Tri konsilioj



Esperante oni jam parolas pri tri konsilioj, kiujn oni tre facile intermiksas.

Konsilio de Eŭropo

Konsilio de Eŭropo estas interregistara organizaĵo, fondita en 1949, kun ĉefsidejo en Strasburgo, Francio. Ne temas pri EU-organo. La konsilio havas 46 membroŝtatoj – entute ekzistas 51 ŝtatoj en Eŭropo. Memore al la fondiĝo de la konsilio oni festas la Eŭropan tagon la 5-an de majo.

emblemo de Konsilio de Eŭropo

Eŭropa konsilio

Eŭropa konsilio estas institucio, kiu kunigas la ŝtatestrojn aŭ registarojn de la 27 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Neoficiale oni parolas pri EU-pintkunveno. Temas pri la plej altranga institucio de EU. La konsilio kunigas neoficiale ekde 1961, oficiale ekde 2009.

emblemo de Eŭropa konsilo kaj Konsilio de la Eŭropa Unio

Konsilio de la Eŭropa Unio

Konsilio de la Eŭropa Unio (komunaj retejo kaj simbolo kun la Eŭropa konsilio), neoficiale Konsilio de ministroj de EU. Unu el la plej konataj partoj de la EU-ministra konsilio estas deĵoranta prezidanta lando. La konsilio kunigas ekde 1952 (tiam sub alia nomo).

unu pli?

Eŭropa Esperanto-Unio estas asocio por antaŭenigi Esperanton en EU. Bedaŭrinde la asocio ne plu en praktiko funkcias. Ĉi tial UEA planas krei novan asocion aŭ forumon por kunlaboro de ĉiuj landoj en Eŭropo. Laŭ onidiro la provizora nomo por tiu estas Eŭropa konsilio (de UEA)

1
0