Avainsana: vestaĵo

Kion oni surmetas sub la jakon por varmo?

En la Esperanta diskutejo en Discord iu demandis pri la nomo de vestaĵo, kiun ri surmetas sur la T-ĉemizon kaj sub la jakon por varmo. En la alkroĉita foto tie la demandanto portas la vestaĵon, kiu angle nomiĝas hoodie, finne huppari. Mi scias, ke oni nomas vestaĵojn diverse en diversaj landoj, kaj ĉi tial mi ekinteresiĝis pri la temo. Jen kion mi trovis.