Masklisma ŝerco

Keskustelut Sekalaista Masklisma ŝerco

  • Kirjoitus
    Juha Metsäkallas
    Osallistuja

    Viro rendevuas kun tri virinoj kaj intencas edziniĝi kun unu el ili, sed ne certas kun kiu. Li donas al ili po 5000 eŭrojn. Post kelka tempo li demandas, kion ili faris kun la mono.

    La unua respondas, ke ŝi vizitis beligiston por beligi sin, por ke ŝi estu pli plaĉa al la viro, ĉar ŝi amas lin.

    La dua respondas, ke ŝi aĉetis golfrakedojn kaj tabulkomputilon por la viro, por ke tiu sentu sin bone, ĉar ŝi amas lin.

    La tria respondas, ke ŝi aĉetis akciojn, duobligis la monon, repagos al li kaj la reston investos, por ke ili havu sekuran estontecon kune, ĉar ŝi amas lin.

    Kiun virinon li elektos? (musumu ĉi tie por la respondo) Tiun kun la plej grandaj mamoj!

    0
    0
  • Sinun täytyy olla kirjautunut vastataksesi tähän aiheeseen.