Kion oni surmetas sub la jakon por varmo?



En la Esperanta diskutejo en Discord iu demandis pri la nomo de vestaĵo (postulas registriĝon) , kiun ri surmetas sur la T-ĉemizon kaj sub la jakon por varmo. En la alkroĉita foto tie la demandanto portas la vestaĵon, kiu angle nomiĝas hoodie, finne huppari. Mi scias, ke oni nomas vestaĵojn diverse en diversaj landoj, kaj ĉi tial mi ekinteresiĝis pri la temo. Jen kion mi trovis.

Kapuĉpulovero

ruĝa kapuĉpulovero
enkorpigita el Vikipedio

La Esperanta Vikipedio donas al tiu vestaĵo en la foto nomon kapuĉpulovero1. La Esperanta vorto kapuĉo verŝajne devenas tra la germana Kapuze el la itala vorto cappuccio2, kiu origine signifis manteleton kaj kiu bazas sur la latina cappa, mantelo.

Kofta

La demandanto rakontis, ke en la rusa oni uzas pri la vestaĵo la nomon кофта, transliterita al la latinaj literoj kofta3, kiu devenas el la persa vorto خفتان, khaftān, kaj origine signifis longan, ĝismaleolan, talaran mantelon el kotono aŭ silko. La vestaĵo verŝajne originas el Hindio.

judaj lernantoj kun sia instruisto en Samarkando, ĉ. 1910, ĉiuj portas palton
enkorpigita el Vikipedio

En pli malvarmaj regionoj oni faris pli dikan variaĵon4 el kotono aŭ lano por protekti sin kontraŭ malvarmo. Tia vestaĵo fariĝis populara aparte en orienta Eŭropo kaj Centra Azio. En Esperanto oni povas paroli pri mantelo aŭ palto.

Verŝajne кофта en la senco de kapuĉpulovero estas moderna reuzo de la vorto en la rusa. Kio plie konfuzas, estas, ke la ruslingva Vikipedia artikolo pri кофта estas ligita al la Esperantlingva artikolo pri kardigano, kiu al mi estas tute aliaspeca vestaĵo.

Kardigano

tradicia lana kardigano
enkorpigita el Vikipedio

Laŭ la ligita Esperantlingva artikolo kardigano estas trikita vesto, kiu malsimilas la puloveron je tio, ke ĝi estas malfermebla en la antaŭo kaj fermebla per butonoj aŭ zipo, do temas pri speco de jako. En la artikolo oni konstatas, ke la origina materialo estas lano, sed nuntempe oni ankaŭ trikas kardiganojn el silko, kotono kaj artefaritaj teksumaj fibroj.

Ligita al tiuj du artikoloj estas ankaŭ la svedlingva artikolo, kiu provas fari malsimilecon inter kofta (prunteprenata el la rusa) kaj cardigan (el la angla), sed ne vere sukcesas en tio. Mi provis trovi klarecon, sed montriĝis, ke ne regas unuanimeco en la sveda, kiel kofta malsimilas al cardigan.

La unue menciita, kofta, ofte signifas en la sveda trikitan jakon, kiu havas butonojn aŭ agrafojn. Ĝi kutime havas V-forman kolofendon kaj raglanajn manikojn, kvankam estas tiaj, kiuj havas mallongajn manikojn. Kofta estas pli dika, pli loza kaj rigardata pli neformala ol cardigan.

La due menciita, cardigan, ŝajnas siatempe signifi trikitan jakon, kiu estas fermebla nur per butonojn. Ili aperas ofte havi poŝojn kaj ĉiam havi longajn manikojn. La kolofendo estas kutime O-forma, sed ekzistas ankaŭ modeloj kun tre profunda V-forma kolofendo. Cardigan estas pli laŭtorsa kaj el pli fajna fadeno ol kofta.

Mi ankaŭ guglis, ĉu oni uzas tiujn du nomojn en la angla. Montriĝis, ke kofta signifas manĝaĵon kaj cardigan povas signifi ian ajn trikitan vestaĵon, ĉu jakon, ĉu veŝton, ĉu bluzon.

En la finna oni nomas tiajn malfermeblajn vestaĵon laŭ materialo kaj longeco de maniko. Oni parolas pri villatakki (lana jako), villaliivi (lana veŝto) aŭ neuletakki (trikaĵa jako; el alia materialo ol lano) neuleliivi (trikaĵa veŝto; el alia materialo ol lano).

Pulovero

diversaj modeloj de puloveroj
enkorpigita
el Vikipedio

Kiel mi supre konstatis, laŭ la Esperantlingva artikolo kardigano malsimilas la puloveron je tio, ke ĝi estas malfermebla en la antaŭo. Fakte se mi komprenas ĝuste, pulovero estas la ĝenerala termino por ĉiuj ĉemizo-specaj vestaĵoj, kiujn oni surmetas traŝovante la kapon. Ili origine malhavis butonojn aŭ zipojn, sed nuntempe povas havi por parte malfermi la kolofendon.

Laŭ la anglalingva Vikipedio sweater, pullover, jersey, jumper ĉiuj povas signifi la samspecan vestaĵon aŭ signifas tute alispecajn vestaĵojn depende de fonto. Kaj aldonas, ke mankas unuanimeco eĉ en la brita angla, kio signifas kion!

Simila termina ĥaoso ŝajnas aperi en la sveda.

En la finna oni uzas la pruntovorton puloveri aŭ propralingvajn nomojn villapaita (lana ĉemizo), villapusero (lana bluzo) neulepaita (trikaĵa ĉemizo; el alia materialo ol lano) neulepusero (trikaĵa bluzo; el alia materialo ol lano).

Konklude

Oni distingas subjakajn vestaĵojn kardiganoj kaj puloveroj ĉefe tiel, ke kardiganoj havas malferman antaŭon kaj ofte estas portataj super aliaj vestaĵoj, kiel ĉemizoj. Ili ofte havas pli da detaloj kaj estas uzataj por stilo. Puloveroj siavice estas senbutonaj kaj kutime portataj sola aŭ super ĉemizo. Ili estas pli simplaj en stilo kaj plej ofte uzataj por varmeco kaj komforto. Sed depende de lokaj kutimoj aŭ personoj, kiuj skribis la reklamaĵoj, oni povas uzi ĉi tiujn terminojn intermikse.


  1. La angla vorto hoodie kompreneble devenas el la vorto hood, kiu siavice devenas el la pragermana vorto hōd, kiu signifas molan kovrilon por la kapo. El la sama origino estas la vorto hat. La finna vorto huppari estas derivaĵo de la vorto huppu, kiu devenas el la esprimo, kiu signifas, ke iu aŭ io estas subakve, huppeluksissa. Alivorte iu, kiu estas subakve estas nevidebla, sammaniere kiel iu, kiu portas kapuĉon. ↩︎
  2. El tiu itala vorto devenas ankaŭ la eklezia ordeno kapucenoj, finne kapusiiniveljet, konataj pro sia granda kaj pinta kapuĉo. ↩︎
  3. Mi ne trovis Esperantlingvan rektan tradukon al tio. Notu, ke la nomo kofto, perse کوفته, kofta, estas ĝenerala nomo por malsamaj manĝaĵoj el viandohaketaĵo, similaj al viandobuloj. ↩︎
  4. En la finna oni uzas la vorton kaftaani pri tiu origina aziodevena vestaĵo aŭ pri kapoto, kapuĉhava longa mantelo, de ortodoksaj pastroj. El la sama origino estas variaĵo kauhtana, kiu signifas longan rusan tradician aŭ tiuspecan mantelon. Ĉar kozakoj portis tiajn mantelojn, la finna vorto havas kelkfoje malestiman nuancon. ↩︎
0
0