Ĝisdatigoj kaj problemoj 2024-05-20

Keskustelut Tiedotteita ja ohjeita Ĝisdatigoj kaj problemoj 2024-05-20

  • Kirjoitus
    Babilulo
    Osallistuja

    Mi ĝisdatigis la bazan sistemon kaj kelkajn kromprogramojn.

    Inter la ĝisdatigitaj kromprogramoj estis tiu, kiu montras la kalendarojn. Tiu kromprogramo informis, ke Guglo ŝanĝos sian aplikprograman interfacon. Mi provis ekuzi la novan sistemon de Guglo, sed bedaŭrinde io fuŝiĝis, kaj la Scienca lerneja kalendaro 2022–2024 ne momente funkcias.

    Aldono 2024-05-21

    La akutan krizon mi jam prizorgis, sed montriĝis, ke tiu ŝanĝo devigas min eltrovi novan manieron.

    0
    0
 
  • vastauksia
      Babilulo
      Osallistuja

      Montriĝis, ke ŝanĝo al nova maniero montri la kalendarojn estis pli facila ol mi anticipe kredis.

      Notu, ke la adresoj, el kiuj oni abonas la kalendarojn ne ŝanĝis!

      0
      0
      Babilulo
      Osallistuja

      Ankoraŭ restas problemo koncerne, kiom da monatoj la kalendaroj montras. Nun mi provizore agordis ilin tiel, ke la eventokalendaro de EST montras pli da venontaj kaj la scienca kalendaro de CSIC pli da pasintaj monatoj.

      0
      0
 
  • Alueelle ‘Tiedotteita ja ohjeita’ ei voi kirjoittaa uusia aiheita eikä vastauksia olemassaoleviin aiheisiin.