Po kiel polonio?



Redaktita 2021-05-26

Marie Curie

Kemia elemento polonio havas la simbolon Po. ”Po” ankaŭ estas vorteto en Esperanto, kaj tiu vorteto ofte ŝajnas kaŭzi problemojn. Kelkaj uzas ĝin erare, aliaj hezitas kaj demandas sin, kiel oni uzu ĝin. En ĉi tiu artikolo mi provas klarigi la aferon.

Ĉu ”po” estas rolvorteto aŭ e-vorteca vorteto?

PMEG konstatas

Tradicie po estas klasita kiel rolvorteto, sed multaj uzas ĝin kiel E-vortecan vorteton.

Jam Zamenhof mem uzis la vorteton dumaniere. Por rolvorteto pledas ekz. la Fundamento:

  • Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.1

Por e-vorteca vorteto pledas ekz. la traduko de la Biblio:

  • El ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun vi.2

Ĉi tie ”po” ne povas esti rolvorteto, ĉar esprimo kun rolvorteto ne povas roli kiel subjekto en Esperanto.

Do ambaŭ interpretoj estas taŭgaj. Eble vi demandas vin, ĉu tiu distingo eĉ gravas. Memoru, se vi rigardas, ke ”po” estas rolvorteto, vi

  • ne uzu la rolfinaĵon ‑n en la vorto post ”po”
  • ne povas uzi esprimon kun ”po” kiel subjekton

Se vi rigardas, ke ”po” estas e-vorteca vorteto, vi

  • uzu la rolfinaĵon ‑n laŭ bezono
  • povas uzi esprimon kun ”po” kiel subjekton

Estas bona stilo, se vi ne miksas tiujn en via teksto.

Post la publikigo de tiu artikolo mi ricevis reagojn, kiuj kaŭzis, ke mi devis rekonsideri kaj restudi la supran aferon. La rezultojn de tiuj rekonsideraĵoj vi povas legi en la artikolo Iel proksimume tiom.

Kiel uzi ”po”?

”Po” montras egalan distribuon de kvantoj inter iuj. Ĉi tial ĝi premisas, ke estas du kvantoj, unu por distribuo kaj alia por ricevantoj. Por montri tiun distribuon ”po” ĉiam staras antaŭ ”distribuata” nombrovorto aŭ alia kvanta esprimo.

Estas bone noti, ke rolvorteroj kiel ”al” aŭ ”por” ne sole sufiĉas montri, ke temas pri egala distribuo.

  • Mi dungis du laboristojn, al kiuj mi pagis cent eŭrojn.

Sume la du laboristoj ricevis cent eŭrojn. Eble okazis, ke unu ekkaptis la tutan sumon kaj la alia ricevis neniom, fariĝis viktimo de ekspluatado.

  • Mi dungis du laboristojn, al kiuj mi pagis po cent eŭrojn.

Ambaŭ laboristoj ricevis cent eŭrojn 🙂

Notu, ke la distribuata kvanto povas esti subkomprenata, kaj la kvanto de la ricevantoj povas esti nemencita.

  • Dume la gastoj trinkis glaseton da vino.

Jen la distribuata kvanto ”unu” estas subkomprenata, kaj la kvanto de la ricevantoj estas nemencita. Notu, ke la frazo sen ”po” signifas, ke la gastoj sume trinkis nur unu glaseton da vino. Ĉiuj trinkis nur trinketon aŭ iu ”trinkegis” ĉion!

  • Dume la gastoj trinkis po glaseton da vino.

Jen la distribuata kvanto kaj la kvanto de la ricevantoj restas la samaj kiel supre, sed ĉi-foje ĉiu gasto trinkis unu glaseton.

PMEG havas rimarkon, ke ofte ĝuste tiu vorteto ”ĉiu” povas sole montri distribuan sencon.

  • Ĉiu banano kostas (po) unu speson.
  • Ĉiu el ili ricevis (po) cent eŭrojn.

Ne estas eraro forlasi ”po” ĉi-okaze, sed kun ”po” la frazoj tamen fariĝas pli klaraj.

Multfoje forlaso de ”po” necesigas reskribon:

  • Mi dungis du laboristojn, kaj al ambaŭ mi pagis cent eŭrojn.
  • Dume ĉiu gasto trinkis glaseton da vino.

En la bildo estas Marie Curie (esperante Maria Kurio), kiu malkovris la kemian elementon, kiun oni nomis laŭ ŝia devena lando Pollando ĝis polonio.
  1. Ekzercaro de Fundamento, ekzerco 14
  2. Genezo 6 laŭ la traduko de L. Zamenhof
0
0