Kion signifas la vorto ”cimo” en komputila kunteksto?



Meza angla lingvo estis la formo de la angla, kiun oni parolis ĉ. de la jaro 1000 ĝis 1500. Ĝi estis la lingvo de kamparanoj kaj buĉistoj, nek de la reĝo kaj la korteganoj (kiuj parolis la francan) nek de la eklezio kaj kleruloj (kiuj parolis la latinan). En tiu lingvo estis la vorto bugge, kiu verŝajne originas de la prahindoeŭropa verbo, kiun signifas ”ŝveli, pligrandigi” (kp. la norvegan bugge, granda viro, aŭ la anglan big, granda). Baze de tiu vorto oni kreis kunmetaĵojn bugbear kaj bugaboo, kiuj signifis malignajn koboldojn, kiuj kaŭzis malbonfaraĵoj al homoj. Eble oni rigardis ilin kiel ŝvelitajn, misformitajn vivulojn.

Dum la tempo bugbear komencis ankaŭ signifi la rezulton de la ago de bugbear, ripetan obstaklan okazaĵon aŭ problemon. Tiu kunmetaĵo mallongiĝis al bug inter inĝenieroj kaj aliaj kiuj konstruis maŝinojn, kiuj spertis ripetajn problemojn. Unu el la pli konataj fruaj uzoj de la mallongiĝinta formo estas de la usona inventisto Thomas Alva Edison, kiu en letero en 1878 plendis, ke tiuj bugs kaŭzas multan laboron antaŭ invento estas preta por merkato. Do la uzo de la vorto bug en la senco de problemo estis jam vaste konata minimume inter usonaj inĝenieroj dum la 1870-jardeko.

Kiel kutimo estas en la angla, la vorto bug havas plurajn signifojn, el kiuj unu estas mothheterocero aŭ noktopapilio, alia estas (typical) bugheteroptero aŭ cimo.

En 1947 oni konstruis unu el la unuaj komputiloj Mark II (ankaŭ konata kiel Aiken Relay Calculator) en la universitato Harvard. Unu tagon antaŭ sia kompletigo la komputilo spertis problemon kaj montriĝis, ke noktopapipilio estis kapita en unu relajso kaŭzante malfunkcion. La inĝenieroj forigis la papilion kaj glubendis ĝin en la protokolon kun ŝerca rimarko, kiu kombinis tiujn du sencojn de la vorto bug:

First actual case of bug being found.

Enkorpigita de Vikipedio
0
0