en 19991. Oni elektis tiun nomon, ĉar la grupo rigardis hip-hopon kiel Esperanton de junularo. La grupo ankaŭ tradukis sian nomon al Amikaro por ĉi tiu albumo, kiun oni vendis pli ol 250 000 ekzempleroj.
La albumo havas kajeron kun la tekstoj de la kantoj. La enkonduka teksto aperas kaj en la germana kaj en Esperanto. Tradukon faris Martin Schäffer kaj la Esperantan tekston laŭlegas en la komenco de la albumo Jean Codjo. Bedaŭrinde tiu enkonduka teksto malhavas ĉapelitajn literojn kaj havas kelkajn etajn erarojn.
Nur unu kanto estas en Esperanto, aliaj en la germana, sed kelkaj rekantaĵoj kaj versetoj estas en la franca kaj en la angla. Do ne vere temas pri Esperantlingva albumo.
Jen la filmeto de la germanlingva kanto Esperanto, kiu havas franclingvan rekantaĵon:
La grupo havas Jutuban kanalon.
Kial mi decidis verki pri la grupo ĵus nun? Mi vizitis la lokan bibliotekon kaj hazarde decidis foliumi breton, sur kiun oni povas lasi verkojn kaj preni ilin. Inter tiuj mi trovis Esperanton! La albumo estas en ege bona stato, kiel senuzita.


Fontoj
- germanlingva Vikipedia artikolo pri la grupo
- la kajero de la albumo
- La unua unuopaĵo de la albumo havis la saman nomon. ↩︎