Esperanto-klubo de Helsinki organizas kafejan renkontiĝon proksimume ĉiun duan sabaton. La sekva kafeja renkontiĝo okazos sabaton 1.2. Ĝi okazos – kiel kutime – en kafejo Roberts’ Coffee en Sähkötalo je la 14-a horo.
La renkontiĝo 15.2. estos speciala, ĉar antaŭ ĝi ni vizitos ekspozicion pri Tove Jansson en artmuzeo HAM, kiu situas tre proksime al la kafejo ĉe Eteläinen Rautatiekatu 8.
Je la 13-a horo estos (por dezirantoj) mallonga finnlingva prezento pri Tove Jansson. La prezentoj estas popularaj. Por certigi, ke estos loko por vi, bv. aĉeti vian bileton anticipe en la retejo de HAM. Ĝi kostas 8 eŭrojn, tiu prezo ne inkludas enirbileton al la ekspozicio. Post la prezento ni konatiĝos memstare kun la ekspozicio.
Post la vizito al la muzeo ni renkontiĝos en la kutima kafejo je la 14-a horo. Ni kunportos ankaŭ kelkajn muminlibrojn, kiujn Esperanto-Asocio de Britio eldonis antaŭ nelonge.
Retejo de HAM por aĉeti la bileton al la prezento.
Sekvaj kunvenoj
1.3.
15.3.
29.3.
12.4.
26.4.
10.5.
Kafejo Roberts’ Coffee situas en la t.n. sähkötalo (“elektra domo”) en Kamppi. Notu, ke en apuda kvartalo okazas konstrulaboroj, tial la plej proksima en/elirejo de la metrostacio de Kamppi estas fermita. Eblas eniri el la strato Malminrinne aŭ per rulŝtuparo el la komerca centro Kamppi.
Horo: je la 14-a horo posttagmeze.
Vi estas ĉiuj bonvenaj.