Strangaĵo en Duolingo: Kiom da insektoj estas mortigitaj de strigo en unu tago?

Keskustelut Alkeet Strangaĵo en Duolingo: Kiom da insektoj estas mortigitaj de strigo en unu tago?

  • Kirjoitus
    Juha Metsäkallas
    Osallistuja

    Kiom da insektoj estas mortigitaj de strigo en unu tago?

    Estas neniu eraro en la frazo, sed estas pli simple diri “Kiom da insektoj strigo mortas en unu tago?”, ĉar la simpla verboformo estas preferinda aparte tiam, kiam la frazo mencias la subjekton, tiun kiu agas. Jen la subjekto estas “strigo”. Plie notu, ke la kvantaj tabelvortoj (ĉiom, iom, kiom, neniom kaj tiom) povas roli kaj kiel subjekto kaj kiel objekto.

    Alia afero estas, ĉu oni uzu la prepozicion “dum” anstataŭ “en”. Miaopinie ambaŭ taŭgas ĉi tie, sed eble “dum” estas tro emfaza.

    0
    0
  • Sinun täytyy olla kirjautunut vastataksesi tähän aiheeseen.