Barba bardo

Keskustelut Sekalaista Barba bardo

  • Kirjoitus
    Bruno Lehtinen
    Osallistuja

    Moissey Bronshteyn
    11 m  ·
    La vaste konata rusa bardo, Mikaelo Bronstein, vivas en la urbeto ne tre malproksime de St Petersburgo kaj de la finna limo. Evidente li denove volonte vojagxos al Finnlando, se estu ebla. Li skribis la nostalgian poemeton, en kiu li sopiras la tempon kiam la limo estis apera kaj la trajnoj normale veturis inter St Petersburgo kaj Helsinko. Lian poemeton mi trovis en FB.

    Mi konas Mikaelon jam antaux de longe. Mi auxskultis lian muzikadon en multaj kongresoj kaj plej laste pasintjare en Torino. Mi kutimis acxeti kaj legi la librojn, kiujn li skribis. La librojn mi taksas valoraj al kiu ajn por legi.

    Ankaux mi sopiras la trajnojn, cxar  mi kutimis kelkfoje trajne veturi al St Peterburgo kaj ne nur dum la Soveta tempo sed ankaux poste. Estas granda perdo al mi kaj certe por amaso da homoj, ke tio ne plu okazu. St Peterburgon mi tre volonte denove vizitos. Versxajne tio neniam plu estu por mi ebla. Restas nur agrablaj memoroj.

    Vojaĝis mi en vagonar’ de
    Sankt-Peterburgo ĝis Helsinko,
    minutoj flugis tro bastarde,
    vokante min al tuja drinko.
    La sid’ komforta eĉ aldonis
    deziron gajan min ekdistri,
    najbar’-barbulo ne admonis –
    kundrinkis pokaletojn – ĝis tri.

    Forestis paŭzo ĉelandlima,
    ni gajaj plu veturis glate,
    al stacidomo malproksima
    la trajno venis akurate.
    Kaj gaje pasis horoj vantaj
    en kompani’ esperantista,
    kaj sonis la ŝatataj kantoj,
    kaj mankis eĉ momento trista
    en niatempa kontinuo
    dum la kortuŝa kant-kunsido…
    Ve, ne plu eblas tia ĝuo –
    pro la altranga fidecido.

    0
    0

Avainsanat: 

  • Sinun täytyy olla kirjautunut vastataksesi tähän aiheeseen.