Ĝisdatigoj 2022-03-06

Keskustelut Tiedotteita ja ohjeita Ĝisdatigoj 2022-03-06

  • Kirjoitus
    Babilulo
    Osallistuja

    Mi faris kelkajn grandajn ĝisdatigojn en la retejon, sed tiuj ĝisdatigoj ne estas videblaj – aŭ mi esperas, ke ne estus videblaj, ĉar tiuokaze io fuŝiĝis. Unu videblan eraron mi korektis. Temis pri la aspekto de serĉujo sur Ios-aparatoj, sur kiuj la teksto havis blankan koloron sur blanka fono. Nun la serĉujo havas blankan tekston sur blua fono en ĉiuj aparatoj.

    Bedaŭrinde mi eksciis, ke la aŭtomata kreado de PDF daŭre havas problemojn. Estas malgranda nombro, malpli ol dek, artikoloj, el kiuj la sistemo ne povis krei PDF-version. Mi ankoraŭ ne scias, kial estas tiel.

     

    0
    0
 
  • vastauksia
      Babilulo
      Osallistuja

      Nature mi trovis etan fuŝaĵon. Kelkaj ĝisdatigoj enhavis ĝisdatigojn al la tradukoj, kaj kelkaj ĝisdatigitajn tradukoj, minimume al la finna, eh… ne bone kongruas kun la nuna stilo.

      0
      0
 
  • Alueelle ‘Tiedotteita ja ohjeita’ ei voi kirjoittaa uusia aiheita eikä vastauksia olemassaoleviin aiheisiin.