Kiel nomiĝas la urbo de la 110-a UK?

manifesto de la leĝo de Tonjo



(Ĉi tiu cerbumado pri la esperantigita nomo de la ĉeĥa urbo bazas sur la samnoma prelego de Brian Moon dum la Konferenco de la Akademio 2024 de la Akademio de Esperanto. Kompreneble mi respondecas pri ĉio, kaj sole mi kulpas pri eventualaj eraroj aŭ miskomprenoj.)

Estas kutimo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) esperantigi la nomon de urbo, en kiu okazas Universala kongreso (UK). Miascie oni nur dufoje oficiale forlasis esperantigi la nomon kaj tiam temis pri nomoj, kiuj jam estis sufiĉe esperantlingvaj: Oslo (la 37-a UK) kaj Torino (108-a) .

Diversaj manieroj

Laŭ la ortografiaj reguloj de Esperanto oni esperantigas nomon, kiun oni nacilingve skribas per alia ol latinbaza skribmaniero. Ekzemple la nomon [ja] 東京 oni esperantigis al Tokio (50-a) .

Sed kutime oni esperantigas inter du latinbazaj skribmanieroj. Ekzemple la unua kongreso okazis en [fr] Boulogne-sur-Mer, kiun oni esperantigis al Bulonjo-sur-Maro. Varias maniero, per kiu oni esperantigas. Foje oni nur transliteras la nomon kaj aldonas la finaĵon ‑o, ekzemple [nl] Antwerpen al Antverpeno (7-a, 20-a, 67-a) . Foje oni fonetike transskribas kaj aldonas la finaĵon ‑o, ekzemple [de] Mainz al Majnco (43-a) .

Apartan problemon ŝajnas kaŭzi fina vokalo en la nacilingva nomo. Ni havas ekzemplojn kun neniu ŝanĝo ([en] San Francisco al San Francisko (11-a) ) kaj kun diversaj sanĝoj al alia vokalo: [es, ca] Barcelona al Barcelono (5-a) , [en] Cambridge al Kembriĝo (3-a) , [sv] Malmö al Malmeo (33-a) .

La maniero esperantigi finnalingvajn nomojn ŝajnas esti tute hazarda. Ni havas krom ŝanĝon de la fina vokalo ([fi] Helsinki al Helsinko (14-a, 54-a) ) ankaŭ neniun sanĝon ([fi] Tampere al Tampereo (80-a) ). La nomon de urbo, en kiu okazis ĝis nun la plej lasta kongreso en Finnlando, oni oficiale esperantigis ([fi] Lahti al Lahtio (104-a) ), sed en praktiko oni uzis nur la nacilingvan nomon1. Eĉ la oficiauloj de UEA uzis nur la nomon Lahti.

Estis du kialoj, kial finnalingvanoj ne uzis la formon Lahtio. La ĉefa estis, ke la akcento en Esperanto kuŝas sur la dua plej lasta silabo kaj oni montras la akcenton per plilongigo de la vokalo (do lahTIːo). Tio sonas ege strange al la finnalingvanoj, ĉar en la finna la akcento kuŝas sur la unua silabo kaj oni montras ĝin per pli laŭta elparolo de la vokalo, nepre ne per plilongigo (do lAhti)2. El la Esperanta elparolmaniero ankaŭ sekvas, ke la litero h facile sonas tro forta kompare al la finna elparolo de la nomo.

Kiel esperantigi la nomon de la 110-a UK?

Blazono de la urbo Brno (enkorpigita el Vikipedio )

Sen aldona vokalo

La 110-a UK okazos en la dua plej granda urbo en Ĉeĥio, kiu urbo nomiĝas Brno en la ĉeĥa. Se ni sekvas la modelon de Oslo kaj Torino kaj konstatas, ke la nomo jam estas Esperanta, ni havas jenan problemon: la litero o je la fino formas la duan silabon kaj tiam la unua silabo estas ”brn”. Ĝis nun ekzistas neniuj senvokalaj silaboj en Esperanto. Ĉu oni volas krei precedencon? Ĉu tio malfermas skatolon de Pandora kaj subite ni havas ŝvelondon de vortoj kun faskoj de konsonantoj?

Ni povas sekvi la modelon de Antverpeno kaj paroli pri Brnoo aŭ Brno-o. Eble tio estus la plej simpla solvo, ĉar aliaj eblaj solvoj bazas sur la ideo de metado de iu vokalo ien inter b, r kaj n. Kaj oni disputas kaj pri vokalo kaj pri loko.

Kun aldona vokalo

Se mi komprenas ĝuste, multaj ĉeĥoj elparolas iun vokalon inter b kaj r. Minimume la angla kaj germana Vikipedio havas en la komuna ĉeĥa lingvo (češtinačeský jazyk) sonregistraĵon, en kiu oni miaopinie elparolas e, do Berno. Oni kontraŭstaras tiun nomon, ĉar en Svislando estas urbo kun la sama Esperantlingva nomo ([de] Bern (9-a, 31-a, 32-a) ).

La ĉeĥa urbo situas meze de la regiono, en kiu oni parolas centr-moraviajn dialektojn de la ĉeĥa3. Oni diras, ke laŭ tiuj dialektoj la vokalo en la nomo de la urbo plej ofte estas u, do la esperantigita formo laŭ (centr-)moravia elparolo povus esti Burno. Alia laŭdialekta alternativo estus Birno.

Sed… Kvankam oni dum longa tempo parolis en Moravio dialektojn, kiuj estas parencaj al la ĉeĥa, en la urbo mem la plej parolata lingvo en la historio estis la germana4, laŭ kiu la nomo de la urbo estas Brünn. En okazo de [de] Nürnberg oni esperantigis la literon ü al u, Nurembergo (15-a) , do laŭ tiu modelo la esperantigita nomo de la urbo de la 110-a UK estu Bruno. Kelkaj kontraŭstaras tiun nomon, ĉar ĝi estas la nomo de koloro. Oni povas ankaŭ imagi baze sur la germana nomo la esperantigitan nomon Brunno – kiun oni kontraŭstaras pro sia duobla n, kvankam Akademio de Esperanto en sia 10-a Oficiala aldono5 akceptis duoblan n per akceptado de la nomo Finnlando.

En kelkaj germanaj dialektoj oni elparolas la norm-germanan ü kiel i6, do laŭ tiu modelo oni povas esperantigi la nomon de la urbo al Brino. Aŭ per la duobla n al Brinno.

Sume

Ekzistas minimume jenaj alternativoj por la nomo de la urbo de la 110-a UK.

nomoklarigo
Brnola ĉeĥa nomo
Brnoola ĉeĥa nomo plus la Esperantlingva finaĵo ‑o
Bernoelparolo laŭ la komuna ĉeĥa lingva
Burnoelparolo laŭ iu (centr-)moravia dialekto
Birnoelparolo laŭ iu alia (centr-)moravia dialekto
Brunola germana nomo de la urbo esperantigita laŭ ü → u plus la Esperantlingva finaĵo ‑o
Brunnola germana nomo de la urbo esperantigita laŭ ü → u kaj kun doubla n plus la Esperantlingva finaĵo ‑o
Brinola germana nomo de la urbo esperantigita laŭ ü → i plus la Esperantlingva finaĵo ‑o
Brinnola germana nomo de la urbo esperantigita laŭ ü → i kaj kun doubla n plus la Esperantlingva finaĵo ‑o

Jam temp’ esta’ elekti!


Aldona materialo: Listo de Universalaj kongresoj


  1. La urbo havas svedlingvan nomon Lahtis, kiun oni teorie povus utili formi la esperantigitan nomon Lahtiso. Sed oficiale kaj praktike la urbo estas unulingve finnalingva. ↩︎
  2. La akcento ne estas forta en la finna, oni povas eĉ forlasi ĝin. La akcento sur la malĝusta loko povas ete malfaciligi komprenon krom iriti aŭskultantojn. Tamen la plilongigo de vokalo kutime ŝanĝas la signifon de vorto, ekz. tuli, fajro aŭ (ri) venis, sed tuuli, vento. ↩︎
  3. Se mi komprenas ĝuste, en tuta Moravio ekzistas pli da dialektoj ol alie en Ĉeĥio. Plie pri la dialektoj ekz. en la angla Vikipedia artikolo. ↩︎
  4. Oni deportis la germanlingvanojn 1944-50. ↩︎
  5. Legu ankaŭ la artikolon Finnoj kaj ukrainoj nun oficiale ekzistas en Libera folio. ↩︎
  6. Mi ne scias, ĉu tio validas pri la praa moravia-germana dialekto. ↩︎

0
0