La kalendara problemo

Keskustelut Tiedotteita ja ohjeita La kalendara problemo

  • Kirjoitus
    Babilulo
    Osallistuja

    Finna babilejo ofertas eblon, ke organizo havas siajn elektronikajn kalendarojn ie kaj la retejo subskribas tiujn kalendaron per Guglo. Respondeculo por tiu organizo normale ĝisdatigas la kalendarojn, kaj la ŝanĝoj estos videblaj en la kalendaro ĉi tie. Por tiu celo ni havis kromprogramon por montri kalendarojn.

    Bedaŭrinde Guglo ŝanĝis la metodon de aŭtentigo kaj la kromprogramo ne plu funkcias. Pro manko de eventoj pro koronoviruso daŭris, ke mi eĉ rimarkis tiun ŝanĝon. Malbonsanĉe malkovris, ke oni orfigis la kromprogramon, do mi devis serĉadi taŭgan novan, malmultekostan, prefere senpagan. Tio ne ŝajnis esti tiom simpla, sed finfine mi trovis aŭspician. Mi nun testadis ĝin, ekuzis ĝin kaj esperas, ke ĝi taŭgas ankaŭ al vi.

    Vi vidas la kompaktan vidon de ĝi sur la paĝo de EST-eventokalendaro kaj la nova paĝo kun pli larĝa vido por ĉiuj kalendaroj uzas ĝin. Samtempe mi aldonis al la paĝolisto rektan ligilon al tiu pli larĝa vido (“Kalenterit”).

    0
    0
 
  • vastauksia
      Babilulo
      Osallistuja

      Kalendaraj problemoj kontinuis. La butonoj por vidi la eventoj estis tro malgrandaj speciale sur poŝtelefonaj ekranoj, do mi grandigis ilin. Mi ankaŭ kreis efekton por musumo, ke la koloroj interŝanĝas. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne scias, kiel havi tian efekton kun kalendaroj kun malsamaj koloroj, sed tio ne estas nuntempa problemo. La lasta duma problemo temis pri sekureco. Oni montras kalendarojn per t.n. mallongaj kodoj, sed pro sekureco oni ne povas permesi ĉiujn mallongajn kodojn, nur tre restriktitaj parton de ĉiuj kodoj. Tiu restrikto ne estis ĝusta.

      0
      0
 

Avainsanat: ,

  • Alueelle ‘Tiedotteita ja ohjeita’ ei voi kirjoittaa uusia aiheita eikä vastauksia olemassaoleviin aiheisiin.