Tällä kertaa aiheena ovat sen verran vaikeaselkoiset sanat, että kirjoitan suomeksi, mutta esimerkkilauseet ovat toki esperantoksi. Esperanton sananmuodostusjärjestelmä on hieno keksintö, mutta toisinaan se aiheuttaa suuren joukon enemmän tai vähemmän saman merkityksen omaavia sanoja. Sanakirjoistakaan ei aina ole apua, sillä ne usein vain luettelevat eri vaihtoehdot kertomatta, ovatko ne synonyymejä vai ei. Mahdolliset merkityserot näkee helpoiten tutustumalla oikeasta kielenkäytöstä otettuihin esimerkkeihin.
Sed unue mi devas konfesi, ke ĉi tiuj vortoj estis malfacilaj kaj mi devis longe serĉi antaŭ ol mi trovis bonan tradukon por la frazo ”Kansalaisuus voidaan myöntää laissa säädetyin edellytyksin myös ilmoituksen tai hakemuksen perusteella.”
Suomen kielen sanan ”myöntää” merkitykset voidaan jakaa kahteen ryhmään.
1) tunnustaa, sanoa oikeaksi, pitää oikeana, totena
jesi: myöntää, sanoa kyllä
Mario faris jesantan kapoklinon, jesa respondo
konfesi: myöntää, tunnustaa, malkonfesi kiistää
La argentina registaro konfesis, ke ĝi ne havas la necesajn rimedojn por plenumi decidon de la Supera Tribunalo, kiu la 23-an de Aŭgusto juĝis kontraŭkonstitucia la malpliigon je 13% de la salajroj de ŝtataj oficistoj kaj emeritoj, kiu aplikiĝas depost Julio 2001. (Notu, ke en la tekstero estas erara formo la supera tribunalo, la ĝusta estas la plej supera tribunalo). (el Le Monde Diplomatique)
Kaj post kiam Petro eliris en la vestiblon, alia vidis lin kaj diris al la ĉeestantoj: Ĉi tiu estis ankaŭ kun Jesuo, la Nazaretano. Kaj denove li malkonfesis kun ĵuro: Mi ne konas tiun homon. (el Nova Testamento)
agnoski: myöntää jokin asia oikeaksi, tunnustaa todeksi, malagnoski kiistää, kieltäytyä tunnustamasta
La Instituto por Lingvoscienco kaj la Akademio de Rumana Popola Respubliko skribe agnoskis la utilon de Esperanto. (el Esperanto en Perspektivo)
Serbio ĝis nun persistas en sia malagnosko de sendependeco de Kosovo, konsiderante la landon parto de Serbio. (el Monato)
Agnoski, malagnoski patrecon tunnustaa/kiistää isyys
rekoni: PIV:n mukaan rekoni = agnoski, mutta antaa suosituksen evi(tinda) merkitykselle konfesi
Esperanto estis rekonita de Unesko kiel rimedo por faciligi internaciajn intelektajn interŝanĝojn kaj proksimigo de la popoloj. (el La Ondo de Esperanto)
La landa Komisiono pri Homrajtoj faris same kaj, en oktobro 2002, la prezidanto de la respubliko, s-ro Ricardo Maduro, rekonis publike la ekzekutojn de 574 infanoj kaj adoleskantoj. (el Le Monde Dipolomatique)
Post plurjara batalo hungariaj esperantistoj sukcesis rekonigi Esperanton kiel vivan lingvon! (el Revuo Esperanto)
koncedi: myöntää (epäämisen tai epäröinnin jälkeen)
Tamen, Ŝlaim koncedas “rekoni la legitimecon de la cionista movado kaj tiun de la ŝtato Israelo en ĝiaj limoj de 1967”. (el Le Monde Diplomatique)
2) antaa, suoda, sallia, luvata
Tässä merkityksessä yleiskielinen perussana on doni, mutta kun halutaan korostaa, että myönnetään hakemuksen tai ansioiden johdosta, voidaan käyttää sanoja aljuĝi, atribui tai asigni.
aljuĝi: sopii erityisesti, kun myöntäjänä on jonkinlainen tuomaristo tai palkintolautakunta
En la belartaj konkursoj de UEA oni aljuĝas ĝis tri premiojn (unuan, duan kaj trian) en ĉiu branĉo.
La Nobel-premion pri paco aljuĝas la Norvega Nobel-Komitato.
atribui: sopii, kun viranomainen tai muu erityinen taho myöntää jonkin edun tai oikeuden, erityisesti hakemuksen perusteella
La patento ankoraŭ ne estis atribuita, kiam grupo de esploristoj malkovris ke… (el Le Monde Diplomatique)
Depost la usona milita interveno en Afganio, ekzemple, 600 kaptitoj estas daŭre malliberaj sen akuzo nek juĝo en la kuba bazo Guantanamo, kaj Vaŝingtono rifuzas “atribui al ili la statuson de militkaptitoj konforme al la Ĝenevaj Konvencioj…” (el Le Monde Diplomatique)
Atribui’ta voidaan käyttää myös palkintoa myönnettäessä
atribui al iu la unuan premion
La estrarano Hori Jasuo anoncis, al kiuj estis ĉi-jare atribuitaj la Premio Deguĉi: Vinilkosmo kaj la Subvencio Cigno: Fondumo Zamenhof (Pollando). (Revuo Esperanto)
21 jul en la Internacia E-Konferenco (Motovun, Kroatio) sekreta voĉdonado atribuis la premion al Trevor Steele pro originala verko Falantaj muroj. (el La Ondo de Esperanto)
Seuraavista esimerkeistä voi miettiä, onko sanoilla aljuĝi ja atribui tässä merkityksessä juurikaan eroa:
La 3an de majo en Beogrado, la Monda Premio de Gazetara Libereco, aljuĝata de la Unesko, estis atribuita al Raúl Rivero, poeto kaj ĵurnalisto kondamnita al dudek jaroj da malliberejo. (el Le Monde Diplomatique)
Nun la laŭreato de la alternativa Nobelpremio intencas mem fondi premion kaj aljuĝi ĝin ĉiujare la 1an de aprilo, en la tago de ŝerco kaj mensogo. Pro kiuj meritoj la premio estos atribuata, ĉi-momente ne klaras, sed probable pro io gaja samkiel la alternativa Nobelpremio. (el Monato)
Atribui’lla on myös merkitys pitää jnk aiheuttajana, tekijänä, syynä, lukea jnk syyksi, ansioksi, katsoa kuuluvan jllk
La tumultoj estis malprave atribuita al junuloj devenaj de enmigrintoj (el Le Monde Diplomatique)
La majstroverko “Patrino-Tero” sendube konkeris la koron de ĉiuj vizitantoj. Tiu ĉi unika kreaĵo estas inspirita de parolado atribuita al fama indiĝena ĉefo, nomata Seatlo, en 1854. (el Kontakto)
La komplika deĉifrado de la kipra silabaro tamen ne povas esti atribuita al unuopa persono (el Monato)
En 1936 tri kompletaj kranioj kaj unu kompleta mandiblo de Pekina Homo estis trovitaj en la sama loko. Unue ili estis atribuitaj al Sinanthropus pekingensis, kaj poste al la specio Homo erectus. (el Monato)
Myös refleksiivisesti ottaa itselleen (ansio, kunnia, syy)
Se la prezidanto Vicente Fox atribuis al si la patrecon de tio, multaj fontoj montras ke ĝi estis konceptita aliloke. (el Le Monde Diplomatique)
asigni: sopii erityisesti, kun myönnetään varoja (määräraha, avustus)
Kaj se oni demandos, kial ĉe la kadukulejo ne estas konstruita preĝejo, por kiu antaŭ kvin jaroj estis asignita sumo da mono, tiam oni ne forgesu diri, ke oni komencis ĝin konstrui, sed ĝi forbrulis. (Zamenhof 1907)
En 1948 Esperanto estis instruata en 112 popolaltlernejoj, la novfondita Germana Esperanto-Instituto (GEI) interligiĝis kun la Universitato de Munkeno, Bavara Instruista Asocio rezoluciis por la enkonduko de Esperanto en elementajn lernejojn, pluraj ministerioj asignis subvenciojn, kaj kun oficiala apogo okazis la 36-a Universala Kongreso en Munkeno en 1951. (el Esperanto en Perspektivo)
Sed, kun kompensaj transpagoj de 24.000 miliardoj da rupioj en 2009 (proksimume 1,7 miliardoj da eŭroj) asignitaj de la centra registaro al la du provincoj,… (el Le Monde Diplomatique)
Aina ei ole kuitenkaan kyse pelkästään rahasta
Air France, Lufthansa kaj Air Canada ĉiuj firme kontraŭas la asignon al Emirates de novaj alteriĝaj rajtoj ĉe flughavenoj en Eŭropo kaj Nordameriko. (el Le Monde Diplomatique)
En Salou (Katalunio, Hispanio) la 4-an de oktobro 2004 estis unuafoje asignita la internacia Premio “Ada Sikorska Fighiera”. Ricevis ĝin Augusto Casquero el Valencio pro sia plurjardeka sindediĉa agado por Esperanto en diversaj landoj… (el Revuo Esperanto)
Unu el ĝiaj ĉefaj celoj estis ŝanĝi la titolon de la oficeja administranto por ke la ĝenerala sekretario povu esti estrarano, kaj oni povu asigni tiun titolon al d-ro Lapenna. (el Revuo Esperanto)
Fondaĵo Grabowski sian premion asignis al Marjorie Boulton pro ŝia tuta vivoverko. (el La Ondo de Esperanto)
Asignilla on myös merkitys määrätä, osoittaa (johonkin tehtävään, paikkaan jne)
Al ili oni asignas la taskojn malplej videblajn kaj plej penigajn: purigi kaj prepari ĉambrojn, kolekti kaj lesivi domtolaĵon, ciri ŝuojn, ktp (el Le Monde Diplomatique)
Ŝiaj leteroj estis malfacilaj — en Norda Kazaĥio, kien ŝi estis veturigita en varvagono ĝis Petropavlovsk, kaj ankoraŭ 136 kilometrojn en kamiona karoserio ĝis la vilaĝo Kornejevka, ŝi estis asignita al kamparaj laboroj. (el Kontakto)
Ĝakarto juĝas pli ol duonon komerce ekspluatebla, sen enkalkuli ĉirkaŭ plian naŭ milionojn da hektaroj asignitajn al agrikultura ekspluato, interalie por olepalmoj. (el Le Monde Diplomatique)
Estis serio de alternaj antaŭenpaŝoj kaj repaŝoj. Oni planas, sed ne realiĝas. Mi provis ripete asigni laboretojn al membroj, sed fine tiuj laboroj redirektiĝis al mi. (el Kontakto)
Myös rahaa lähetettäessä: bankoasigno (maksuosoitus, maksumääräys)
Asigni’lla on myös merkitys haastaa tuomioistuimeen, antaa haaste, asigno haaste. Se on kuitenkin hyvin harvinainen, itse käyttäisin mieluummin verbiä alvoki: alvoki iun antaŭ tribunalon, alvoko al tribunalo, alvoko por respondi en tribunalo.
koncesii: myöntää (toimi)lupa, koncesio toimilupa
Ekzistas, krome, pasia publika kaj jura debato pri tio, ĉu ne pagi vojpason estas delikto aŭ ne, ĉar la trafik-kodo silentas pri tio kaj ne difinas ĝin kiel delikton. Ĉiuokaze, temus pri jur-konflikto inter privata entrepreno (al kiu oni koncesiis la ekspluatadon de la vojo) kaj kliento (la ŝoforo). (el Monato)
Kiel vi tradukus la cititan frazon el la finna konstitucio ”Kansalaisuus voidaan myöntää laissa säädetyin edellytyksin myös ilmoituksen tai hakemuksen perusteella”? Krom myöntää ĝi enhavas ankaŭ alian malfacilan vorton ilmoitus. Mi pritraktos ĝin en alia artikolo kaj donos tiam mian tradukproponon.