Strangaĵo en Duolingo: Ne estis industrio en nia lando ĝis la dudeka jarcento

Keskustelut Alkeet Strangaĵo en Duolingo: Ne estis industrio en nia lando ĝis la dudeka jarcento

  • Kirjoitus
    Juha Metsäkallas
    Osallistuja

    Ne estis industrio en nia lando ĝis la dudeka jarcento.

    La prepozicio “ĝis” montras “la punkton, kiun la ago atingas, sed ne trans- aŭ preterpasas” laŭ PIV. Do laŭdifine la frazo signifas, ke ne-ekzisto atingis la menciitan tempopunkton. Sed ne-ekzisto ne estas ago, kaj ĉi tial vi uzu la prepozicion “antaŭ“.

    Alia afero estas, ke mi devas ĉiam deĉifri tempan ordan nombron al baza nombro por kompreni, kiam okazaĵo okazis. Do mi preferas esprimojn de la speco “la 1900-jarcento”. Sed mi komprenas, ke multaj ne pensas tiel.

    0
    0
  • Sinun täytyy olla kirjautunut vastataksesi tähän aiheeseen.