Kiel aliĝi al la UK

pliaj spertoj



En antaŭa afiŝo mi skribis pri kiel aliĝi al UEA kaj pri kelkaj idiotaj spertoj, kiujn mi havis dum mia aliĝo. Ĉi-kaze temas pri aliĝo al la UK mem en Lahtio en la venonta somero.

Merkredo

Mi retumas al la retejo de UEA kaj ensalutas uzante mian salut­­nomon kaj pasvorton. Ĉi tiel mi intencas eviti enigi miajn informojn en la kongresan aliĝon, ĉar oni povas alporti ilin de mia uzanto­konto  – aŭ tion mi esperas. Ho, vere! Funkcias! La aliĝilo identigas, ke mi loĝas en Finnlando, estas individua membro kaj ĉi tiel pagas 190 eŭrojn, ĉar mi aliĝas antaŭ la jaro­ŝanĝo.

La sekva punkto estas libervola: ĉu mi volas donaci al kongresaj fondaĵoj.

Sekve oni petas, kiun adreson oni publikigas en la kongresa libro (hejman aŭ retpoŝtan) aŭ ĉu mi eĉ konsentas, ke oni publikigas iun adreson.

La lasta punkto estas elekto de paĝo­maniero kaj mi elektas Paypal-manieron, kiel mi elektis, kiam mi aliĝis al UEA mem. Baze de antaŭa sperto mi scias, ke ne valoras atendi iun flavan Donate-butonon de Paypal. Do, mi restas atendi retpoŝtmesaĝon kun konfirmo kaj pluaj instrukcioj.

La retpoŝtmesaĝo alvenas kun la konfirmo, ke mia reta aliĝo al la kongreso estas registrita… sed kie estas pluaj instrukcioj por kiel pagi? Miriga estas la teksto pri la pago:

Kiam via pago estos ricevita de la Centra Oficejo de UEA, al vi aŭtomate sendiĝos retmesaĝo kun la konfirmo de via aliĝo kaj via kongresa numero. Bonvolu kunporti al la UK printaĵon de tiu mesaĝo aŭ la paperan konfirmilon, kiun vi ricevos samtempe kun la Dua Bulteno.

Kio? Neniun instrukcion pri kiel pagi sed instrukcion por printi! Ne eĉ unu vorton pri Paypal. Ĉu mi devas atendi iun novan mesaĝon kun instrukcioj por pagi aŭ ne?

Printi? Ĉu serioze? Estas la jaro 2018 kaj mi jam pli frue iĝis senpapera. Nek mi nek mia labordonanto havas presilon… Ĉu mi vere devas iraĉi al biblioteko por printi? Ĉu ne taŭgas, se mi fotas la konfirmilon kaj montras ĝin de mia poŝtelefono ĉe la enirejo al la kongresejo? La konfirmilo devus havi rapidrespondan kodon, kiun oni skanas ĉe la pordo. Aŭ oni skanas la membrokarton kaj tiamaniere kontrolas, ĉu mi rajtas eniri.

”Kiam via pago estos ricevita”? Kie oni enladigas pagojn? Ĉu pago per Paypal ne estas tuj ricevita? Sekve mi devus aŭtomate ricevi la konfirmilon preskaŭ tuj aŭ kio signifas ”aŭtomate” ĉi tie?

Pasas du tagoj, mi parto­prenas en la julfesteto de mia labor­donanto kaj forgesas la aferon. Alvenas ankaŭ semajnfino.

Lundo

Bone, neniu mesaĝo alvenis. Mi ensalutas denove en la retejon de UEA, legas la koneksan tekston apud la Paypal-pagomaniero sur la aliĝa paĝo. Aĥ oni supozas, ke oni pagas al la retpoŝt­adreso financoj@co.uea.org. Bone, mi kopias la adreson, post kiam mi ensalutas en la retejon de Paypal kaj pagas la kotizon kaj donas kiel aldona informo mian membro­kodon kaj noton, ke temas pri la aliĝo al la UK.

Merkredo

Finfine mi ricevas retpoŝt­mesaĝon, ke mi kredas esti konfirmilo, ĉar la teksto komencas ”Vi estas registrita kiel parto­prenonto de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio.” Jes! Atendu… La teksto kontinuas:

Post iom da tempo vi ricevos poŝte la paperajn Duan Bultenon (krom se vi indikis en via aliĝilo, ke vi ne volas ricevi la paperan Duan Bultenon) kaj konfirmilon de aliĝo. La konfirmilon aŭ kopion de tiu ĉi mesaĝo vi nepre devas kunporti al la UK en Lahtio.

Neee! Ĉi tiu mesaĝo ne ankoraŭ estas konfirmilo sed ia notico, ke mi estas registrita kiel parto­prenanto. Kiom da mesaĝoj kaj tempo oni bezonas por konfirmi la aliĝon? Hm, mi ricevis mian kongresan numeron kaj mia nomo estas sur la listo de la partoprenantoj, tiel mi ŝajnas esti sukcese aliĝinta.

Konkludo

Ŝajnas, ke aliĝo kaj al UEA kaj al UK ne estas tute aŭtomatigitaj kaj oni bezonas permanan laboron. Ĉu ĉio ĉi vere estas necesa? Ĉu oni ne povus simpligi la tutan procezon?

1
0