Esperantlingvaj

artikoloj en Esperanto

La artefakto YBC 7289

Yale Babylonian Collection estas kolekto de la babilonaj artefaktoj en la Universitato Yale en Usono. La origino de la kolekto estas donaĵo de kojnoskribaj argiltabuletoj en la komenco de la jarcento 1900. Nuntempe la kolekto estas unu el la plej vastaj kolektoj de skribaĵoj el la praa Proksima Oriento.

La albumo Destin’ de Volodimir Soroka

La albumo Destin’ de Volodimir Soroka

Antaŭ kelkaj jaroj mi helpetis la Esperanto-Asocion de Finnlando transloĝigi sian oficejon el Helsinko al Tampereo. Kiam ni listigis, kiujn varoj ni transloĝigu kaj kiun ni forĵetu, troviĝis ĉ. dek ekzempleroj da gramofondiskoj kun la titolo Destin’. Kompreneble mi aĉetis unu diskon kaj aŭskultis ĝin kelkajn fojojn, sed mi forgesis ĝin. Ial mi nun decidis…

Kiel nomiĝas la urbo de la 110-a UK?

manifesto de la leĝo de Tonjo

Estas kutimo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) esperantigi la nomon de urbo, en kiu okazas Universala kongreso (UK). Miascie oni nur dufoje oficiale forlasis esperantigi la nomon kaj tiam temis pri nomoj, kiuj jam estis sufiĉe esperantlingvaj…

Bateritesto

enigmo pri logiko

Vi havas poŝlampon kaj ok bateriojn, el kiuj duono havas ŝargon kaj duono estas tute senŝargaj. La poŝlampo enspacas du bateriojn, kaj ambaŭ devas havi ŝargon, por ke la lampo lumu – unu baterio kun ŝargo ne sufiĉas. Ekstere ĉiuj baterioj aperas similaj, do vi ne povas diri, ĉu baterio havas ŝargon aŭ ne sen…

La televidaĵo Mirages

omaĝo al la komponisto Kaija Saariaho

Mirages estas eksperimenta televidaĵo, kiu bazas sur verkoj de Kaija Saariaho (1952–2023). La televidaĵo havis sian premieron en januaro 2024 en kanalo de la Finnlanda nacia elsenda kompanio Yle. Mirages konsistas el tri partoj, Instants, Interplay kaj Infinity.

La ludo ”Undercut”

reguloj kaj analizo de la ludo

Du junaj usonaj matematikistoj, Douglas Hofstadter kaj Robert Boeninger, vojaĝis en Ŭest-Germanio 1962. Por kontraŭbatali enuadon dum longa busvojaĝo ili kreis ludon, kiun oni povas ludi per siaj fingroj. Ili nomis la ludon Undercut, verŝajne tial ke la kerna ideo en la ludo estas montri unu fingron malpli, ol la alia montras.