Jen la dua artikolo en mia serio pri juraj vortoj en Esperanto.
Posedi estas nocio, kiu estas klarigita malklare kaj ofte eĉ fuŝe en esperantaj vortaroj. Se vi legas kiun ajn finnan aŭ svedan vortaron de Esperanto, vi estos konvinkita, ke omistaa/äga estas posedi.
Tamen serĉante la vorton omistusoikeus vi trovos proprieton. Kaj se vi studas PIVon atente, vi trovos ekzemplan frazon: ne ĉiu posedanto havas la proprieton de sia posedaĵo. Kio do estas la diferenco?
Mi donas praktikan ekzemplon el vera vivo. Se vi aĉetas novan aŭtomobilon kaj registrigas ĝin en veturilregistrejo, vi devas sciigi du personojn: haltija kaj omistaja. Haltija estas posedanto, omistaja estas proprietulo.
Eble vi jam rimarkis, ke la kompilantoj de PIV malmulte komprenas pri juraj aferoj kaj tial donas fuŝajn klarigojn. Laŭ PIV posedi estas ”havi rajton aŭ eblon ekskluzive uzadi ion” kaj proprieto ”rajto plene uzadi, disponi k eĉ detrui aĵon”. Se vi kredas PIVon, la diferenco estas, ke posedanto rajtas ekskluzive uzadi ion, sed proprietulo rajtas krom tio ankaŭ detrui la aĵon.
La vera diferenco estas, ke proprietulo havas (origine) ĉiujn rajtojn je la aĵo/objekto kaj posedanto nur tiujn, kiujn la proprietulo cedis per kontrakto al la posedanto aŭ kiuj estis transdonitaj alimaniere, ekz. en statuto, kelkfoje eĉ en leĝo. Kiam temas pri posedo per kontrakto, la kontrakto kutime ne estas publika, tial posedanto aperas al eksterulo kiel proprietulo. En la supra ekzemplo pri aŭtomobilo la posedanto rajtas libere uzi la aŭton, sed ne rajtas vendi ĝin (almenaŭ ne sen permeso de la proprietulo).
Do, proprieto estas omistusoikeus kaj posedo hallintaoikeus. Oni uzas ankaŭ derivaĵojn proprieti, proprietaĵo kaj proprietulo kaj kompreneble posedi, posedaĵo kaj posedanto.
Posedanto estas haltija, posedo hallintaoikeus, sed mankas en la finna ekzakta traduko por posedi. Ĝi devus esti hallita, sed hallita ricevis iom alian signifon. Tial oni ne povas traduki frazon Mi posedas aŭtomobilon per ”hallitsen auton/autoa”. Oni tamen povas diri tiel kiam oni parolas pri lingvoj: li posedas la rusan lingvon hän hallitsee venäjän kielen. Bona traduko por tiu frazo estus ekz. ”minulla on käytössäni auto”.
Origine Esperanto ne distingis inter posedo kaj proprieto. Kiam esperantistoj rimarkis, ke mankas vorto por proprieto, ili komencis paroli pri posedrajto kaj PIV registris tion. Posedrajto tamen estas sensencaĵo, ĉar posedi jam implicas rajton. Aldonante al rajto vorton rajto la karaktero de la situacio ne ŝanĝiĝas, posedrajto estas hallintaoikeus(oikeus), ne omistusoikeus. Nun posedrajto ne plu estas uzata, sed kompreneble daŭre aperas en malnovaj vortaroj.
La nocio posedi devenas el la romia juro, kie ĝi signifis daŭran uzrajton, disponon pri io, kio apartenas al iu alia. Unu el la plej simplaj klarigoj en Esperanto troviĝas en Lingvistikaj aspektoj de Esperanto de John Wells ”Se mi luas apartamenton, mi ĝin posedas, sed ne proprietas”.
Regas konfuzo ankaŭ alidirekte, inter posedo kaj simpla havo sen rajto havi. Ekzemple Revo klopodas klarigi posedon jene: ”En juro oni distingas inter posedo (t.e. dispono pri io) kaj aparteno (proprieto): pruntinto, ŝtelinto posedas tion, kion li pruntis aŭ ŝtelis, kvankam ĝi ne apartenas al li, ĝi ne estas lia proprietaĵo (propraĵo).”
Ankaŭ tio estas iom fuŝa klarigo, almenaŭ el la finna vidpunkto. Laŭ finna juro, ŝtelita havaĵo ne povas fariĝi posedaĵo aŭ proprieto de la ŝtelisto. La vera posedanto aŭ proprietulo rajtas kiam ajn rericevi la ŝtelitan objekton sen pagi iun ajn kompenson. La staton, kiun havas ŝtelisto, oni povus nomi tenado* (hallussapito).
Ekzemploj de posedo en finna juro:
- aĉeto de varo kredite (precipe de pli valoraj aĵoj kiujn oni pagas dum jaroj, ekz aŭtomobilo (tiam proprietulo ofte estas banko aŭ alia financinstitucio);
- luado de apartamento, tereno;
- havi apartamenton en mutuala loĝeja kompanio (asunto-osakeyhtiö); akciuloj posedas siajn loĝejojn, dum la tuta konstruaĵo apartenas al la kompanio; la rajtoj de la posedantoj estas difinitaj en la kompania statuto;
- oni povas apartigi posedon kaj proprieton ĉe vendo, donaco aŭ en testamento. Ekzemple gepatroj vendas aŭ donacas sian somerdometon al la infanoj, sed retenas la posedon;
- speciala formo de posedo estas la rajto de vidvino pluloĝi en loĝejo, kiu apartenas al la heredantoj.
En komunuza (ĉiutaga) lingvaĵo oni kompreneble povas uzi la verbon posedi senhezite, sed tiam oni devas memori, ke ne temas pri jura proprieto. La signifo de posedi en tia kazo estas pli-malpli sama kiel havi aŭ disponi pri io (olla käytettävissä). Mi posedas aŭtomobilon = mi havas aŭtomobilon = mi disponas pri aŭtomobilo, minulla on auto (käytettävissäni).
Por omaisuus oni povas krei multajn tradukojn: havaĵo, propraĵo, posedaĵo. Ĉiuj estas uzeblaj en ĉiutaga lingvaĵo en la senco ”tio kion oni havas”. Kiam oni parolas pri proprieto en jura senco, nur la vorto proprietaĵo estas ĝusta.
Oni povus demandi, kial oni nun donis al posedi alian signifon ol tiun, kiun esperantistoj uzis dum jardekoj. La respondo estas simpla. Zamenhof elektis radikon, kiu devenas el la jurlatina possessio, kies sekvantoj en modernaj lingvoj estas posséder, possess, besitzen, владеть. Ili ĉiuj en jura lingvo signifas hallita (hallintaoikeudella). Tial ankaŭ en Esperanto ne eblas doni al posedo signifon ”omistus”.
Al fruaj esperantistoj la jura flanko de la afero ne gravis, tial la malĝusta uzo persistis longe. Mi ne povas ĉi tie analizi la lingvouzon de Zamenhof, sed en Tekstaro oni facile trovas amason da citaĵoj, kie li uzis posedi kun la menciita senco. Mi citas nur tiun kiu aperas kiel la unua ”Mi opinias, ke estas plej necese, ke ni kiel eble plej baldaŭ posedu bonan tradukon de la tuta Biblio”.
Se vi volas scii pli, legu la esperantan artikolon pri posedo https://eo.wikipedia.org/wiki/Posedo kaj komparu ĝin kun la finnlingva https://fi.wikipedia.org/wiki/Hallinta.
*Uzi vorton teni en la senco hallita, pitää hallussa proponis Ivo Lapenna en artikolo Juraj terminologiaj problemoj kun aparta konsidero al la esperantlingva jura terminologio.
La enhavo de juraj nocioj ofte varias de unu jurisdikcio al alia. Ĉar Esperantujo ne havas propran jurisdikcion, neniu vere difinis, ĉu en Esperanto oni distingas inter tiuj tri statoj. Teorie oni povus difini ilin jene:
- proprieto estas havi ĉiujn rajtojn je la aĵo (omistusoikeus);
- posedo estas havi tiujn rajtojn kiujn la proprietulo cedis aŭ kiuj estis ceditaj alimaniere, ekz. per statuto aŭ leĝo (hallintaoikeus);
- teni estas havi ion senrajte aŭ sen informo pri tio, ĉu rajte aŭ ne (hallinta, hallussapito)