De armeaj ĉaroj al modernaj tankoj

historio de kirasitaj batalveturiloj

parte kreita helpe de AI

Antaŭparolo

La Esperanto-Asocio de Finnlando EAF havis sian someran kurson en 2025 en la urbo Hämeenlinna. Mi konas la urbon, ĉar tie loĝis mia avino kaj la baptogepatroj de mia patrino, kiam mi estis juna. Mi ankaŭ plurfoje vizitis la mezepokan kastelon. Tamen mia antaŭa vizito al la Muzeo de kirasitaj batalveturiloj en Parola [fi][sv][en] okazis antaŭ pluraj jaroj, do kompreneble mi utilis la okazaĵon viziti la muzeon. Ĉi tiu artikolo inspiriĝis el tiu vizito.

Enkonduko

Jam dum la antikvaj tempoj batalantoj volis havi ian rimedon, kiu ŝirmas la batalantojn kaj per kiu oni povas samtempe moviĝi kaj batali. Evoluo de tiaj rimedoj estas la temo de ĉi tiu artikolo.

Armeaj ĉaroj

Ne estas klare, kie kaj kiam oni inventis radon. Verŝajne la unua rado estis potista rado (malgranda masiva rado kun mallonga akso, kiun oni puŝis en truon, kaj oni turnis la radon permane), kaj poste oni inventis veturilan radon (du grandajn masivaj radojn konektitaj per longa akso). Laŭ unu teorio oni inventis radon inter 4500 kaj 3000 a.n.e. en Mezopotamio. Tiuj radoj ŝajnas esti potistaj radoj. Laŭ alia teorio la invento de rado ja okazis ĉirkaŭ tiam sed en pluraj lokoj, ĉar oni trovis restaĵojn de masivaj veturilaj radoj en la nunaj Ukrainio, Pollando, Germanio kaj Slovenio. Ĉiuokaze la unuaj radaj veturiloj aperis dum la sama jarmilo kaj en Norda Kaŭkazio (t.n. Majkop-kulturo konata pro siaj kurganoj) kaj en Centra Eŭropo. Tiuj veturiloj estas tiaj, ke unu okso tiris veturilon, kiuj havis du lignajn masivajn radojn.

Alia necesa paŝo por armea ĉaro estas malsovaĝigo de pli rapidaj tirbestoj ol okso. Laŭ unu teorio oni malsovaĝigis la unuajn ĉevaledojn aŭ ekvedojn en Botaj-kulturo en nuntempa norda Kazaĥstano ĉ. 3500 a.n.e, laŭ alia teorio en Ukrainio kaj Okcidenta Kazaĥstano jam ĉ. 4000 a.n.e.

bildo de armea ĉaro havanta masivajn radojn kaj tirata de kvar onagroj; sumera, ĉ. 2500 a.n.e.
enkorpigita el Vikipedio

La unua armea ĉaro ekestis, kiam oni konstruis lignan ĉaron kun ŝirmilo kaj jungis du aŭ kvar ĉevaledajn tirbestojn por tiri ĝin. Komence la tirbestoj estis malsovaĝigitaj hemionoj (ankaŭ konataj kiel onagroj kaj aziaj sovaĝaj azenoj), poste ĉevaloj1.

La ĉaro funkciis kiel platformo, kiu portis de du ĝis kvar soldatojn, el kiu unu veturigis la ĉaron. Antaŭe kaj flanke de la soldatoj estis ŝirmilo, kiu funkciis kiel ŝildo – krome kelkaj soldatoj povis havi porteblajn ŝildojn. La ĉara ŝirmilo estis el ledo sur ligna framo.

La armiloj de la ĉaro konsistis el ĵetlancoj kaj lancoj. Oni ankaŭ esperis, ke kuratakanta ĉaro kaŭzus panikon inter la malamikoj. Bedaŭrinde tiuj pezaj ĉaroj ne estis agilaj, kaj la efika atingodistanco de la armiloj estis mallonga. Iam oni inventis pafarkon, kiu plilongigis la efikan atingodistancon.

Ankaŭ lingoprilaboro evoluis kaj oni kapablis fari malpli dikajn kaj tiel pli malpezajn lignajn partojn. Grava invento estis spoka rado, kiuj faris ĉarojn pli malpezajn kaj des pli grave pli agilajn. Tiuj du-spokradaj ĉaroj estis rapidaj. Cetere en kelkaj armeoj oni fiksis falĉilojn al la radoj. Rapidaj ĉaroj kun falĉiloj facile kreis ŝokefikon.

hitita armea ĉaro laŭ egipta reliefo
enkorpigita el Vikipedio

Ia kulmino de armeaj ĉaroj estas la Batalo de Kadeŝo (1274 a.n.e.), kiu okazis inter la Nova egipta imperio kaj la Hitita imperio. En la batalo partoprenis inter 5000 kaj 6000 ĉaroj entute2. Post la batalo oni subskribis la plej malnovan packontrakton3 en la mondo. La origina kontakto estas en Istanbulo, faksimilo en la sidejo de UN en Nov-Jorko.

Kavalerio

Kiam oni lernis rajdi ĉevalon, la signifo de armeaj ĉaroj malpliiĝis. Kvankam soldato sur ĉevalo komence havis malpli da protekto ol malantaŭ ŝirmilo sur ĉaro, la agileco kaj rapideco de ĉevalo plie gravis. Krome de la dorso de la ĉevalo oni atingas pli facile malamikon per lanco aŭ glavo.

ilustraĵo pri mezepoka eŭropa kavaliro

Por pli bone protekti surĉevalajn soldatojn oni inventis diversajn kirasojn. Tiucele oni devis bredi pli grandajn kaj fortajn ĉevalojn. Kulmino de evoluo de porteblaj kirasoj estis kirasoj sur rajdantaj mezepokaj kavaliroj kaj sur rajdantaj samurajoj.

Evoluo de pafarkoj kaj poste de pafiloj kaŭzis malpligrandigon kaj fine malaperon de kirasoj, ĉar ne eblis konstrui malpezajn kirasojn, kiujn sagoj aŭ kugloj ne povis trapiki. Tiam libereco por moviĝi plej rapide fariĝis pli grava. Tamen kuratakanta kavalerio daŭre havis grandan ŝokefikon ekzemple dum la Napoleonaj militoj en la komenco de la jarcento 1800.

La tankoj de la mondmilitoj

Fusiloj kaj speciale maŝinpafiloj en la unua mondmilito signifis finon de kuratakanta kavalerio – el kuratako rezultos memmortigo. Oni daŭre povis uzi ĉevalojn por transporti varojn kaj por skoltado. Sed por penetri tra tranĉeoj kaj fortifikaĵoj en la fronto la britoj inventis veturilon, kiun ili nomis tanko4 por misgvidi la germanojn tiel, ke tiuj pensu, ke temas pri transporteblaj tankoj por akvo.

Dum la Batalo ĉe la Somme en 1916 oni uzis tankojn la unuan fojon. En la batalo la britaj tankoj komence havis grandan ŝokefikon, sed rapide la germanoj refortiĝis, kaj la tankoj malsukcesis ludi decidan rolon en la batalo5. La unuaj tankoj estis kiel unuaj armeaj ĉaroj: malrapidaj, pezaj platformoj kun multaj kanonoj. Estis ankaŭ tankoj, kiuj havis nur maŝinpafilojn. Oni trovis multajn plibonigindaĵojn.

La tankoj ja tre evoluis dum la mondmilitoj kaj inter ili. Oni konstruis pli efikajn motorojn, pli nerompiĝemaj rapidumojn ktp. Ekestis diversaj kategorioj de kirasitaj batalveturiloj ([fi] panssaroitu taisteluajoneuvo).

Tankoj kun turneblaj turoj

Jam la unua mondmilito instruis, ke unu kanono estas pli praktika ol pluraj diversaj. La tanko povas esti pli malgranda kaj ĉi tial pli malfacile trafebla. Restas ankaŭ pli da spaco por skipo, ĉar tiam oni ne devas kunporti diversgrandajn pafaĵojn. Sed por povi pafi al diversaj direktoj la tanko devas havi turneblan turon, kiu postulas bonan rullagron ([fi] vierintälaakeri), kiujn ne estas facile fabrikeblaj kaj kutime multekostaj.

Tankdetruiloj

Dum tankoj estis ĝeneraluzeblaj, ili ne necese estis aparte efikaj kontraŭ aliaj tankoj. Por batali aliajn tankojn oni konstruis por la dua mondmilito tankdetruilojn ([fi] panssarintorjuntavaunu) kun aparte dezajnitaj kontraŭtankaj kanonoj.

la germana tankdetruilo Sturmgeschütz III en la finnlanda uzo (la finna alinomo Sturmi), en Muzeo de kirasitaj batalveturiloj en Parola
enkorpigita el Vikipedio

Tankdetruiloj kutime havis superstrukturon, kiu similis kazematon. Tiaj tankdetruiloj estis rilative malmultekostaj, ĉar oni evitis multekostan rullagron. La kiraso en la fronto estis pli dika ol alie.

Dum aliaj nacioj intencis uzi tankdetruilojn defensive, la usonanoj volis havi tankdetruilojn, per kiuj oni aktive ĉasas malamikajn veturilojn. La rezulto estis rapidaj tankdetruiloj kun turnebla turo6. Por atingi grandan rapidecon oni foroferis dikan kirason.

Kirasitaj transportiloj

Kvankam oni batalis per tankoj la unuan fojon en 1916 sur la franca teritorio, la unuan batalon batalis alia kirasita batalveturilo: kirasita buso7 en 1912 en Maroko sur la hispana flanko!

La hispana armeo akiris du kirasitajn busojn de Francio por protekti sian kolonion en Maroko8. Oni uzis tiujn busojn por protekti armeajn bazojn, gvati, eskorti konvojojn, transporti vundiĝintojn kaj subteni atakojn.

Ankaŭ aliaj armeoj volis havi veturilojn por similaj uzoj. La unuaj praktikaj kirasitaj transportiloj estis duonraŭpveturiloj ([fi] puolitelavaunu), kiujn oni multe uzis dum la dua mondmilito9. Ili kombinis la avantaĝojn de raŭpoj (pli bonaj sur ekstervoja tereno) kaj radoj (pli facile stiri). Tamen montriĝis, ke ili havis grandajn malavantaĝojn: pli komplika prizorgado kaj rapida eluziĝo de la radoj. Ĉi tial post la dua mondmilito oni ĉesigis uzi duonraŭpajn veturilojn en armeoj.

Verŝajne la plej konata raŭpa kirasita transportilo estas la usona M113 [en] , kiujn oni ĝis nun produktis ĉ. 80 000 pecoj. Jen en la uzo de la ukrainia marista infanterio dum la nuna milito.
enkorpigita el Vikipedio

La nunaj kirasitaj transportiloj estas tute raŭpaj aŭ tute radaj10. Kvankam ili preskaŭ ĉiam havas ian armilaron11, ekz. maŝinpafilon, ili ne estas celitaj por batali kontraŭ bone armiĝintaj malamikoj, ĉar la kiraso estas maldika. Ĉi tial la transportataj soldatoj deveturiliĝas por batali12. La kirasitaj transportiloj kutime enspacas grupon ([fi] ryhmä) da soldatoj (5–14 personoj).

Post la dua mondmilito

Kiam temas pri batalveturiloj, la lastaj jaroj de la dua mondmilito malkovris, ke krom kirasitajn transportilojn oni bezonas batalveturilon, per kiu soldatojn ne nur povas alveni al batalkampo sed ankaŭ batali tie. Cetere montriĝis, ke anstataŭ specialajn trankoj oni bezonas ĝeneraluzeblan, universalan tankon.

Infanteriaj batalveturiloj

Por transporti soldatojn en batalon tiel, ke ili povu batali de ene de veturilo, samtempe kiam la veturilo donas pafhelpon, oni evoluigis infanteriajn batalveturilojn ([fi] rynnäkköpanssarivaunu) dum la komenco de la malvarma milito. Ili enspacas inter duona kaj plena grupo da soldatoj.

Verŝajne la plej konataj infanteriaj batalveturiloj estas la sovetiaj BMP-veturiloj. Jen la modelo BMP-2 en uzo de la Finnlanda armeo.
enkorpigita el Vikipedio

La infanteriaj batalveturiloj havas pli dikan kirason kaj pli efikan armilaron ol kirasitaj transportiloj. La ĉefpafilo kutime estas kanono aŭ maŝinkanono de rilative malgranda kalibro13. La veturiloj nuntempe havas ankaŭ diversajn raketojn aŭ misilojn.

La modernaj infanteriaj batalveturiloj fakte ebligis mekanizitan infanterion ([fi] mekanisoitu jalkaväki); infanterion, kiu batalas de ene de veturilo.

Ĉefaj bataltankoj

Ankoraŭ en la komenco de la dua mondmilito oni konstruis plurajn ege specialcelajn tankojn. Tamen ili ofte devis partopreni en bataloj, por kiuj ili ne tre bone taŭgis. Ĉi tial oni komencis pli kaj pli konstrui ĝenerale uzeblajn tankojn, kiujn oni klasifikis laŭ pezo: leĝeraj, mezpezaj kaj pezaj. Pezo estas bona ĝenerala mezuro: ju pli dikan kirason aŭ grandan kanonon tanko havas, des pli peza ĝi estas; ju pli peza la tanko estas, des malpli facile estas transporti ĝin ktp. Notu, ke oni ankaŭ devis reklasifiki tankojn dum la milito14 laŭ la evoluo de tankoj.

Spertoj montris, ke leĝeraj tankoj plejparte taŭgis nur por skoltado kaj policado, por kiuj ambaŭ taskoj oni povis ankaŭ uzi duonraŭpveturilojn aŭ tute radajn veturilojn, ekzemple ajnagrundajn aŭtomobilojn. Cetere montriĝis, ke mezpezaj tankoj kutime sufiĉis por kompletigi taskojn sur batalkampoj, kaj kiam ili ne sufiĉis, oni povis peti helpon de artilerio kaj aviadiloj. Do por simpligi bontenadon kaj riparojn oni pli kaj pli preferis mezpezajn tankojn kun kiel eble plej multaj samaj vicpecoj15.

La germana Leopard 2A4, moderna ĉefa bataltanko, de la Finnlanda armeo en parado en 2005.
el Vikipedio

Britoj konstruis en 1941 aparte efikan tankmotoron16, kiu kune aliaj inventoj (inkl. alt-rapida kanono17) ebligis krei universalan tankon: rapidan, manovreblan, sufiĉe protektitan kaj paffortan. Oni ĝenerale rigardas la britan Centurion [en] kiel la unuan ĉefan bataltankon ([fi] taistelupanssarivaunu). Centurion estis tiel bona dezajno, ke ĉiuj nuntempaj tankoj bazas sur ideoj, kiujn oni enkondukis per ĝi.

Pri la Esperantlingva terminaro

Dum la jardekoj inter 1950 kaj 1970 la Usona armeo havis ekzercan kontraŭan armeon, kiu komence uzis Esperanton kiel komandolingvon. Mi skribis pri tiu kontraŭa forto en la artikolo La Esperantlingva armeo. Por tiu forto oni verkis la manlibron FM 30-101-1 Esperanto – The aggressor language (rigardu la piednoton 5 en la artikolo menciita supre), kiu enhavas vortliston.

Tiu vortlisto uzas ekzemple la terminon ”kirasportilo”, armored carrier. Sed nuntempe la angla termino estas armo(u)red personnel carrier (APC) kaj la angla Vikpedia artikolo estas ligita al Esperantlingva artikolo, kiu uzas la terminon ”kirasita transportilo”. Kiam mi verkis ĉi tiun artikolon, mi decidis preferi la terminojn en Vikipedio, ĉar ili certe pli bone spegulas la nunan uzon ol terminaro pli ol 60 jaroj aĝa.

Postparolo

Kiel mi en la komenco konstatis, la somera kurso de la Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) en 2025 okazis en Hämeenlinna. Bedaŭrinde malmultaj partoprenis la ekskurson al Muzeo de kirasitaj batalveturiloj en Parola, kie estas kelkaj tute unikaj veturiloj laŭ la monda skalo. Jen ligilo al kelkaj fotoj, kiujn mi prenis tie.


  1. Notu, ke nomoj kiel azeno kaj ĉevalo ne estas sciencaj. La familio ĉevaledoj aŭ ekvedoj, latine Equidae, havas nur unu vivantan genron, Equus. La klasifikado de specoj en tiu genro multe ŝanĝis dum jaroj, sed nuntempe oni rigardas onagrojn, Equus hemionus onager, kiel subspecon de hemionoj, Equus hemionus. Tiuj ĉevaloj antaŭ kvar mil jaroj estis eŭraziaj sovaĝaj ĉevaloj, Equus ferus ferus, kiuj nun estas formortaj. Devas esti tiel, ĉar la nunaj malsovaĝigitaj ĉevaloj, Equus ferus caballus, devenas el mongoliaj sovaĝaj ĉevaloj, Equus ferus przewalskii, kiujn oni ne tiam konis tiel okcidente. Favore al tio parolas ankaŭ la fakto, ke la mongoliaj ĉevaloj estas pli grandaj ol la eŭraziaj ĉevaloj, kio kongruas kun trovitaj ostoj. ↩︎
  2. Por komparo la plej granda batalo laŭ la kvanto de partoprenintaj tankoj estas Batalo ĉe Kursko (1943), en kiu partoprenis ĉ. 6000 tankoj. ↩︎
  3. Kaj kiel tipa por multaj militoj la kontraŭaj flankoj havis tute malsimilajn perceptoj, kiu venkis. ↩︎
  4. En diversaj landoj oni nomas ilin diversmaniere. En Finnlando oni sekvas la germanan manieron kaj nomas tiajn panssarivaunu. ↩︎
  5. Dum la batalo 27 el 50 tankoj sukcesis transveturi tra nenies landon, sed nur 3 atingis siajn finajn celojn. ↩︎
  6. Memoru, ke turnebla turo postulas multekostan rullagron. La usonanoj simple havis kaj la monon kaj la teknikan kapablon manufakturi ilin en grandaj nombroj, aliaj nacioj ne havis. ↩︎
  7. Pli pri ĉi tiu veturilo en la Vikipedia artikolo [en] . ↩︎
  8. Ambaŭ busoj alvenis al Maroko dum la tempo de la t.n. Kert-kampanjo [en] , kiu estis unu el pluraj koloniaj militoj, kiujn Hispanio militis en Maroko. ↩︎
  9. La plej konataj estas la germana Schützenpanzerwagen Sd.Kfz. 250 [de] kaj la usona M3 [en] . Ambaŭ aperis en multaj versioj kaj variantoj. ↩︎
  10. Ekzemple tute radaj estas la transportiloj de la serio Pasi [fi] (mallongigo de Panssari-Sisu laŭ la nomo de la fabriko Sisu, kiu fabrikis tiujn). ↩︎
  11. Traktato pri Konvenciaj Armitaj Fortoj en Eŭropo [fi] difinas kirasitan transportilon tiel, ke ĝi povas havi integritan armilon de malpli granda kalibro ol 20 mm. ↩︎
  12. En la finna terminaro panssaroitu miehistönkuljetusvaunu signifas kirasitan transportilon, per kiu oni ĉefe transportas soldatojn, kiuj deveturiliĝas por batali. La termino kuljetuspanssariajoneuvo signifas kirasitan transportilon, kiun oni uzas multcele, por komandi, provizi aŭ kiel ambulancon. ↩︎
  13. Traktato pri Konvenciaj Armitaj Fortoj en Eŭropo [fi] difinas infanterian batalveturilon tiel, ke ĝi havas integritan armilon de minimuma kalibro de 20 mm. ↩︎
  14. Ekzemple la germanan tankon Panzerkampfwagen IV [fi] oni origine klasifikis kiel pezan tankon, sed pro modifaĵoj dum la milito kaj kreado de pli pezaj tankoj oni reklasifikis ĝin kiel mezpezan. ↩︎
  15. La du plej produkitaj tankoj en la mondo el tiu periodo estas la sovetia T-35, pli ol 84 000 (inkl. ĉiuj versioj kaj variantoj) produktitaj inter 1940–58 kaj kiun oni daŭre uzas en kelkaj gerilaj militoj, kaj la usona M4 Sherman [fi] , preskaŭ 50 000 (inkl. ĉiuj versioj kaj variantoj) produktitaj inter 1942–45. La lastajn Sherman-tankojn oni elservigis en Paragvajo en 2018. ↩︎
  16. Legu pli pri la motoro Rolls-Royce Meteor [en] en Vikipedio. ↩︎
  17. Dum la dua mondmilito la britoj observis, ke detruo kaŭzita de la eksploda forto estis malgrava kompare al la detruo kaŭzita de kinetika energio, do pafaĵo ne bezonas eksplodi nur havi sufiĉe grandan rapidecon. ↩︎

0
0